Somera programo 2013

Resumo de la someraj semajnoj 2013 kun Esperanto-kursoj en kastelo Greziljono - printebla bildo - opinioj

 

 
 
 
 
 
 
Turisma
Semajno
 !
...................................
 
Art-
Amatora
Semajno
...................................
 
Alternativa MOJOSejo,
por junuloj kaj pri
alternativaj temoj
...................................
 
Festa Semajno por
infanoj kaj familioj,
post-REF
...................................
 
Teatra
Aktora
Semajno
...................................
 
por kiu ?
ŝatantoj de turismado kaj ekskursoj al reĝaj kasteloj, de francaj historio, kulturo kaj lingvo ŝatantoj de teatro, dancado, kantado, muziko kaj grafika arto ; por hobiaj artistoj vegetaranoj, verduloj kaj piratoj, ekologio-ekonomiko-alternativuloj, migremuloj, biciklantoj kaj tendumantoj infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj amantoj de teatro originala en Esperanto ; dezirantaj labori kun profesia animanto
 
datoj
 

    2013-jul-06/13 (S1)

    2013-jul-13/20 (S2)

    2013-jul-20/27 (S3)

    2013-aŭg-03/10 (S4)

    2013-aŭg-10/17 (S5)
 
kursoj kaj
aktivaĵoj
- tuttagaj ekskursoj per buso al la reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj historiaj vidindaĵoj de la regiono Anĵuo kun profesia e-ista ĉiĉerono

- Esperanto-kurso vespere
- E-kursoj matene
 teatro, skeĉoj
 plastikaj grafikaj artoj
 kanti fr. popkantojn
 danci linidancojn
 ekzerci Tajĝiĉuanon
 
- E-kursoj matene
 prelegoj pri diversaj alternativaj temoj
 veg(etar)anismo
 eko-turismo bicikle/piede
 nur vegetaranaj kaj veganaj pladoj
 teatro, skeĉoj
 
- masko muldita sur via vizaĝo
 fari bastonpupojn
 amuzaj aktivaĵoj
 banado en lagoj
 2-3 E-kursoj matene
 fotoj pri Vjetnamujo
 
- aktora kurso
 teatra improvizado
 Esperanto-kursoj
 pri tradukado
 kanti popkantojn, danci
 mutaj filmoj de B. Keaton
 THREE - muzikteatro elektropopa
 
 

staĝestro
instruantoj
animantoj
- Jannick Huet FR
 Catherine Kremer FR
 Viktor Gaal HU-CH
- Claude Bensimon FR
 Perla Mielo HU
 Jean-Luc Kristos FR
 Nina Korĵenevskaja RU
 Michele Viau FR
 
- Ŝtonĉjo Soubourou FR
 Nina Korĵenevskaja RU
 Perla Mielo HU
 Jean-Luc Kristos FR
- Bert Schumann DE
 Nicky Janssen BE
 Rolande Cleizergues FR
 Gabriel’ Aquilina IT
 Jean-Luc Kristos FR
- François Lo Jacomo FR
 Rolande Cleizergues FR
 Jean-Luc Kristos FR
 
pli da detaloj - aliĝo
 
 
pli da detaloj - aliĝo
 
 
  pli da detalojaliĝo
 
 
pli da detaloj - aliĝo
 
 
pli da detaloj - aliĝo
 


La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo de la 6a de julio ĝis la 17a de aŭgusto 2013.
Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo) ;
vi povas partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (70 €), ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (35 €)
aŭ mem aranĝi vian liberan restadon. Elektu vian propran formulon !


 

Opinioj de partoprenantoj el 2013
Mi tre ŝatas tiun kastelon kaj la etoson ! Mi volus loĝi pli proksime ! Certe mi revenos !
Samideane Lise G (S2)
Tiu unua sperto en Grezijono estis ege agrabla kaj mi konservos longtempe bonan memoraĵon pri vi ĉiuj. Jen 44 fotoj
Emmanuelle (S2)
Ni ege ĝuis la revidon de Grésillon, kvankam ni ne partoprenis la kursojn. Eble ni revenos por la turisma semajno.
Elkoran dankon pro ĉiuj viaj zorgoj. Ivo kaj Clara (S5)
Mon séjour à Grésillon m’a permis de m’immerger dans le grand bain linguistique de l’espéranto. mais il ne m’a pas permis de renouer avec l’expression directe en Espéranto !
Lyse B (S3)
Tre agrabla restado en bela kastelo GREZILJONO : etoso vere agrabla, prenopartantoj tre simpatiaj, belegaj eskursoj en Luaro-kastelojn, nutraĵo simpla sed tre gusta. Multan dankon Ĵanick, Catherine kaj la kuiristoj !
Mi esperas reveni. Maryse F. (S1)
La semajno pasis tre bone. Ni havis sufiĉe da suno kaj pluvis ĉefe nokto. Estis tre praktika ĉar ni tendumis. Ni povas diri ke Bert tre bone mastrumis la sunadon kaj pluvadon por ni esperantistoj.
Multe dankon al li. Patrick N (S4)
Mi ege ĝojas ke mi havis bonŝancon partopreni en kastelo Greziljono ĉi-somere. Tie estas bona loko por lerni, ludi, renkontiĝi. Mi volas refoje iri al la Kastelo Greziljono. :)) Mi ege volas danki vin kaj al ĉiuj, kiuj laboris por ni en kastelo Grezilono.
Umea G (S1)
Ni pasigis nekredeble agrablan semajnon en Grezijono : la mastrumantoj estis afablaj ; la kursoj, interesaj ; la instruistoj, saĝaj por interesi kaj malstreĉigi la partoprenantojn ; la manĝaĵoj bonaj kaj diversaj ... sed tio kio plej gravas estis la bona etoso inter ĉiuj.
Ni tute rekomendas la sperton. Isabel kaj Adolf (S5)
La staĝo tiu-somere en Grezijono multe plaĉis al mi. Estis tre simpatie kaj ludante. Estis agrable paroli (preskaǔ) nur en Esperanto ! Mi konservas bonan memoron pri JoLoKo, Nina kaj Perla, inter aliaj. Tamen, mi ne scias hodiaǔ ĉu mi ree venos… Mi esperas. Se mi loĝus pli proksime, estus pli facile. Dankon por ĉio kaj al ĉiuj.
Kore, Emmanuel P (S2)
1. Por mi estas sperto nova, ĝojiga. 2. Dum la restado mi iom helpis en kuirejo kaj partoprenis en kursoj. Ĉio por mi estas interesa. La kurso gvidita de Jean Luc multe pozitive impresis min. Mi ŝategas ! 3. La etoso bonas, nekonatoj rapide amikiĝis. 4. La ĝenerala respondeculo estas plene ŝarĝita, tio videblas. Anstataŭ unu staĝestro, kelkaj personoj respondecu respective en sia kampo. Tiel la staĝo povus pli bone funkcii.
Xiao Xiao (S4)
Mi vere ĝuis la tagojn en Grezijono kaj ĝiaj belegaj ĉirkaŭaĵoj. La ekskursa semajno estas neforgesebla. Eble po du kasteloj tage estis iom tro, ne estis ebleco sufiĉe ripozi, promeni tra la belaj urbetoj, en la kapo komence formiĝis iu bizara miksaĵo, sed iom poste, dum foto-prilaboro, tamen, ĉio trovis sian lokon. Neatenditaj impresoj de muzeoj de Angers : de Apokalipso kaj de J. Lurcat. Apartan dankon kaj respekton al la sindonaj Jannick kaj Catherine ! Jen 51 fotoj.
Nina C (S12)
La restado en la kastelo estis bona. La manĝoj estis sufiĉe bonaj. Mi tre ŝatis la kursojn kaj la diversajn aktivaĵojn. Sed mi proponas al vi ke la vizitantoj povu pli kunlabori en la kastelo. Ni povas fari aktivaĵojn por subteni la kastelon kiel pentrado, elektrosubteno, diversaj riparoj. La partoprenanto povas fari tiujn aktivaĵojn kiel kursoj aŭ kiel helpo sen rabato. — Unu plia afero, la partoprenanto pli da informo kie estas la purigiloj ktp. por helpi al la purigado. — Miaj infanoj estis feliĉaj en la kastelo dum tiu semajno.
Dankon. Esther I (S4)
Je mia alveno mi estis surprizita pro la akcepto. Tuj mi sentis min same kiel hejmo. La loko estas perfekta. — Je la komenco de la restado, la manĝaĵo ne estis adaptita al la infanoj. Sed tuj post mia rimarko, la kuiristo adaptis la manĝaĵon al la infanoj. Li rapide reagis (bonega kuiristo). — Je mia alveno mi preskaŭ ne parolis Esperanton. Dank’al Jean-Luc mia timo por paroli forflugis. Nun mi parolas preskaŭ flue. Li estas bonega instruisto, afabla, kompetenta kaj multe mi lernis de li. — La cetero estas perfekta. Tre tre ege bona restado.
Ankoraŭ dankon, dankegon Jean R (S4)
La semaine s’est très bien passé sur tous les plans, (les cours, les activités, les repas), de plus le temps était très favorable. La présence d’étrangers parlant Eo était très bénéfique et pour nous à recommencer. — Quelques suggestions : - On devrait faire des tours de service affichés à l’entrée, par exemple pour mettre la table, pour faire la vaisselle, pour aider à l’épluchage. - Mettre en état le potager pour être autonome au niveau des légumes, d’où économie. - Peut-être diminuer les petits déjeuners qui sont très copieux et les faire à la française.
Michel C (S4)
Mi vizitis Greziljono-Kastelon dum 2 semajnoj en somero. Mi partoprenis por la unua fojo en Greziljono kaj mi neniam forgesas bonajn kaj belajn memorojn. Mi ne forgesos afablan Ĵanik kaj Bert kaj Klaŭd kaj ĉiujn aliajn. Mi dormis en ĉambro numero 6 kun bela vidaĵo. Mi vizitis intresajn kastelojn kaj belajn statuojn kaj ĝrdenojn el Francio. Mi aŭdis voĉon de ranoj kiuj kvakis kaj sonorilegon kaj vidis la belajn verdajn arbarojn el kastelo Greziljono. Mi havis geamikojn esperantistajn kaj ekskursojn. Bedaŭrinde mi ne povis paroli esperantan lingvon bone, sed miaj karaj geamikoj helpis min kaj mi dankas ilin ĉiujn.
Farzaneh el Irano (S12)
Ni pasigis tre agrablan semajnon en amikeca kaj kunlaborema medio. La programo estis bone pensita kaj taŭga por infanoj kaj plenkreskuloj. Bedaŭrinde la kastelo estas malfacile atingebla de ni, sed ni esperas estonte ĝin viziti denove. Ni rakontis nian travivaĵon al geamikoj kiuj trovis ĝin tre interesa kaj dezirus sperti ĝin persone. — Se ni devus doni etan sugeston, ni dirus ke la infanoj kiuj (kiel la niaj) ne estas denaskuloj havas dum la unuaj tagoj kelkan problemon interrilati kun la aliaj, ĉu esperantaj ĉu nacilingvaj parolantoj. Eble oni povis elpensi kelkan ludon/agadon ĝuste celanta ke la infanoj interkonatiĝu kaj interrilatu ; tio ankaŭ havus didaktikan efikon, ĉar interrilato estas la ĉefa kialo por lerni lingvon.
Gabriel’ kaj Elena (S4)
La Teatro-kurso daŭris du horojn matene kaj du horojn posttagmeze, de dimanĉo ĝis ĵaŭdo vespere, kiam la grupo prezentis etan spektaklon. Ĝi enhavis ekzercojn pri la voĉo, pri la korpo kaj la emocioj, pri kontakto, pri la spaco, pri la personeco ; krome verkan ekzercon, kiel oni konstruu teatran tekston grupe ; plie reĝisoradon de la teatraĵeto kaj provludojn. — Miaj impresoj : 7 homoj ĉeestis la kurson matene kaj 5 posttagmeze, ĉar 2 el la 7 volis turismi en la regiono. Tio ne faciligis la aferon, ĉar la plentempaj kursanoj progresis pli rapide, tamen ni elturniĝis. La staĝanoj aspektis interesataj kaj atentaj. Kvar horoj tage, estas mallonge, se oni celas spektaklon pli ol 5-minutan. Sed mi komprenas, ke pro Esperanto-kursoj ne eblis aldoni horojn por la teatro.
Rolande C (S5)
Mi ne estas tro postulema ĉar mi komprenas la kompleksecon organizi tiajn staĝojn kie la bonvolo devas regi super ĉio. Nur esti en Esperantuj’ estas por mi vere speciala travivaĵo. Mi min sentas tre dankema al la organizantoj kaj al la gvidantoj de kursoj kaj aktivaĵoj. Mi rimarkigas ankaŭ la afablecon de la kuiristino. Mi deziras ankaŭ elstarigi la kompetentan gvidan taskon de Cyrille al ĵurnalistoj, kaj TV-aj kaj periodaĵaj. Mi skribis pli longan raporton kiun vi povas legi tie. — Mi kunsentas kun Gabriel’ kaj Elena pri la eta sugesto, por ne denaskulaj infanoj. Eble Vera pravas pri tio ke la Trinkejo ne estas tute taŭga por prelegoj se oni konsideras ke temas pri familia semajno, ĉar la malluma vojo inter ĝi kaj la Kastelo estas iom ne taùga por infanoj kaj maljunuloj kiel mi
Salutas, Joan I (S4)
Jen kelkaj el miaj impresoj pri la staĝo : La programo estis bone elpensita, interesa, bone adaptita al la diverseco de la partoprenantoj (plenkreskuloj/infanoj, familioj/unuopuloj). La manĝoj estis bone organizitaj (krom foje manko de lokoj en la dua manĝoĉambro - bonŝance la vetero plej ofte ebligis instaliĝon ekstere), bongustaj, ekvilibraj ; mi aparte ŝatis la matenan kafon kaj la taùgan funkciadon de la kafrezervujo. Mi aparte ĝuis : la diskuton pri "integra revolucio" ; la piknikon sur lŭara insulo kaj la viziton al la Dŭe-a bestoparko, kies longdaŭron kaj lacigecon larĝe kompensis la mirinda beleco de ĉiuj kreitaj pejzaĝoj, la granda diverseco de la prezentitaj bestoj, kaj la sentebla prizorgo de ties komforto. Ĉion ĉi atestis la konstante entuziasma interesiĝo de - kiel supozeble ĉiuj aliaj infanoj - mia nepo Quentin, kiu i.a. tre lerte imitis la blekojn de iuj (por ni) ekzotaj birdoj. Post la simia blekkoncerto, mi atendis vesperan imitkoncerton fare de la grezijona bubaro, sed ne...verŝajne pro laceco regis tia kvieto ?
Konklude : mi plian fojon ĝuis retrovi Grezijonon, dankon al la organizintoj kaj kunlaborintoj ! Mitou L (S4)
Mi jam partoprenis en 2 antaŭaj staĝoj en Greziono kaj, ĉiufoje, mi sentas la saman emocion, kiam mi eniras la parkon de la kastelo. Ĉi-tiun jaron, mi partoprenis en Art-semajno. La kastelo estas bela, trankvila, pacema loko. Mi multe ŝatis la staĝon, unue pro la tiel bona etoso. La staĝantoj, ĉefe el diversaj francaj regionoj kaj la instruistoj tre bone miksiĝis. Ĉiuj bone profitis, eĉ la komencantoj, ĉar la bonparolantoj pacience helpis la aliajn. Oni rapide progresas por paroli Esperanton ĉar oni studas, ne nur dum la kursoj, sed dum la tuta tago, dum la manĝoj (tamen, en la manĝĉambro, bruas pro resono). La nutraĵo estis tre bona. Ni tre malofte krokodilis. Mi trovis interesajn konsilitajn librojn. — Mi elektis la staĝon laŭ mia deziro partopreni en Taj Ĝi Ĉuan kaj teatraĵo (aktivaĵoj kiujn mi multe ŝatis). Dum la kurso mi multe ŝatis la metodon. Ni lernis pri oftaj eraroj. Ni ludis kun la vortoj kaj ni multe parolis. Mi konservos tre bonan memoraĵon pri tiu staĝo.
Ĝis onta okazo renkontiĝi kun ĉi-tiuj staĝantoj kaj staĝi en Greziono. Brigitte A (S2)
Mi ĉiam volonte venas al Grezijono, ĉar kiam mi diras hejme "mi estis en iu kastelo apud Luaro" ĉiuj miras kaj envias min. :) Dum la semajno, kiun mi nun pasigis tie, plej grave por mi estis la ĉeesto de aliaj infanoj, kiuj ludis esperante kun la mia Etulino. — Pri la manĝoj : tro da dolĉaĵoj :-( kaj multe da legomoj :-) Pri loĝado : pli ofte malplenigi la rubujojn. Pri la ekskurso : bonege farita vojpriskribo, sed sekvafoje bv. same detale skribi ankaŭ la revenvojon. Pri la programo : ĉiam la sama estas enuige past 3 tagoj ; povintus esti pli da komunaj programoj kiel kantado kaj gvidatoj tabloludoj. La trinkejo ne estas bona vespera prelegejo, ĉar fora kaj malvarma. — Mi vere ŝategis la paroligan kurson de JoLoKo, ĝi estis bonege preparita, profesie konstruita kaj ni ne povis trovi demandon, al kiu nia brila kursgvidanto JoLoKo ne sciis respondon ! Koran dankon al li ! — Mi devas mencii ankaŭ Niki, pro ŝia amuza prezento de la piĵamaj rakontoj, kiujn ne nur infanoj amegis ! Akuzativ-eraroj ne ĝenis la infanojn. Kaj ni menciu ankaŭ ŝian T-ĉemizon kun la teksto : "Senpagaj knufloj" :D Homoj, kiam vi renkontas ŝin iam, ie en Esperantujo, provu ŝiajn senpagajn knuflojn ! Indas ! :) —
Veronika A (S4)
Kion diri pri Greziljono, krom ke la ĉeesto estas tiel agrabla ke ni intencas reveni ? tiun someron okazis nia unua vizito, kaj la sperto estis tre riĉa : unue, mi venis sola dum tri tagoj por la art-amatora semajno. Mi sekvis la kursojn de Perla, kiu estas ege simpatia hungarino, sed la nivelo estis tro alta, kun tro da gramatiko, por mi. Pro tio, mi sekvis ankaŭ la kurson de Nina, rusa instruistino, kiu instigis nin tre multe paroli. Due, mi partoprenis kun la filinoj en la post-REFa semajno kaj ni ĉiuj tri tre ŝatis : Salomé kaj Noémie tre feliĉis pro la amuza kaj efika kurso de Gabriel’ (Bek-metodo) kaj la okupiĝoj proponitaj de Niki kaj Rolande ; mi tre ĝojas pri la tre klara, agrabla, kaj luda kurso de Joloko, kaj ankaŭ pri la kantado. Tiuj staĝoj estis ega okazo babili kun multe da eksterlandanoj. Dankon al ĉiuj geinstruistoj. — Nur atenton bone legi la retprogramon pri la aktivaĵo de maskofarado, ĉar oni pagas la materialon, kaj mi opinias, ke ni devus esti ree informitaj pri tio je la komenco de la staĝo aŭ/kaj de la aktivaĵo... tio, kio ne estis la kazo tiun jaron. — Mi dankegas al Claude kaj Bert pro iliaj helpopreteco kaj la tre bona organizado de la staĝoj (tre utilis la sistema uzado de la sonorilo de Claude), kaj ankaŭ, mi gratulas al Ronan kaj Sunjo ĉar ili multe laboris por prepari tre bongustajn pladojn. — Jen 33 fotoj
Nathalie D (S24)
Kun granda plezuro ni 4 partoprenis la someran turisman semajnon en Grezijono. Post longa vojaĝo (800 km) el Svislando ni atingis sabate vespere la Kulturan Domon. Tuj ni sentis nin en Esperantujo kun aliaj partoprenantoj. Ili venis el Rusio, Irano, Germanio, Hungario kaj el Francio. — Post 2 tagoj alvenis la fama usonano Dennis Keefe kiu estas la kreinto de la intensivaj kursoj en Ĉinio. Liaj ĉinaj edzino kaj filino akompanis lin. La filino Tuo restis kun ni kaj estis tre agrable babiladi kun ŝi. — Dimanĉe ni vizitis trogloditan vilaĝon, kaj faris krozadon sur la riverego Luaro ; estis vere bela ekskurso. Ĉiutage ni malkovris kastelojn, abatejojn, preĝejojn. Helpe de lerta ĉiĉerono Katerina ni havis neforgeseblajn travivaĵojn, danke al ŝi. La programo estis riĉa, interesa kaj plenplena da bonhumoro. En la urbo Angers ni miraklis eksterordinaran belegan tapetaron de la mezepoko « l’Apocalypse » kaj tiun de la nuna tempo « Le Chant du Monde » de la granda artisto Jean Lurçat. Vere tiu regiono kun kasteloj estas mirinda. — Vespere ĉiuj estis tre lacaj, malgraŭ tio ni babiladis sub la steloj. Vere ĝi estis vera esperanta etoso. — Estus banale diri ke la semajno estis bonetosa, interesa kaj familiara. Ni vere ŝatis la belan lokon kaj la kastelon kaj ĝian serenan etoson, sed bedaurinde ni ne povis gustumi la faman francan kuirejon. Por la viroj la kvanto de la nutraĵo estis tro malgranda. Ni ne dormis tiel komforte ĉar la matracoj estis tre molaj. Sed ni vere ĝuis la noktan koncerton de la ranoj. — Domaĝe ke ne eblis aĉeti Esperantaĵojn kiel T-ĉemizojn, glumarkojn por la aŭtomobilo, ŝlosilingojn, ringojn ktp. Neniu kaj neniam varbis pri aĉetado. Unu el ni estis ĉi-tie antau 20 jaroj kaj rememoras ke la respondulo havis emon por instigi por aĉetado. Estus bone povi aĉeti surloke minaralan akvon kaj aliaj etajn manĝaĵojn. Vere ke sen automobilo ne estis ebleco trovi ion. — Hejmreveninte ni haltis en Gray kie ni vizitis la Esperantan Muzeon. Estis tre kortuŝa vidi raraĵojn el malnova tempo de nia movado. — Ni amike salutas ĉiujn kaj dankas la tutan teamon. Ni esperas ke la Kulturdomo ankoraŭ longe vivas.
Marie-Antoinette, Karlota, Knud kaj Viktoro (S1)