Printempaj kursoj KER-ekzamenoj 2011

Lernu intense Esperanton (2011-apr-30/maj-07)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2011-maj-07/08)

ENHAVO
 Kurso 1 : « Elanu... saltu ! » gvidata de Christophe Chazarein — legu prie
 Kurso 2 : « Verve pri verboj » gvidata de Stefan MacGill — legu prie
 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK — legu prie
 Programo de la kursoj kaj ekzamenoj — legu prie
 Prezoj de la kursoj (240...459 €) kaj ekzamenoj (34...84 €)— legu prie
 Aliĝilo por la kursoj kaj ekzamenoj — klaku ĉi tie
 Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj (por kunveturado) — legu prie
 Raporto de instruisto — legu
 Raporto pri la ekzamena sesio — legu
 Fotoj : kursojgrupoalbumo de Thomas Larger
 Opinioj de 11 partoprenantoj — legu


La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas du nivelojn (kursojn) :


KURSO 1 (A2-B1) « Elanu... saltu ! » (2011-maj-01/06)

  • Instruanto : Christophe Chazarein, franco loĝanta en Tuluzo, Francujo, aktivulo en la Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li studis arkeologion, restadis dum unu jaro en Bjalistoko kiel eŭropa volontulo kaj estis trejnita kiel Esperanto-instruisto en la universitato de Poznano. Ekde 2006, li regule instruas Esperanton, inter alie en Greziljono.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La lernantoj de tiu nivelo havu alvenante almenaŭ la nivelon A2. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras akiri la ŝlosilojn por esprimi sin en bona Esperanto.
  • Kurslibroj : Ne necesas aparta kurslibro, sed ĉiu kursano atentu havi bonan vortaron.

KURSO 2 (B1-B2) « Verve pri verboj » (2011-maj-01/06)

  • Instruanto : Stefan MacGill, novzelandano loĝanta el Budapeŝto, Hungarujo, nuna prezidanto de ILEI. Li profunde studis didaktikon por Eo-instruado kaj verkis plurajn instrulibrojn.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenos preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso.
    Cetere, Stefan tajloras la kurson al la nivelo kaj deziroj de la partoprenontoj kaj certe liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C1-ekzamenon.
  • Kurslibroj : Tendaraj tagoj, volumo 2 por komuna legado kaj rolludado, Manlibro pri Instruado de Esperanto por gramatika teorio ; aĉeteblaj surloke je ĉ. 16 € por ambaŭ.
  • Prezento de la kurso :

La kurso koncentriĝos je la centra rolo de verboj en Esperanto, kiu veras eĉ pli ĉi-lingve ol en multaj aliaj. Esperanto ja estas relative facila lingvo, sed klare ĝi havas malpli facilajn punktojn. Elstaraj el tiuj estas la transitiveco de verboj, kiujn oni devas lerni kaj parkeri unuope por ĉiu verbo. Majstrado de tio estas antaŭkondiĉo por ĝusta uzo de la aktuzativo kaj la ŝlosilaj sufiksoj –ig- kaj iĝ-. — Tamen la kurso ne limiĝos je gramatikaĵoj, ĝi same strebos sproni la parolkapablon, per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.


Internacia KER-ekzameno (2011-maj-07/08)

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en ĉiam pli da landoj, ankaŭ ekster Eŭropo.
  • Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen la oficiala dokumento de la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoj (KER, vidu paĝon 32 pri niveloj). Jen vikipedio.org pri la KER-kadro. Jen edukado.net pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen Cyrille Hurstel intervjuis Katalin Kovats. Jen pri nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al katalin ikso.net
  • JoMo KER-kantas :-)

PROGRAMO de la kursoj

  • sabaton, 30an de aprilo, posttagmeze : alveno de la lernantoj
    • ĉiu trovos littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 20h vespermanĝo, poste interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de dimanĉo ĝis vendredo, 1a ĝis 6a de majo
    • 8-8h30 matenmanĝo
    • 9-12h kurso
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de la responsulo Jannick
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo
  • sabaton, 7an de majo, post la tagmanĝo : fino de la kursa restado

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • sabaton, 7an de majo, antaŭtagmeze : alveno de nur ekzameniĝantoj
    • sabate antaŭtagmeze : parola ekzameno por tiuj kiuj jam estas surloke
    • sabate posttagmeze : skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
    • dimanĉe antaŭtagmeze : parola ekzameno por tiuj kiuj ne jam ekzameniĝis
  • dimanĉon, 8an de majo, post la tagmanĝo : foriro de la ekzameniĝintoj

KURSA PREZO

  • Kompleta restado dum la kursa semajno de sabato, 30a de aprilo (vespermanĝo) ĝis sabato, 7a de majo (tagmanĝo).
    Ekstrakto el la [ĉioinkluziva prezo : 459 (436) €
    • unupersona lit-ĉambro  : 386 (366) €
    • dupersona lit-ĉambro  : 339 (322) €
    • 3-4 persona lit-ĉambro  : 313 (297) €
    • 6-8 persona lit-ĉambro  : 279 (265) €
    • kampadejo por 1 persono  : 240 (227) €
    • NB : La prezoj inter krampoj validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la fino de februaro.
    • NB : La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevas senpagan tranokton de la sabato 7a ĝis dimanĉo 8a de majo kaj pagas nur por la manĝoj (23 €).
  • La personoj kiuj alvenas la 7an de majo por ekzameniĝi pagas unu tranokton laŭ la sekvaj tarifoj.
    Ekstrakto el la loĝprezoj
    • granda unupersona lit-ĉambro  : 36 €
    • unupersona lit-ĉambro  : 25 €
    • dupersona lit-ĉambro  : 18 €
    • 3-4 persona lit-ĉambro  : 14 €
    • 6-8 persona lit-ĉambro  : 9 €
    • kampadejo por 1 persono  : 3 €
  • La prezoj de la manĝoj. Ekstrakto el la [manĝoprezoj : 4 €
    • tagmanĝo  : 10 €
    • vespermanĝo  : 9 €

EKZAMENA KOTIZO laŭ edukado.net

  • Nivelo B1 kompleta : 68 €
    • Nivelo B1 nur skriba aŭ parola : 34 €
  • Nivelo B2 kompleta : 74 €
    • Nivelo B2 nur skriba aŭ parola : 37 €
  • Nivelo C1 kompleta : 84 €
    • Nivelo C1 nur skriba aŭ parola : 42 €
  • Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ? Respondo

Responsulo  : Jannick Huet-Schumann.

Ĉeestis  : Albert C., Alke G. Amador G.S., Anna & Mati P., Elisabeth Bi. Christophe Chazarein, Claude B., Corinne D., Danielle & Edmond M., Dominique C., Françoise G., Gabriel Q., Genevieve G., Gretel Ŝ., Gilles D., Guy C., Jannick Huet, Jean Claude & Pascale M., Jacqueline B., Joana R.A. & Oscar C., Laurent P., Lucette E., Marie-Sylvie J., Margaretha S., Michel M., Nicole L. & Pierre O., Patrice J., Phil F., Pierre S., Renée T., Sebastian M., Stefan MacGill, Sunjo C. & Oscar A.C., Thomas L., Ugo el Bretonujo, Yves R.

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadoserĉu tie) :
DE-26655 Westerstede, ES-07120 Palma de Mallorca, ES-46004 Valencia, HU-1136 Budapest, RU-119192, Moskvo, FR : 10300 Sainte Savine, 13600 La Ciotat, 16460 Bayers, 24150 Lalinde, 24600 Ribérac, 29800 Landerneau, 31190 Auterive, 31400 Toulouse, 34000 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 37510 Ballan-Miré, 38400 Saint-Martin-d’Heres, 43360 Vergongheon, 44000, 44200 Nantes, 49160 Blou, 56460 Lizio, 56600 Lanester, 64260 Rébénacq, 64400 Oloron Sainte-Marie, 72000 Le Mans, 79310 Vouhé, 83330 Le Castellet, 85000 La Roche sur Yon, 91120 Palaiseau


Raporto  :

ILEI denove en kunlaboro kun Kastelo Gresillon
Venas nun al fino unusemajna kursaro, kun la celo pretigi kandidatojn por nun okazanta ekzamena sesio lau la Europa Referenckadro. Tio restarigas je prakitka nivelo kunlaboron inter la Kastelo kaj ILEI, kiu lauplane farighos kontinua. Tiu engaghigho de la instruista ligo estas logika kaj utila ; la celo de la kastelo estas ja funkciigo de eduka centro, kaj preskau chiuj el ghiaj pioniraj fondintoj en 1954, sub la gvido de Henri Micard, estis aktivaj membroj de GEE, la franca sekcio de la freshe fondita ILEI (1949).

Kursoj okazis je du niveloj, unu sub gvido de Christophe Chazarein, kaj la alia (la pli supera) gvidita de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill. Sub la titolo Verve pri verboj la 16 patroprenintoj vagis au vadis tra la unika verb-sistemo de Esperanto, aplikante la sciojn praktike en la plenumo de kelkaj rolludoj, de ampleksa kunlaboriga tasko, kaj krome plenumo de pluraj ekzamenpreparaj ekzercoj, nelaste kelkaj pri auskulta kompreno, chu el la ekzamena specimenkolekto, chu el la libro de Katalin Kovats Chu vi scias, ke....

Al la KER-ekzamenoj prezentis sin 32 kandidatoj, preskau egale dividitaj inter la niveloj B1, B2 kaj C1. Tio signifas, ke ghi superis en grandeco la sesion antau deko da tagoj en la nacia kongreso en Sete. Kvankam ILEI ne plu povas formale partopreni en la ekzamena strukturo kun UEA kaj ITK, chi tiu proksima kunlaboro montras nian praktikan subtenon de sistemo de oficiale rekonataj ekzamenoj.
Stefan MacGill, Prezidanto de ILEI
7 majo, 2011, Greziljono

Opinioj de partoprenantoj  :
La kursoj kun Stefan estis tre interesaj sed mi pensas ke ni estis malsufiĉe preparitaj al la ekzamenoj. Mi estis tre kontenta pri nia ĉambro, la manĝoj kaj pri la ĝenerala etoso de la printempa restado.
Gratulojn al ĉiuj. Danielle
Pri via demando, mi estas tre kontenta pri la kurso. Nia instruisto estis tre bona, ne nur por instrui, sed por fari la instruadon amuza. La kastelo estas tre bela, la manĝo estas bonega, kaj la etoso tre agrabla. Mi esperas povi reveni.

Saluton, Joana

Pri la kursoj, kursanoj kaj instruantoj, pri la ekzamenoj kaj ekzamenantoj, mi trovis multajn novajn amikojn kaj retrovis malnovajn. Pri la kastelo kaj ĝiaj ĉambroj, pri la ekstera parko kaj arbaro, mi ĝojis. Pri la manĝoj kaj kuiristoj, pri la ĝenerala akcepto kaj la helpantoj volontulaj, mi ĝojegis.
Kia mirida semajno !!! Mi certe revenos. Corinne
Agrabla etoso ŝvebis sur la Kulturcentro de Esperanto en Grésillon dum la unua semajnfino maja 2011. Danke al afablaj gevolontuloj en la kuirejo, tiuj, kiuj malkonsentas manĝi ion ajn el besta deveno, povis tamen partopreni en la ĉiutagaj manĝoj kun la aliaj ; plie ili estis bongustaj. Mi dankas al la organizintoj kaj helpintoj, kiuj bone akceptis la partoprenintojn en ekzamenado.
Ugo, ekzamena kandidato dum tiu semajnfino
La kurso de Kristof estis tre agrabla. Ni multe laboris per diversaj ekzercoj kaj ludoj. Laŭ mi Kristof estas tre bona instruisto. La etoso en la laborgrupo estis tre bona ankaŭ.

La semajno en la kastelo estis ankaŭ tre agrabla, danke al ĉiuj :
La kuiristoj bone regalis nin, kaj ili estis tre agrablaj. Ĵanik bone zorgis nin dum la ripoztempo. Mi ŝatis promeni en la kastelparko, kaj vidi kaj aŭdi bestojn. Mi salutis multfoje la maljunan kverkon.
Bichon

Sincere, mi bone ŝatis mian restadon en Greziljono. Tiu min ebligis : Interkonatiĝi kun agrablaj samideanoj. Lerni kaj labori pli ol kutime ! Prezenti kaj multe paroli pri la petskribo "Eo en la abiturienteco".

Krome : La kursoj de Kristof’ estis tre bone preparitaj kaj tre interesaj : li multe klopodis por adaptiĝi al sia grupo. Perfekta estis la manĝoj kaj ĉiam, plie, kun la rideto de la gekuiristoj ! Bonega ankaŭ estis la organizo kaj la ĝenerala komforto.

Do, resume, dankon kaj gratulon al ĉiuj ! Guy

Mi konservas de mia semajno en Grezijono tre bonan memoron. Ni travivis tre bonajn momentojn. En la grupo min renkontis simpatiajn homojn, simplajn sed home tre riĉajn. Mi malofte renkontis junan instruiston tiel dotitan kiel Christophe Chazarein. Laŭ didaktika kaj pedagogia vidpunkto, mi donas al li la maksimuman noton.
Koncerne la organizadon, nenio por diri, ĉio tre bone konvenis al mi. Por post la vespermanĝo mi sugestas peti la partoprenantojn. Mi povas alporti videojn pri la Kataristoj komentata en Esperanto. Mi nun preparas videon pri la kelta arto por Plouezec. Mi havas multajn videkoreografiojn pri la keltaj dancrondoj. Se mi revenas la venontan jaron mi kunportos ilin.
Yves Royou
La restado en Grezijono multe plaĉis al mi, tamen mi devis ŝanĝi kurson post du tagoj (B2 al B1) ĉar la kurso B2 inkludis ankaŭ la nivelon C1 kaj tiu nivelo estis iomete tro alta por mi, des pli la instruanto B2/C1 multe parolis kaj la kursanoj ne havis multe da tempo por paroli. La grupo B1 estis tre simpatia kaj la instruanto (Kristof) estas kompetentega kaj tre pedagogia. La ekzameno tre bone okazis, eĉ se mi komence preferis ekzameniĝi en B2. Katalin estas tre bona ekzamenanto.

La ĉambro estis tre komforta sed la planko estas iomete bruema. Duŝoj mankas en la 2a etaĝo. La ekstera parko estas belega kaj tre agrabla. La silento de la loko estas tre ripoziga.

Mi ŝatis la manĝojn kaj la kuiristoj estis tre simpatiaj. La sistemo por pagi la vinbotelojn ne etas tre praktika. Entute, la akcepto kaj la restado estis tre agrabla por mi.

Patrice

Jes, fakte mi tre ĝojis partopreni tiun eventon en la kastelo Grezijono. Unue mi ne konis la kulturdomon, nek iun ajn esperantiston aŭ ekzamenanton, kvankam mi kompreneble jam aŭdis pri famaj nomoj... Mi ege soifis pri tia sperto, ĉar post memstara dujara lernado, mi bezonis pli koni el la kulturo kaj movado...
Mi ne partoprenis la semajnan instruadon pro manko de tempo, bedaŭrinde, sed ekkonis Katalin, Stefan kaj unue por mi spertis multajn esperantajn babiladojn laŭtvoĉajn. Por mi, ekzameniĝo estis nur parto de tiu grava semajnfino, eĉ se la diplomo estus agrabla "oficiala" agnokso de memstara plurjara lernado...

Pri la kastelo mem mi ne havas multon por diri, mi promenis nur en la legomĝardenon, vidis malnovan kaj fakte ruiniĝintan forcejon... Sed la etoso de "esperantismo" kaj spirito de Zamenhof ja ŝvebis tie... :)

Pri manĝo, min plezure regalis la kuiristino per bonaj vegetaranaj pladoj, do mi estas dankema al ŝi, kaj al ĉiuj bonvoluloj, dank’al kiuj oni povis okazigi tiun kunvenon !

Persone, mi faris atenditan kaj belan renkontiĝon : mi sekvas kursojn per la programo "dua vivo", kaj nun reale mi renkontis Corinne, kiun mi nur virtuale ĝis nun aŭdis / konis... Ĝenerale, mi pensas konservi kelkajn korespondadojn post tiu evento. Mi ja alŝutis kelkajn bildojn el tiu renkontiĝo ĉe "Ipernitiejo".

Thomas

Dum la staĝ-semajno en Greziljono realiĝis niaj du deziroj : loĝi iomete en fabela kastelo kaj paroli nur en Esperanto. La kastelo mem estas admirinda. Ĝi havas endajn trajtojn de kasteloj : turetojn, almenaŭ unu vere antikvan fenestron, multajn koridorojn (tute ne sombrajn !), luksan ĉefŝtuparon kaj helicajn ŝtuparojn, malgrandajn ĉambretojn kaj grandan manĝoĉambron. La vivo estis aŭtentike kastela. :)

La kurson por progresantoj gvidis Stefan MacGill. La du ĉefaj temoj de la kurso estis verbo kaj instruado. Ĉiuj kursanoj ĉiam memoros Agenton 005 (kaj lian kamelon !) kaj liajn aventurojn en Volapukistano. Stefan havas tre gravan por bona instruisto kvaliton : li ĉiam parolas sufiĉe malrapide kaj tre kompreneble, eĉ kiam li entuziasmiĝas. Sed parolis ni pli multe ne dum la lecionoj, sed dum la manĝoj. Dum tagmanĝoj kaj vespermanĝoj ĉiuj sidis ĉe grandaj tabloj po ses-ok homoj (oni povas ŝanĝi la lokon eĉ ĉiufoje) kaj parolis pri tute diversaj temoj en tre bona amikeca etoso. La manĝaĵoj estis tre diversaj kaj tre bongustaj, pro tio ni tre dankas la skipon de kuiristoj !

Estis tre agrable, ke ĉiuj partoprenantoj de tiu ĉi staĝo venis kun seriozaj intencoj, ĉiuj vere deziris lerni kaj perfektigi sian konon de Esperanto. Do, ni diligente lernis dum kvin horoj ĉiutage, sed inter kaj post la studado ni tre bone amuziĝis danke al la senlaca organizanto Jannick Huet-Schumann. Ŝi havis bonegan programon por ĉiu tago : jen ekskurso tra la ĉirkaŭaĵoj, jen marŝo al dolmeno, jen konatiĝo kun vidindaĵoj de Baugé. La broŝuro pri la urbeto en Esperanto estis ege utila, kaj la ekskurso mem estis tre bona ! Tre plaĉis al ni vespera spektaklo fare de Stefan MacGill kaj biblioteka vespero (des pli ke oni povas ne nur rigardi librojn, sed ankaŭ aĉeti ion). Neforgeseblaj estas koncerto de la akordionistoj Albert kaj Patrice, dancado de la plej kuraĝaj kursanoj kaj posta kunkantado.

La staĝon kronis ekzamenoj. Jes, ekzamenoj ĉiam estas nervoziga afero, sed danke al la bona organizado kaj tre simpatiaj ekzamenantoj ĉio pasis tute ne tiom terure, kiel oni kutime imagas al si.

Anna kaj Mati