PRINTEMPaS : intensaj kursoj, ekzamenoj, seminario 2013

P R I N T E M P a S
Lernu intense Esperanton kun Stefan kaj Christophe (2013-apr-20/27)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2013-apr-27)
KAJ / AŬ
Kleriĝu pri inturkultura komunikado kun Radojica (2013-apr-27/maj-01)

ENHAVO
 Kurso 0 : « Esperanton lerni per desegno » gvidata de Ŝtonĉjo Soubourou — legu prie
 Kurso 1 : « Bonvenon en nia vilaĝo ! » gvidata de Christophe Chazarein — legu prie
 Kurso 2 : « Edife kleriĝu » gvidata de Stefan MacGill — legu prie

 Metiejo « Esperanto-prononcado » gvidata de Christophe Chazarein — legu prie
 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK — legu prie
 Seminario « Inturkultura Komunikado » gvidata de Radojica Petrović — legu prie prokrastita ĝis 2014
 Prelego pri « lingvoj kaj Esperanto » destinata al ne-esperantista publiko de Monique Juy

 Programo de la kursoj, ekzameno kaj seminariolegu prie
 Prezoj kaj aliĝoj — legu prie
 Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj sur mapo — legu prie
 Libroservo surloke — vidu liston
 Opinioj kaj raportoj : partoprenantojekzamena sesio
 Fotoj : kursogrupoalbumeto de Claude Labetaa

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas du nivelojn (kursojn).


KURSO 0 (A1-A2) « Esperanton lerni per desegno » por komencantoj (2013-apr-21/26)

  • Instruanto : Ŝtonĉjo, bretono nun ekzilita apud Parizo, ne nur SATanas sed ankaŭ instruas en SAT-Amikaro ekde kelka tempo al komencantaj lernantoj kiuj ŝatas ne nur lerni plej fundamentan Esperanton, sed ankaŭ malkovri de Esperantujo la kulturojn, historiojn, diskut- kaj disput-temojn pri gramatiko, supersignoj kaj aliaj tiaj gravaj aferoj en la mondo.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. La lernantoj de tiu nivelo havu alvenante prefere la nivelon A1. Bonvenas komencantoj kaj ĉiuj kiuj jam eklernas sed restas komencantoj.
  • Kurslibroj : Fundamento kaj vortaro PIV.
  • Prezento de la kurso : Por bone memorfiksi la lingvon, ja utilas ĝin paroli, legi kaj skribi, sed ankaŭ necesas ligi la aŭditajn kaj legitajn vortojn al bildoj kaj imagoj, definitive. Por tio, la instruanto provos ilustri kaj ilustrigi, kiom eble plej ofte la lernotaĵojn. ► Por kapabli kompreni aliajn esperantistojn, ni prilaboros ankaŭ komprenpovon de frazaj konstrumanieroj nekutimaj en niaj lingvoj, kaj indikos kiujn konstrumanierojn la aliaj eble ne bone komprenos. ► Por esti bone komprenata de aliuloj, ni same prilaboros speciale la akcenton kaj akĉenton, ekde la komenco, tiel ke bonaj kutimoj estu frue akiritaj. ► Anstataŭ ĉiam resti en klasĉambro, ni fojfoje profitos la (espereble) belan veteron kaj promenos en la parko, parolados, rigardos kaj priskribos la naturon, sen forgesi kunporti la PIVon !

KURSO 1 (A2-B1) « Bonvenon en nia vilaĝo ! » (2013-apr-21/26)

  • Instruanto : Christophe Chazarein, franco loĝanta en Tuluzo, Francujo, aktivulo en la Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li studis arkeologion, restadis dum unu jaro en Bjalistoko kiel eŭropa volontulo kaj estis trejnita kiel Esperanto-instruisto en la universitato de Poznano. Ekde 2006, li regule instruas Esperanton, inter alie en Greziljono.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La lernantoj de tiu nivelo havu alvenante almenaŭ la nivelon A2. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras akiri la ŝlosilojn por esprimi sin en bona Esperanto.
  • Kurslibroj : Ne necesas aparta kurslibro, sed ĉiu kursano atentu kunporti bonan vortaron.
  • Prezento de la kurso : Ĉu vi jam revis pri lando, kie Esperanto estus ĉiutaga lingvo ? Ĉu vi jam revis pri vilaĝo, kie ĉiuj loĝantoj, de la urbestro ĝis la leterportisto, inkluzivante la bakiston, la instruiston kaj la ĝendarmon, parolus Esperante ? Tiun vilaĝon kreos vi ! ► La kurso, kiun mi proponas, estas granda luda aventuro, kiu mobilizos vian imagpovon kaj kreemon. Tra pedagogia metodo novecema kaj pasiiga, vi ĉiuj kunkreos vilaĝon, vivigos ĝiajn loĝantojn, kaj rakontos ĝiajn historiojn. ► Tiu ĝenerala simulado ebligos tuŝi grandan diverson de kampoj de la ĉiutaga komunikado, celante pretigi vin al la temoj de la B1-nivela ekzameno kaj ekzerci la diversajn kompetentojn, tiel skribe kiel parole.

METIEJO pri « Esperanto-prononcado por franclingvanoj » : Dum vi partoprenas internacian renkontiĝon neniu demandas, el kiu lando vi estas ? Agacas vin etikediĝi franco ĵus malferminte la buŝon ? (Des pli, ke vi estas belgo cetere…) ► Tiu metiejo estas malfermita al ĉiuj niveloj (invluzive de komencantoj) kaj dediĉiĝas al tiuj, kiuj ŝatus havi ŝlosilojn por plibonigi sian prononcadon en Esperanto. La ĉefaj malfacilaĵoj specifaj al la franclingvanoj estos tuŝitaj, kaj solvoj kaj ekzercoj estos proponitaj.


KURSO 2 (B1-B2) « Edife kleriĝu » (2013-apr-21/26)

  • Instruanto : Stefan MacGill, novzelandano loĝanta en Budapeŝto, Hungarujo, nuna prezidanto de ILEI. Li profunde studis didaktikon por Eo-instruado kaj verkis plurajn instrulibrojn.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ la KER-difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenos preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso. Cetere, Stefan tajloras la kurson al la nivelo kaj deziroj de la partoprenontoj kaj certe liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C1-ekzamenon.
  • Prezento de la kurso :

La kurso koncentriĝos je la centra rolo de verboj en Esperanto, traktas pri gramatikaĵoj, spronas parolkapablon, per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado. Jen pli detala kurspriskribo kiel PDF.


Internacia KER-ekzameno (2013-apr-27)

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara. Eblas skriba kaj parola parto nur en unu sama nivelo.
  • Aliĝo al ekzameno devas okazi rekte en edukado.net.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
  • Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen la oficiala dokumento de la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoj (KER, vidu paĝon 32 pri niveloj). Jen vikipedio.org pri la KER-kadro. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen pri nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al katalin ikso.net
  •  :-) Jen JoMo KER-kantas. Jen Cyrille Hurstel intervjuis na Katalin Kovats.

SEMINARIO temo « Inturkultura Komunikado » (2013-apr-28/maj-01) - nuligita ; projekto GRUNDTVIG prokrastita ĝis 2014

  • Animanto : Radojica Petrović, serbo loĝanta en Ĉaĉak, centra Serbujo, sekretario de ILEI, universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko, aŭtoro de prelegoj i.a. pri komputika pedagogio, interkultura edukado per Esperanto. Li instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj.
  • Celo : Kune studi la bazojn de la komunikado kun kiel eble malplej da miskomprenoj inter la esperantistoj de diversaj kulturoj. Studi pri instruado de Esperanto en multkultura medio. La seminario celas la lanĉon de projekto GRUNTVIG pri interkultura komunikado 2013-2014 kun ILEI, Herzberg, Góra kaj itala asocio kiel partnero.
  • Prezento :

Celoj de la lingvo-instruado kaj lernado. Lingvaj konoj kaj komunik-kapabloj. Bazaj konceptoj de la Referenckadro KER. Lingvoinstruaj metodoj. Interkultura aliro. Lecionplano, lernmotivigaj elementoj, evaluado de la leciono. Ekzercoj kaj lingvaj ludoj. Bazaj konceptoj kaj celoj de la interkultura edukado kaj lernado. Koncepto, metodologio kaj teknikoj de la projekto Interkulturo. Kunlabora esplorado pri interkulturaj temoj. Interkulturaj ludoj. Historio, kulturo kaj organizado de la E-movado.


PROGRAMO de la kursoj

  • sabaton, 20an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo, 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de dimanĉo, 21a ĝis vendredo, 26a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun Stefan aŭ Christophe (aŭ seminario)
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso (aŭ seminario)
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 26an de aprilo
    • posttagmeze alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere parola ekzameno por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 27an de aprilo
    • antaŭtagmeze parola ekzameno daŭrigata
    • posttagmeze skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
  • dimanĉon, 28an de aprilo
    • antaŭtagmeze parola ekzameno por la lastaj ekzameniĝantoj

PROGRAMO de la seminario

  • sabaton, 27an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la nur seminariantoj
  • Taga disvolviĝo de dimanĉo, 28a de aprilo ĝis mardo, 30a de aprilo
    • sama horaro kiel por la tagoj kun kurso (vidu supre)
    • seminario kun Radojica (anstataŭ kurso)
  • merkredon, 1an de majo
    • 9h-12h : seminario kun Radojica
    • post la tagmanĝo : fino de la seminario

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por kompleta 7-taga restado : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la 20a de februaro.
    • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton de la 27a ĝis 28a de aprilo kaj pagas nur por la manĝoj.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

PREZO kaj ALIĜO al ekzameno

  • Se vi deziras ekzameniĝi, vi devas mem aliĝi rekte en tiu ĉi paĝo de edukado.net.
    • Nivelo B1 kompleta : 68 €, nur skriba aŭ parola : 34 €
    • Nivelo B2 kompleta : 74 €, nur skriba aŭ parola : 37 €
    • Nivelo C1 kompleta : 84 €, nur skriba aŭ parola : 42 €
    • Kotizo laŭ edukado.net.
    • Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ? Respondo

Responsulo  : Jannick Huet-Schumann.

Partoprenas  : Adotè Sokém, Alain, Alexandrine, Chantal, Christophe C, Christophe H, Denis, Dominique, Elisabeth, Emmanuel, Gabriel, Gilbert, Guy M, Guy P, Hélène, Jacques, Jannick, Jean-François B, Jean-François C, Jean-François L, Jean-M, Kossi, Laurent, Lucia, Mathieu, Michel, Monique & Maurice, Monique G, Murielle & Jérôme, Odette, Pierre, Radojica, Ronan & Sunjo, Simon, Solange, Stefan, Ŝtonĉjo, Yves, Zsofia ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : CD-Kinŝaso, DE-37412 Herzberg am Harz, GB-Bath, HU-1136 Budapest, RS-32000 Ĉaĉak, TG-Lomé, FR : 04100 Manosque, 13140 Miramas, 19500 Turenne, 22000 St. Brieuc (4x), 29170 Saint Évarzec, 22590 Pordic, 24220 Saint Cyprien, 24370 Calviac-en-Perigord, 29100 Le Juch, 29800 Landerneau (2x), 31190 Auterive, 31400 Toulouse, 35000 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 37230 Luynes, 37510 Ballan-Miré, 37550 Saint-Avertin, 38100 Grenoble, 39800 Besain, 44240 La Chapelle-sur-Erdre, 49700 Doué la Fontaine, 56000 Vannes, 57000 Metz, 62610 Bremes-les-Ardres, 75015 Paris, 79310 Saint-Pardoux, 91120 Palaiseau, 91650 Breuillet ...

Foto kaj opinioj 2013 :

Opinioj de partoprenantoj 2013. (Legi pri 2012 - 2011) :
Saluton kaj dankegon por la staĝo. Tre plaĉis al mi la etoso malgraŭ la streĉo pro la ekzameno.
Emmanuel
Mi volas esprimi al vi mian plezuron esti pasiginta tiujn tagojn en Greziljono, kaj mi estas preta rekomenci tiun sperton la venontan jaron !
Belan someron al ĉiu ! Lucia
Koncerne mian staĝon, mi ŝatis la amikan etoson, la bonan manĝaĵon. Pri la kursoj, mi sekvis, por la dua fojo, la ’majstran lernadon’ de Stefan MacGill tute plezure. Tio estas mia opinio. Li estas humurplena homo. Lia akcento kaj lia vorta riĉeco estas remarkindaj, do mi ĝuis auskulti lin.
Gabriel
Ni ambaŭ revenis tute bone hejmen. Pri la staĝo, ni estas tre kontentaj, Stephane kuraĝigis nin kaj mi opinias, ke nun, speciale por mi, ni parolos pli flue Esperante - (eĉ en la franca mi ne estas tre parolema !). Ni ekkonsciis, ke la organizado de staĝo ne estas malgranda afero ! Multaj dankegoj al vi kaj al ĉiuj, kiuj helpis vin !
Tutekore, Monique kaj Maurice
J’ai apprécié ma semaine de stage, les cours avec Ŝtonĉjo, l’ambiance de notre groupe et l’ambiance générale. Merci à Jannick et Bert pour l’organisation, et aux cuisiniers pour leurs repas variés et toujours très bons. Merci à Ŝtonĉjo pour sa gentillesse à mon égard, mon niveau en Esperanto étant au ras des pâquerettes.
Dankon pri ĉio. Ĝis revido. Solanĝo
Mi ĝuis la staĝon tre multe. Bona etoso, bona manĝaĵo kaj amikaj homoj. Mi ankaŭ ŝatis la posttagmezajn ekskursojn. Unu problemo por mi estis ke mi ne povis memori la nomojn de la partoprenantoj. Ĉu estas ebla estonte porti nom-etikedojn ? Ŝtonĉjo, mia instruisto, estis bonega kaj pacienca. Nia revidis plejparte gramatikon - persone mi deziris ekzerci pli simplan paroladon kaj aŭskultadon. Dankon Bert por via helpo kun mia vojaĝoj aranĝoj.
Bondeziron David
Pri restado, renkontoj, manĝoj, promenado tra la parko de Greziljono, ĉio glatis dum la semajno. Mi ŝatis ankaŭ konatiĝi kun Stefan Mac Gill kaj aŭskulti lin pri pedagogio.
Sed la temo de la kurso, legado kaj analizo de unu el liaj teatraĵoj rapide tedis min. En la prezentoj de la partoprenantoj, mi bedaŭris ke Stefan ne sufiĉe menciis niajn erarojn por ke ni plilernu taŭgan uzadon de Esperanto, kiun mi celis dum la semajno.
Amike, Guy
Mi ne bedaŭras tion, ke mi venis al la kastelo. Mi trovis ian ferman ĉirkaŭaĵon, necesan por lerni plej efike. La tutsemajna kurso min bone pretigis por paroladi. Tiel, mi trapasis la semajnfinan ekzamenon ankaŭ plej efike. Ĉi-hore mi ne scias ĉu mi sukcesis, sed la staĝo helpis min kiel atendite.
Pri la malbonaj aferoj : * Mi malvarmiĝis pro la ekstera malvarmo. * Mi ne manĝis sufiĉe, mi kutime manĝas pli.
Dankon al la skipo ! Christophe
Mi pozitive opinias pri la printempa staĝo. Bonaj kursoj (mi nur bedaŭras ke ni (mi) ne tre ofte parolis : Stefan devus iufoje moderigi tiujn kiuj tre bone parolas por doni pli da eblecoj esprimi sin al tiuj kiuj estas malpli spertaj pri E-o ol la babilegemaj).
Bona etoso. Konvena manĝaĵo. Do entute mi kontentas. Tamen, al mi plaĉus ke ekster la kursoj oni ne krokodilu. Tio estas la unua vera kritiko kiun mi faru, eĉ se mi scias ke ĉiu kaj ĉiuj respondecas pri tio.
Amike, JF C
La restado printempe estis tre interesa en Greziljono, ni tendumis kun bona kovrrilo ĉar kelkfoje la noktoj frostis je Aprilo. Ni aŭdis kukolojn kaj aliajn birdojn matene, posttagmeze, vespere ; ni vidis kapreolon apud la verda vojo. Mi lernis multe en la kurso, nun mi komprenas vere pli bone (ekzemple la tutan "Templo de l’suno"), mi aŭdis multe E-on en la kastelo, nun mi povas paroli pli ofte, ankaŭ pli facile.
La kurso pasis tre rapide, ekstere ĉiam sunis, kun la agrablaj paŭzoj de posttagmezo. Dankon, Ŝtonĉjo pri la kurso. Dankon al la kuiristoj pri la manĝaĵo, gravaj momentoj de la tago :-) E-o daŭras en Saint Brieuc kaj hejme kun mia edzo !
Tutamike, Murielle
Mi tiom ŝatis la staĝon, ke mi parolis pri ĝi al ĉiuj amikoj kiuj povus esti interesitaj. Kaj mi daŭrigas ! — La gastejo, estas spacohava, pura, simpla, konforta ... kvankam malnova kastelo ! La akcepto estas varmkora, laŭdoj por gemastrumantoj Ĵanik kaj Bert kaj ĉiuj gehelpantoj. La manĝo bongusta kaj sufiĉa, la kuiristo kaj lia edzino tre komplezaj. La etoso estis tre afabla : ĉiuj staĝuloj parolis Esperanton, la plej bonaj helpis la plej malbonajn, per simplaj vortoj ; dum la manĝoj, ni ne havis la samajn najbarojn tiel, kiel ni povis koniĝi la unujn la aliajn ; la devizo de tiu staĝo povus esti :" unu por ĉiuj, ĉiuj por unu" ! — Bedaŭrinde estis du ĝenoj : 1/ nur unu necesejo al teretaĝo (grave !). 2/ la manĝoĉambro estis bruema tiel, kiel estis tre malfacile daŭrigi la interparoladojn. — Pri la instruado, Kristofo kreis vivantan kurson, kie ĉiu sentime esprimiĝis, ĉiu kaptiĝas per la ludo : ĉe telefo, ĉe vendisto, ĉe tribunalo. Tamen, mi ŝatus lerni per la kanto, kelkfoje vespere. Mi ne parolas pri la gramatiko kiu estas ĉiam malfacila : uzi igi, iĝi ; sia, ŝia, sin. Necesas plu lerni. — Eblus organizi vendaĵojn pri emblemoj, atributoj de Esperanto : verdaj steloj, flagetoj kun verda stelo kiun la staĝuloj povus aĉeti.
Bonan kuraĝon, ĉiam multe da energio ! Odeto al la ĝojo
Jen tre larĝa foto de la aperitivo. Klaku sur ĝin por vidi ĝin tuta.