Alternativa MOJOSejo (2013-jul-20/27)

Alternativa MOJOSejo,
semajno pri alternativaj temoj kaj por junuloj
vegetara aŭ vegana manĝo
de sabato, 20-a ĝis sabato, 27-a de julio 2013

Eko-turismo, prelegoj & diskutoj pri ekologiaj & ekonomiaj temoj, E-kurso.
Por vegetaranoj & bestoprotektantoj, ekologio-movadanoj, piratoj & verduloj, ekonomiko-alternativuloj, migrantoj, biciklantoj eko-turismemaj & tendumantoj

ENHAVO

  • SEMINARIO
    • Alfred Schubert (Bavarujo) Alternativo pri mono, hejtado, aŭtomobiloj, fotado, gazeta informado
    • Ian Fantom (Anglujo) La angla-parola ideo, kaj la interna ideo de Esperanto
    • Vito Markovo (Francilio) Sennacieca Asocio Tutmonda : proleta, revolucia, alternativa Eo-movado ...
    • Ŝtonĉjo (P. Soubourou) (Francilio) Veg(etar)anismo  :-)
    • Daniel Durand (LuarLandoj) Civitanoj de la Mondo, monda solidareco, Monda Sociala Forumo de Tunis (lumbilda atesto laŭ via elekto)
    • Wolfgang Günther (Germanujo) Kulturoj de daŭropoveco kaj Esperanto (daŭrebla disvolviĝo) (45 - 60 min)
  • KURSOJ antaŭtagmeze
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Paroliga kurso por dezirantoj ekparoli aŭ plibonigi sian parolnivelon
    • Perla Mielo (Hungarujo) Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • AKTIVAĴOJ posttagmeze
    • Provizore (Francujo) Eko-turismo : biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Teatraĵoj kaj skeĉoj por komencantoj kaj spertuloj
    • Perla Mielo (Hungarujo) Muziki komune
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni ! — Dancu ni !
    • Ronan Le Corre (Okcitanujo) Kurso pri kuirado de vegetara manĝo
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Lorenzo Tomezzoli (Italio) Novaj kantoj en eo, it, fr kun dancostila muziko, faritaj kun sia muziko-grupo

Seminario : 5 ALTERNATIVAJ IDEOJ

  1. Senmona interŝanĝo de servoj kaj varoj sen centra organizo. Por interesiĝantoj pri alternativaj/nekapitalismaj formoj de ekonomio.
  2. Alternativaj hejtadoj : Ĉu ili helpas ŝpari energion - aŭ eĉ monon ? Elektitaj ekzemploj. Por kiuj havas malnovan hejtadon en sia domo kaj volas instali novan.
  3. Alternativaj aŭtomobiloj : Pri 200.000-kilometra testveturado en ĉiutagaj kondiĉoj de la 3-litra Volkswagen-aŭo Lupo 3L kaj informoj pri elektraj aŭtomobiloj. Por interesiĝantoj pri aŭtoj kaj tekniko.
  4. La 17-angula foto : Alternativoj en fotado. Por homoj kiu volas fari bonajn fotojn por publikado en gazetoj aŭ en interreto.
  5. Diskonigi infomojn helpe de la gazetaro. Alternativoj al la normala verkado de artikoloj. Por estraranoj kaj aktivuloj de asocioj, kiuj respondecas - aŭ interesiĝas - pri informado.
  • Alfred, esperantisto de junaĝo, studis romanistikon kaj anglistikon, laboras ekde 1983 kiel libera ĵurnalisto. Lia lingvaĵo ne estas malfacila, liaj prelegoj taŭgas por ĉiuj, li akceptas demandojn de komencantoj ankaŭ en la germana, angla kaj franca lingvoj.

Seminario : LA ANGLA KAJ ESPERANTO

  • La English Speaking Idea celis laŭdire alporti civilizon kaj pacon al la mondo, per uzo de la grandegaj financaj rimedoj akiritaj de Cecil Rhodes en Suda Afriko. Tiutempa esplor-ĵurnalisto William T Stead jam estis fama kiam en 1891 li renkontiĝis kun Rhodes kaj konfidato de Reĝino Victoria por starigi sekretan societon subtene al la English speaking idea. Tamen kiam Stead malkovris, ke kolegoj de Rhodes instigis la Brit-Afrikansan militon, li kontraŭstaris, lanĉis publikan kampanjon ’Ĉesigu la Militon’, kaj poste konvertiĝis al la interna ideo de Esperanto. La interago de tiuj du movadoj donas al ni gravajn lecionojn por la nuna epoko.
  • La 4 prelegoj titoliĝas : 1. Imperioj de la Menso (1943), 2. Estiĝo de du Movadoj (1887/1891+), 3. Kultura Milito (1945+), 4. La Nova Monda Ordo (1991+).
  • Ian, ’scienca informisto’, aktivis en la brita Esperanto-movado ekde 1962, ĉefe pri informado. Dum la pasinta jardeko li turnis sin al esplorado pri la kaŭzoj de konfliktoj, kaj tio rezultis en kelkaj neatenditaj rezultoj ; pri tiuj li prelegos.

Seminario : VEG(ETAR)ANISMO

  • Ŝtonĉjo (Pierre Soubourou) ŝatas bestojn, estas vegano, aktivas en TEVA kaj SAT-Vegetara-Sekcio.
  • Vegetarismo kaj veganismo - ĉefa finlukto, por ke ne estu uloj kiuj valoras pli ol aliaj
  • Antaŭe uzitajn kiel maŝinoj aŭ veturiloj, la industria revolucio forĵetis ilin for el niaj okuloj kaj igis ilin kvazaŭ manĝaĵfabrikoj aŭ almenaŭ spektaĵoj. Plue klariĝos ke la antikvaj dioj ne malaperis, ĉar oni uzas tiujn pri kiuj temas la prelego, por magie transdoni sanigajn virtojn al kuraciloj.
  • Tiu prelego elvokos pri ne tre konata, tamen ĉiama filozofia lukto de tiuj, kiuj respektas la vivon kontraŭ tiuj kiuj sklavigas bestojn, homajn aŭ nehomajn. Unuflanke persona lukto, ĝi ankaŭ estas socia lukto de individuoj kontraŭ granda, poluanta industrio kaj ĝia reklampovo, sed ĉefe kontraŭ sociaj tradiciaj antikvaĵoj, kiuj ambaŭ manipulas la homan penson.

Seminario : DAŬROPOVECO

  • Wolfgang Günther prelegas pri : Kulturoj de daŭropoveco kaj Esperanto (daŭrebla disvolviĝo)
  • Antaŭ, dum kaj post la ĉijara UN-Konferenco RIO+20 ankaŭ Esperanto rolis-rolas-rolos kiel lingva parto de ekologie daŭropoveca evoluigo. Daŭropoveco baziĝas sur ekologio, ekonomio kai socialo. La kulturoj de daŭropoveco aldoniĝas al ĉi tri kolonoj kiel kvara kaj kvera dimensio, kontrolante la ĉiukampe aktualan faradon-lasadon kai proponante-postulante ekologie kongruajn korektojn pri kaj novaĵojn por ĉi realo. Nun kiel antaŭe la ĝusta kaj justa homa mezuro estas la pivoto de la kreivo en daŭropovaj kulturoj. La limigiteco de nia Planedo kaj la sociala justeco estas iliaj centraj rilatpunktoj. Internacia kaj transkultura komunikado-edukado estas nur unu el la fokusoj de ĉi daŭropoveca kulturagado. Ĝuste tien ĉi apartenas Esperanto kiel neŭtrala intera kaj universala komunikilo. La prelego kompilas klarigoin pri la ĉirilataj nocioj, pozicioj kai tendencoj en tiu konstante serĉanta kai sin ŝanĝanta mondkoncepto. La fina dokumento de RIO+20 ja invitas al tio.

KURSO 1

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Eblas ludi sole, aŭ skipe, aŭ grupe. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; en etoso ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

KURSO 2

  • Se vi ankoraŭ ne parolas, sed jam posedas la bazojn de la lingvo, estu bonvena ! Same bonvenas tiuj, kiuj jam legas kaj skribas Esperanton, sed al kiuj mankas parolpraktiko.
  • Komence ni traktas facilajn temojn (sinprezento, familio, profesio, urbo, lando) ; poste ni legos mallongajn tekstojn (ne ĉiam tre facilajn !) pri iu temo (lingva situacio en la mondo, ekologiaj problemoj, historio de la E-movado) kaj fine ni diskutos surbaze de tiuj tekstoj. Samtempe ni faros ekzercojn pri gramatiko kaj vortfarado.
  • Nina estas rusdevena francino, doktoro pri lingvoj kaj literaturo, gvidis en Greziljono kursojn plurfoje kaj ĉiunivele.

KURSO 3

  • Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • Se ni asertas, ke Esperanto estas bela kaj facila - almenaŭ relative facile alproprigebla - lingvo, ni pruvu tion per modela prononco kaj ĝusta uzo de la gramatikaj reguloj. Tiucele ni faros parolekzercojn kaj diverstemajn prelegetojn, post kiuj oni rajtos korekti la erarojn de la parolinto. Mi emfazas la gravecon de la akuzativo, ja ĝi ebligas la liberan vortordon. Sed ne timu, tamen literaturo kaj humuro ne mankos en miaj lecionoj.
  • Perla eklernis Esperanton en 1982, diplomiĝis pri ĝi en la budapeŝta universitato ELTE kiel mezlerneja instruisto pri Esperanto. Tiu estas ankaŭ ŝia hejma lingvo kun sia edzo el Kubo. Nuntempe ŝi preparas unuopajn plenkreskulojn por akiri diplomon en ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto en meza nivelo.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Provizore
  • Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono kaj en ties propra parko
  • Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo, en la parko mem vi povas kunporti nian gvidlibreton pri loka flaŭro kaj flaŭno.
  • Celoj : Verda Vojo de nia antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo

Aktivaĵo : TEATRO

  • Mi invitas vin fari teatron ! Mi proponas al vi mallongajn teatraĵojn (skeĉojn) por ĉiuj lingvaj niveloj.
  • La spertuloj de la lingvo estas bonvenaj, sed same la komencantoj trovos plezuron teatrumi. La teatro estas tre bona distro, sed ankaŭ bonega metodo por studi la lingvon ! La teatraĵetojn ni povos prezenti la lastan vesperon antaŭ la aliaj ĉeestantoj.
  • Nina doktorighis pri teatro, dum multaj jaroj ludis en amatora teatro kaj poste gvidis studentan teatron en universitato en Rusio.

Aktivaĵo : MUZIKI kune

  • Ni formas etan muzikgrupon. Kelkaj el vi kunportos siajn muzikinstrumentojn. Oni povas uzi diversajn objektojn, eĉ la propran korpon, ne nur la manojn.
  • Perla proponos muzikaĵojn kaj certe oni havos emon kaj talenton pri improvizado. Eble ni povos ankaŭ kunagadi kun la kantista grupo.
  • Perla Mielo, hungarlingve Mézes Gyöngyi, jam 5-jara evidentiĝis muzika talento kaj kantis sur podio, poste komencis pianludi. Ŝi diplomiĝis en Budapeŝto kiel artmuzikisto pri perkutinstrumentoj kaj ĉiuj postaj postenoj ŝiaj rilatis al muziko.

Aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.
  • En tiu ĉi alternativa semajno, la kuirejo proponas nur pladojn vegetarajn (kun ovoj, lakto, laktaĵoj) kaj veganajn (sen ajna besta produkto).

Responsulo kaj teamo  : Jannick Huet -> Jean-Luc Kristos -> Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Alfred, Ana, Carla & Lala, Deneza, Farzaneh, Ian, Jannick & Bert, Jean-Luc, Laurent, Lorenzo, Lyse, Marina & Florent, Nikol, Nina, Perla, Ronan & Sunjo, Ŝtonĉjo & Libnjo, Vito ...

Infanoj-junuloj kun aĝo  : Macéo 12, Louise 9. Raphaël 5, Timothée 2 ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : CAF-95045 Bangui, DE-82355 Weilheim, GB-RG146AN Newbury, HU-2030 Érd, IR-Tehran, IT-10135 Torino, MG-Antananarivo, RU-Krasnojarsk ; FR : 13140 Miramas, 22000 Saint-Brieuc, 29600 Morlaix, 31400 Toulouse, 35510 Cesson-Sévigné, 44100 Nantes, 56000 Vannes, 63120 Sainte Agathe, 76000 Rouen, 91120 Palaiseau, 94100 Saint-Maur-des-Fossés ...