Teatra aktora semajno (2013-aŭg-10/17)

Teatra semajno kun fina spektaklo
de sabato, 10-a ĝis sabato, 17-a de aŭgusto 2013

ENHAVO

  • SPEKTAKLO
    • UMS ’n JIP (Svisujo) THREE - muzikteatro, elektropopa kameropero - pledo por Esperanto kiel (eŭropa) ’lingua franca’, prezento la 16-an de aŭgusto je 21h00 en salono Zamenhofo en Greziljono, senkosta por esp-istoj *
    • NB : Pri Georgo Handzlik, Saša Pilipović (Polujo, Serbujo), ni bedaŭras ke la origine programitaj kursoj kaj spektakloj de tiuj famuloj ne povis okazi. Ekde julimezo aperas ĉi tiu nova programo.
  • AKTIVAĴOJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni ! — Dancu ni !
    • François Lo Jacomo (Francilio) Sudoko - kiel solvi tiun 9x9-ĉelan ciferenigmon
    • Yvan Pellegrini (Franĉkonteo) eklerno de ŝako, goo, Belote, Tarot
    • Dominique Baron (Tureno) Libroservo kaj biblioteko funkcias ĉiutage
    • Rolande Cleizergues (Savojo) Bildludoj por lerni vortojn
    • Onnuri Kim (Koreujo) Prezento de Junulara Esperanto-movado de Koreio
    • François Lo Jacomo (Francilio) Prelego pri la historio de TESPA - Teatro ESPeranto de PArizo
    • Buster Keaton (Usono) Projekcio de liaj mutaj filmoj


KURSO : Aktorado

  • Aktora kurso kaj improvizado en Esperanto. Rolande montras al la kursanoj, kio estas bezonata por aktori : bazaj teatraj ekzercoj por koncentriĝi pri siaj rolo, ekzercoj por ludi per sia korpo kaj voĉo, por esprimi sentojn per gestoj kaj mieno (mimiko). Oni amuziĝas mimante alian homon, beston aŭ konatan rolon.
  • Anstataŭ preni skeĉojn aŭ aliajn pretajn tekstojn, Rolande preferas improvizi. Ŝi proponas iun temon, laŭ kiu la staĝanoj donas siajn ideojn kaj imagojn por inventi rolon aŭ situacion. En iu vespera programo, la kursanoj montras la rezulton de sia teatra laboro.
  • Rolande regule faras teatrajn atelierojn en Frontenex aŭ Albertville, 1-foje semajne dum 3 horoj, aŭ 3 horojn tage dum semajna staĝo.

KURSO : Konversaciado

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton ... Ebleco ludi sole, aŭ skipe, aŭ grupe. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj : ig/iĝ ; landnomoj ; lia/sia/ĝia ; anta/ata/... ; ĉu/se ; pli/plej ; po ; ... Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

KURSO : Tradukado

  • Tradukado ne estas simpla transskribo de vortoj de unu lingvo al alia lingvo, ĝi celas rekrei en alian lingvan sistemon la origine celitan signifon. Traduki skribe, kun tempo por plenstudi ĉiun malfacilaĵon helpe de vortaro ekzemple, estas tre malsama laboro ol traduki parole, kun devigo tuj redoni la esencon de la mesaĝo.
  • La kurso celas esence francparolantojn kun bona Esperanta nivelo, sed por kelkaj ekzercoj oni uzos nur Esperanton. La kurso donos ideon de la diversaj tradukaj teknikoj, interesiĝante pri la veraj malfacilaĵoj : la problemo de la dusenceco (ambigueco), pri kiu insistas la lingvistoj, sed kiu ĝenas la komputilojn pli ol la homojn mem, dum la kulturaj diferencoj estas prikonsiderindaj en ĉiu traduka laboro.
  • François estas membro de la Akademio de Esperanto

AdE.

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
    Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

Aktivaĵo : BILD-LUDOJ

  • Por ĉiuj kiuj ankoraŭ ne eklernis Esperanton aŭ kiuj ĵus komencis lerni, Rolande proponas societajn ludojn.
  • Tiuj ludoj, ekzemple domeno de bestoj, lotludo de fruktoj kaj legomoj, memorludo de la homa korpo kaj multaj aliaj, estas bona maniero amuze lerni vortojn kaj simplajn frazojn.
  • Rolande estas komediistino kaj instruas teatron al infanoj, adoleskantoj kaj plenkreskuloj

Aktivaĵo : MUTAJ FILMOJ

  • Vojaĝo burleska kaj poezia per filmoj de Buster Keaton subtitolitaj en Esperanto.
  • Buster Keaton estas aktoro kaj reĝisoro tre fama de mutaj filmoj. Oni ofte citas lin kiel inta modelo por Charlie Chaplin.
  • Okaze de la DVD-surmerkatigo de liaj kompletaj verkoj per la eldonejo MK2, 4 filmojn en Esperanton subtitoligis teamo de e-istoj el la Pariza regiono. Ni povos projekcii por vi 2 aŭ 3 tiujn filmojn. Tiu igos vin vojaĝi...
    • en trajno per "La Generalo", nekredebla epopeo fervoja dum la Usona secesia milito,
    • en boato sur Misisipo per "Vaporŝipo"
    • tra la tempoj per "Tri epokoj"...
  • sed tiuj filmoj precipe forkondukos vin en vojaĝon tra la burleska poezio de Buster Keaton.

Aktivaĵo : DANCU ni !

  • Unufoje tage, Jean-Luc proponos al vi linidancojn.
  • Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas.
  • Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo.
  • Aliaj linidancoj estas modernaj kaj danceblaj en dancejoj ("madison") ; aliaj estas popstilaj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida.
  • Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

DISVOLVIĜO de RESTADO

  • ĉirkaŭ 9-11h teatro kun Rolande, 11-12h kurso kun Jean-Luc aŭ François, 15-16h teatro kun Rolande, 16-18h kurso kun Jean-Luc aŭ François
  • Oni povas partopreni nur la teatran provludon kaj ne ĉeesti E-kurson. Kiu ne partoprenas teatradon, povas matene pli longe kursi kun Jean-Luc kaj posttagmeze kanti aŭ danci kun li.
  • Ĝenerala disvolviĝo de kursa restado


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.


Responsulo kaj teamo  : François Lo Jacomo, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Adolf & Isabel, Alain & Marylene, Anne-Marie, Claude, Dominique, François, Ivo & Clara, Jeanne-Marie & Rikardo, Jeanne, Jean-Luc, Onnuri, Ronan & Sunjo, Stéphane, Yvan ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : BE-2018 Antwerpen, ES-46980 Paterna, KOR-Koyang-shi ; FR : 09420 Esplas de Sérou, 22000 Saint Brieux, 31400 Toulouse, 37700 Saint Pierre des Corps, 49600 Beaupréau, 63120 Sainte Agathe, 70200 Lure, 71530 La Loyère, 72000 Le Mans, 73250 St. Pierre d’Albigny, 75019 Paris ...