Semajno por Infanoj kaj familioj (2013-aŭg-03/10)

3a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj
de sabato, 3-a ĝis sabato, 10-a de aŭgusto 2013 - tuj post REF
Farado de maskoj kaj manpupoj
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj

ENHAVO

  • MASKOJ KAJ MANPUPOJ
  • AKTIVAĴOJ
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Variaj manlaboroj kun la infanoj
    • Bert Schumann (Germanujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni ! — Dancu ni !
    • Cédric Forgeau (Rodan-Alpoj) Lumpentraĵo (foto, kunportu lumilojn kaj fotilon)
    • Joan Inglada Roig (Katalunujo) Praktikado de Ĉigongo duonhoron tage
    • Daniel Durand (LuarLandoj) Civitanoj de la Mondo, monda solidareco, Monda Sociala Forumo de Tunis (lumbilda atesto laŭ via elekto)
    • Joan Inglada Roig (Katalunujo) Prezentado de Integra revolucio kaj prezentado de la Kataluna kaj Okcitana Esperanto-Kongresoj
    • Bert, Joan ... (Mondo) Interŝanĝo pri modernaj danĝeroj : EHS, Lyme, ekranoj ...
    • Buster Keaton (Usono) Projekcio de liaj mutaj filmoj
    • Aini Vääräniemi (Finnlando) Infanoj verkas veran sorĉigan rakonton por la finna fabelkonkurso de Taivalkoski ...
    • Libroservo surloke, vidi la liston

Maskaj kaj pupoj : PUPFARADO

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Per la faritaj pupoj la infanoj elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero.
  • Plenkreskuloj faru vivgrandan pupon el bastonoj ligitaj per ŝnuroj, kun malnovaj vestaĵoj kaj kun sako aŭ korbo en kiun oni ĵetas pilkon. Gajnas la plej stabila kaj "bela" pupo.
  • Nicky ŝatas labori kaj ludi kun infanoj kaj eksinfanoj.

Maskoj kaj pupoj : MASKOFARADO

  • Fabriku vian propran maskon el gipsaj bendoj mulditan sur via vizaĝo. Etapoj : difino de la formo kaj aspekto, muldado sur via vizaĝo, glatigo de la sekiĝinta masko, baza farbado kaj desegado de brovoj, lipoj ktp., aldono de akcesoraĵoj.
  • Poste, se la grupo deziras, ni enscenigas tiujn maskojn en mallongajn improvizaĵojn kiuj estos prezentitaj fine de la semajno antaŭ la aliaj staĝanoj.
  • Tiu ĉi ateliero plaĉas al infanoj ekde ĉ. 8 jaroj kaj al adoltoj kiuj ŝatas alivesti sin ; ĝi postulas sufiĉe lertan manon kaj tial ne taŭgas por tre junaj infanoj. Vi pagos ĉ. 10 € por la necesa materialo. Dum 2 horoj tage.
  • Rolande estas komediistino kaj instruas teatron al infanoj, adoleskantoj kaj plenkreskuloj.

Maskoj kaj pupoj : TEATRA ATELIERO

  • La pedagogia celo de tiu ateliero estas ekzerci liberan parolon en Esperanto ; esprimi sin teatre per mimiko, gestoj kaj movoj ; reuzi la objektojn fabrikitajn en la aliaj programeroj. La ateliera celo estas prepari teatraĵon kaj prezenti ĝin en la lasta vespero.
  • Le elektita teatraĵo por la infanoj estas la itala popola fabelo "La fera kapro". Ĝi lasas la eblon aldoni diversajn rolulojn kaj kondutojn. La pli aĝaj povas elpensi propran teatraĵon aŭ ludi la Feran Kapron laŭ sia maniero.
  • En tiu ateliero, vi amuziĝante lernas la teatro-bazojn : Kiel parolas kaj moviĝas la azeno, la bovo, la porko, la maljuna virino ktp. Rolande gvidos la ekzercojn, 2 horojn tage, integrante la man-pupojn, gips-maskojn, alivestaĵojn rekvizitojn kaj dekorojn, kiujn Nicky preparis kun la infanoj. Dum la ekzercadoj, Nicky helpas al la aktoretoj kaj aktivigas iln per sia gajeco.

Aktivaĵoj : MANLABOROJ

  • Nicky manlaboras kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj.
  • Ni segas el ligno rekvizitojn por teatraĵo.
  • Ni ellaboras ali-vestaĵojn por la teatraĵo - kunportu malnovajn vestaĵoj,n ŝtofpecojnojn, tondilon, fadenon, kudrilon.
  • Nicky proponas desegnadon sur papero per koloraj krajonoj, ekzemple por prepari dekoron por la teatraĵo.
  • Vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun kaj sen sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Aktivaĵoj AMUZAJ

  • Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
    • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • banado al naĝejoj aŭ banlagoj

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
  • La instruanto parolas nur en Esperanto, ne uzas naciajn lingvojn. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn. La lecionetoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj.
  • Bert lernis tiun rektan metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, poste en Greziljono.

Kurso : BEK-METODO

  • Gabriel’ sekvas la metodon per kiu Dennis Keefe instruis en 1994 en Greziljono. Li aplikis tiun metodon, kiam li gvidis Esperantokursojn en sia urbeto Narni, en centra Italio. Li proponas kurson precipe por komencantoj plenkreskulaj, sed adaptiĝos al la nivelo kaj aĝo de siaj lernantoj : la BEK-metodo mem taŭgas por fleksebla uzado.
  • Li ŝatas la BEK-metodon kaj el la lernanta kaj el la instruista vidpunkto. Por la lernantoj, ĝi estas sufiĉe vigla kaj amuza, sed samtempe igas ilin pripensigi pri la lingva strukturo kaj gramatiko. por la instruanto, la kursmaterialo facile adapteblas al diversaj instrustiloj.
  • Gabriel’ deĵoras ĉe la Itala Instituto pri Sano kiel scienca esploristo. Lia fako, “genetika venenoscienco”, pristudas la ĥemian difektadon de la DNA. Internacinivele li zorgas pri taksado de sekureco de ĥemiaĵoj industrie produktitaj.

Kurso : LUDI por PAROLI

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo  : Bert Schumann, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Annette & Michel, Bert, Catherine, Cédric, Cyrille & Bénédicte, David, Gabriel’ & Elena, Elisabeth & Patrick, Esther, István & Fabienne, Jean & Viviane, Jean-Luc, Joan & Pilar, Mario & Marion, Mitou, Nathalie, Nicky & Ivo, Paulette & Robert, Rolande, Sunjo & Ronan , Wolfram & Connie, Veronika & Zsolt, YuZhi, Xiaonan, Zofia

Infanoj-junuloj kun aĝo  : Shamim 18, Klára
18, Yann 15, Romain 15, Ruben 15, Annaïs 14, Stella 14, Salomé 13, Mara 12, Maureen 12, Zofia 11, Samuel 11, Noémie 11, Jiahui 10, Dorián 10, Nora 10, Alix 9, Miro 9, Quentin 9, Mateu 9, Hélène 8, Amber 7, Mathilde 7, Joanne 7, Cristiano 7, Marilou 6, Soizic 6, Nanou 4, Marie 4, Lorenzo 4, Zsófi 4, Guillem 3, Amaury 3 ...
(Ni planas ĉambron por knabinoj kaj ĉambron por knaboj. )

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : BE-2160 Wommelgem, CAT-25692 Agulló-Àger, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, DE-04229 Leipzig, DE-51103 Köln, HU-9700 Szombathely, LU-7355 Helmdange, PL-91-046 Łódź, 95-020 Andrespol, IT-05035 Narni, SN-00221 Dakar ; FR : 02310 Romeny sur Marne, 31400 Toulouse, 35510 Cesson-Sévigné, 36200 Mosnay, 38960 St. Étienne de Crossey, 49000 Angers, 49100 Angers, 49250 La Ménitré, 49490 Breil, 52300 Autigny le Grand, 63120 Sainte Agathe, 64000 Pau, 67210 Obernai, 69003 Lyon, 73460 Frontenex, 75004 Paris ...