Art-amatora semajno (2013-jul-13/20)

Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj kaj grafika esprimado
de sabato, 13-a ĝis sabato, 20-a de julio 2013

ENHAVO

  • KURSOJ antaŭtagmeze
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie ! **
    • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Kurso por progresantoj, dezirantaj havi parolpraktikon
    • Perla Mielo (Hungarujo) Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • AKTIVAĴOJ posttagmeze
  • KONCERTOJ vespere
    • Emmanuel Peigné (Langvedoko) Koncerto de renesanca muziko : verkoj por vihuelo (16a jc. Hispanujo) kaj liuto (17a jc. Anglujo), luditaj per gitaro. (retejo de lia ensemblo)
    • Farzaneh Hakim Ghods (Irano) Prezento de kelkaj iranaj kantoj en persa lingvo kaj de fotoj pri Irano

KURSO 1

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton ... Ebleco ludi sole, aŭ skipe, aŭ grupe. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj : ig/iĝ ; landnomoj ; lia/sia/ĝia ; anta/ata/... ; ĉu/se ; pli/plej ; po ; ... Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

KURSO 2

  • Se vi jam posedas la bazojn de la lingvo, sed ankoraŭ ne parolas - bonvenon ! Same tiuj, kiuj jam uzas Esperanton por legi kaj skribi, sed ne havas grandan parolpraktikon - estas bonvenaj.
  • Ni komencos per la plej facilaj temoj (sinprezento, via familio, profesio, lando kaj urbo) ; poste ni legos mallongajn tekstojn (ne ĉiam tre facilajn !) pri iu temo (lingva situacio en la mondo, ekologiaj problemoj, historio de esperanto-movado, ktp) kaj fine ni diskutos surbaze de tiuj tekstoj. Samtempe ni faros ekzercojn pri gramatiko kaj vortfarado.
  • Nina estas rusdevena francino, doktoro pri lingvoj kaj literaturo, disertaciis pri teatro, gvidis en Greziljono kursojn plurfoje kaj ĉiunivele.

KURSO 3

  • Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • Se ni asertas, ke Esperanto estas bela kaj facila - almenaŭ relative facile alproprigebla - lingvo, ni pruvu tion per modela prononco kaj ĝusta uzo de la gramatikaj reguloj. Tiucele ni faros parolekzercojn kaj diverstemajn prelegetojn, post kiuj oni rajtos korekti la erarojn de la parolinto. Mi emfazas la gravecon de la akuzativo, ja ĝi ebligas la liberan vortordon. Sed ne timu, tamen literaturo kaj humuro ne mankos en miaj lecionoj.
  • Perla eklernis Esperanton en 1982, diplomiĝis pri ĝi en la budapeŝta universitato ELTE kiel mezlerneja instruisto pri Esperanto. Tiu estas ankaŭ ŝia hejma lingvo kun sia edzo el Kubo. Nuntempe ŝi preparas unuopajn plenkreskulojn por akiri diplomon en ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto en meza nivelo.

Aktivaĵo : TEATRO

  • Mi invitas vin fari teatron ! Mi proponas al vi mallongajn teatraĵojn (skeĉojn) por ĉiuj lingvaj niveloj.
  • La spertuloj de la lingvo estas bonvenaj, sed same la komencantoj trovos plezuron teatrumi.
  • La teatro estas tre bona distro, sed ankaŭ bonega metodo por studi la lingvon !
  • La teatraĵetojn ni povos prezenti la lastan vesperon antaŭ la aliaj ĉeestantoj.
  • Nina doktorighis pri teatro, dum multaj jaroj ludis en amatora teatro kaj poste gvidis studentan teatron en universitato en Rusio.

Aktivaĵo : PLASTIKA ARTO

  • Michele estas amatora pentristo, ŝi pentras kaj interŝanĝas kun aliaj grafikistoj en ateliero. Ŝi atendis iĝi pensiulo por realigi malnovan projekton sian : lerni Esperanton. Tion ŝi komencis en Aŭgusto 2012, daŭrigis en Novembro kaj dum Jarfino. Ĉiufoje ŝi profitis bonan etoson, ĉarman kadron kaj interesajn renkontiĝojn, tial ŝi intencas partopreni la eventojn en somero.
  • Plezure ŝi organizas aktivaĵojn en la kastelo, ekz. muzikon, teatron, pentradon. Dum pasintaj eventoj ŝi jam animis pentradon, grafikan fasonadon kaj glupentradon. Kadre de amatora ateliero pri grafika esprimado kaj plastika arto por ĉiuj, ŝi daŭrigas kursi pri tiuj aktivaĵoj al infanoj kaj plenkreskuloj. Ŝia projekto : pentri kaj pentrigi la kastelon kaj ĝian bienon, por pli bone montri tiun E-centron al la esperantistaro.

Aktivaĵo : MUZIKI kune

  • Ni formas etan muzikgrupon. Kelkaj el vi kunportos siajn muzikinstrumentojn. Oni povas uzi diversajn objektojn, eĉ la propran korpon, ne nur la manojn.
  • Perla proponos muzikaĵojn kaj certe oni havos emon kaj talenton pri improvizado. Eble ni povos ankaŭ kunagadi kun la kantista grupo.
  • Perla Mielo, hungarlingve Mézes Gyöngyi, jam 5-jara evidentiĝis muzika talento kaj kantis sur podio, poste komencis pianludi. Ŝi diplomiĝis en Budapeŝto kiel artmuzikisto pri perkutinstrumentoj kaj ĉiuj postaj postenoj ŝiaj rilatis al muziko.

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

Aktivaĵo : TAJĜIĈUANO

  • La origina forto dormas ĉe vi : Taiĝiĉuano vekas ĝin.
  • Militartaj praktikoj de jarcentoj apartenas al la ĉina kulturo. Taiĝiĉuano fondiĝis per teknikoj de senarmilaj bataloj.
  • Hodiaŭ ĝi praktikiĝas kiel arto kaj servas por konservi nian korpon en bona sano. La eleganta kaj sen-perforta gajnmaniero fariĝis tiom grava kiom la venko mem.
  • Claude proponos malkovri tiun ’arton’, ekstere aŭ pluvkaze sub la verando, post interkonsento, ekzemple ĉiutage frumatene aŭ posttagmeze, sed ne tuj post manĝo.


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.


Responsulo kaj teamo  : Claude Bensimon Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Bérengère, Brigitte, Christian, Claude & Loes, Emmanuel, Emmanuelle & Marie-Thérèse, Farzaneh, Jean-Luc, Jean-Paul, Jozefo & Maria, Lise, Michele, Nathalie, Nina K, Nina T, Perla, Ronan & Sunjo, Valérie ...

Infanoj-junuloj kun aĝo  : Macéo 12, Louise 9 ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : HU-2030 Érd, HU-2521 Csolnok, IR-Tehran, RU-450015 Ufa, TG-Togo ; FR : 13140 Miramas, 26300 Bourg de Péage, 30900 Nîmes, 31400 Toulouse, 35720 Pleugueneuc, 36200 Mosnay, 37000 Tours, 41100 Mazangé, 41190 Molineuf, 44600 St Nazaire, 45140 Ormes, 60240 Delincourt, 63120 Sainte Agathe, 73700 Bourg St. Maurice, 91120 Palaiseau, ...