Printempa kursa semajno / KER-ekzamenoj 2012

Mondvojaĝu kun Mireille Grosjean kaj Miguel el Kubo (2012-apr-13/14)
KAJ / AŬ
Lernu intense Esperanton kun Zsófia kaj Christophe (2012-apr-14/20)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2012-apr-20/21)

ENHAVO
 Seminario « Mondvojaĝantoj » — legu prie
 Kurso 0 : por komencantoj gvidata de Miguel Ángel González Alfonso — legu prie
 Kurso 1 : « Elanu... saltu ! » gvidata de Christophe Chazarein — legu prie
 Kurso 2 : « Venu, vidu, spertu ! » gvidata de Zsófia Kóródy — legu prie
 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/ITK — legu prie
 Programo de la seminario, kursoj kaj ekzameno — legu prie
 Prezoj kaj aliĝoj — legu prie
 Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj sur mapo — legu prie
 Opinioj kaj raportoj : instruistoekzamena sesiopartoprenantoj
 Fotoj : kursogrupoalbumeto de Claude Labetaa

_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas du nivelojn (kursojn).

     


SEMINARIO temo « Mondvojaĝantoj » (2012-apr-13/14)

  • Animanto : Mireille Grosjean, svisino loĝanta apud La Chaux-de-Fonds, Svisujo, kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES). Ŝi estas instruisto de fremdaj lingvoj, specialisto pri interkultura edukado, aŭtoro de libroj kaj havas plurajn aliajn funkciojn. Ŝi vojaĝas tra la mondo kaj raportas pri tio en blogoj : mirejo, mirejo2, mirejo3
  • Animanto : Miguel Ángel González Alfonso, kubano loĝanta en Havano. Li esperantiĝis en 1988 kaj estas prezidanto de la Esperanto-klubo "La Najbaroj".
  • Prezento : Vendrede et sabate vespere, Mireille kaj Miguel prezentas siajn spertojn tra la mondo. Sabate matene, ili proponas paroligajn aktivecojn : struktursekvenda kreado, rolludoj, demandoj-respondoj, debatoj ; la internacieco estas ĉie en la proponataj ekzercoj.

KURSO 0 (A1-A2) por komencantoj (2012-apr-14/20)

  • Instruanto : Miguel Ángel González Alfonso, loĝanta en Havano. Li estas nacia komisiito pri instruado de Esperanto en Kubo kaj instruas Esperanton ekde 1990.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. La lernantoj de tiu nivelo havu alvenante prefere la nivelon A1. Bonvenas ĉiuj kiuj jam eklernas sed restas komencantoj.

KURSO 1 (A2-B1) « Elanu... saltu ! » (2012-apr-14/20)

  • Instruanto : Christophe Chazarein, franco loĝanta en Tuluzo, Francujo, aktivulo en la Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li studis arkeologion, restadis dum unu jaro en Bjalistoko kiel eŭropa volontulo kaj estis trejnita kiel Esperanto-instruisto en la universitato de Poznano. Ekde 2006, li regule instruas Esperanton, inter alie en Greziljono.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La lernantoj de tiu nivelo havu alvenante almenaŭ la nivelon A2. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras akiri la ŝlosilojn por esprimi sin en bona Esperanto.
  • Kurslibroj : Ne necesas aparta kurslibro, sed ĉiu kursano atentu kunporti bonan vortaron.

KURSO 2 (B1-B2) « Venu, vidu, spertu ! » (2012-apr-14/20)

  • Instruanto : Zsófia Kóródy, hungarino loĝanta en le Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanujo, kerna aktivulo de la fama Interkultura Centro Herzberg. Ŝi diplomitiĝis en la universitato ELTE en Budapeŝto, laboris kiel profesia lingvoinstruisto pri la angla, hungara kaj Esperanto kaj verkis gramatikan ekzercaron.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso. Zsófia tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj kaj certe liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C1-ekzamenon.
  • Prezento de la kurso :

La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. La kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la KER-ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.


Internacia KER-ekzameno (2012-apr-20/21)

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara.
  • Aliĝo al ekzameno devas okazi rekte en edukado.net.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro ITK eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
  • Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen la oficiala dokumento de la komuna eŭropa referenc-kadro por lingvoj (KER, vidu paĝon 32 pri niveloj). Jen vikipedio.org pri la KER-kadro. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen pri nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al katalin ikso.net
  •  :-) Jen JoMo KER-kantas. Jen Cyrille Hurstel intervjuis na Katalin Kovats.

PROGRAMO de la seminario kaj kursoj

  • vendredon, 13an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la lernantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo, 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 prelego de Mireille
  • sabaton, 14an de aprilo
    • antaŭtagmeze seminario de Mireille kaj Miguel
    • posttagmeze unua kurso kun Zsófia aŭ Christophe
    • vespere prelego de Mireille kaj Miguel
  • Taga disvolviĝo de sabato, 14a ĝis vendredo, 20a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h seminario/kurso
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo
  • vendredon, 20an de aprilo
    • antaŭtagmeze lasta kurso kun Zsófia aŭ Christophe
    • post la tagmanĝo : fino de la kursa restado

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 20an de aprilo
    • antaŭtagmeze alveno de nur ekzameniĝantoj
    • posttagmeze skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
    • vespere parola ekzameno
  • sabaton, 21an de aprilo
    • antaŭtagmeze parola ekzameno daŭrigata
    • post la tagmanĝo foriro de la ekzameniĝintoj

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por kompleta restado de 13a de aprilo (vespermanĝo) ĝis 21a de aprilo (tagmanĝo) : inter 339 kaj 544 € (tendejo 294 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la fino de februaro.
    • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton de la 20a ĝis 21a de aprilo kaj pagas nur por la manĝoj.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-36 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

PREZO kaj ALIĜO al ekzameno

  • Se vi deziras ekzameniĝi, vi devas mem aliĝi rekte en tiu ĉi paĝo de edukado.net.
    • Nivelo B1 kompleta : 68 €, nur skriba aŭ parola : 34 €
    • Nivelo B2 kompleta : 74 €, nur skriba aŭ parola : 37 €
    • Nivelo C1 kompleta : 84 €, nur skriba aŭ parola : 42 €
    • Kotizo laŭ edukado.net.
    • Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ? Respondo

Responsulo  : Jannick Huet-Schumann.

Partoprenas  : Akakpo, Anne, Baocai, Bernard & Martine, Catherine, Chantal A., Chantal B. kaj Carole, Christelle, Christophe, Claude B., Claude L., Corinne, Dominique, Eduard, Elisabeth, Emilie, Gilles, Grégory, Guy, Hans, Hélène, Jannick, Jean-Christophe, Jennifer, Joséphine & Michel, Laurent, Louis, Louise, Lucette, Marcelline, Marisol, Miguel, Mireille, Philippe, Pierre, Richard, Ronan, Stéphane, Sunjo, Suzanne, Xavier, Xionglin, Zsófia, ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) :
BE-2930 Brasschaat, CA-Trois-Rivières, CD-Kinŝaso, CH-1246 Corsier, CH-2416 Les Brenets, CN-330001 Nanchang, CN-454000 Wuzhi Xian, CU-Havano, DE-37412 Herzberg am Harz, TG-Lomé, FR : 02130 Villers-Agron-Aiguizy, 04140 Seyne les Alpes, 14000 Caen, 22000 St. Brieuc, 24330 Bassillac, 24340 Champeaux, 29100 Le Juch, 31130 Balma, 31190 Auterive, 31400 Toulouse, 34000 Montpellier, 35000 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 37000 Tours, 37230 Luynes, 38100 Grenoble, 38600 Fontaine, 42400 St Chamond, 45400 Fleury les Aubrais, 49150 St Martin d’Arcé, 49490 Méon, 56600 Lanester, 60560 Orry la Ville, 64260 Rébénacq, 64400 Oloron Ste Marie, 68128 Village-Neuf, 72000 Le Mans, 74600 Seynod, 75020 Paris, 79310 Vouhé, 85190 Beaulieu-sous-la-Roche

Raporto kaj opinioj 2012 :

Instruisto Miguel Angel Gonzalez Alfonso el Kubo
Mi revenis en Kubon bone kaj plenplena da kontentigaj spertoj. Kastelo Greziljono estas imitinda Esperanta Kulturejo, mi travivis tre belajn momentojn tie pro mia posteno kiel instruisto, helpanto, kiel kamarado de ĉiuj kiuj kunloĝis kun mi ĉe la kastelo, ĉiuj estis tre afablaj kaj laboremaj, la etoso estis rimarkinde mirinda, mi sentis min kiel en familio, la gelernantoj multe strebis por atingi siajn celojn kaj mi mem konstatis tion dum la tuta restado cxe Greziljono, estis tre magia interkompreno inter ĉiuj geinstruantoj kiuj ĉeestis la kurson.

La kastelo funkcias sufiĉe bone, la organizantoj ĉiam estis atentemaj pri ĉio, kaj kiam estis problemo solvigis ĉion profesie, la parko estis kaj estas bela, mi neniel forgesos tiun ĉi semajnon plenplena da kunlaboro kaj amikeco flanke de ĉiuj.

La ĉambroj havis la taŭgajn kondiĉojn por resti kaj labori dum la tuta semajno, mi fartis bone kaj mi sentis min sekura, mi estis ĉirkaŭita de geesperantistoj el malsamaj regionoj de Francio kaj el eksterlando, tamen la interkompreno estis unika kaj la programo tre kortuŝis min ĉar estis tre klera kaj interesa.

Pri manĝoj mi diros ke estis tre bone kuiritaj kaj mi manĝis bone kvankam mi ne manĝis ĉion pro mia inklino ne manĝi vegetalaĵojn . La gevolontuloj laboris perfekte ĉar ili laboris teame.

Mi tre gratulas vin ĉiujn por doni vivon kaj prestiĝon al Greziljono, LONGAN VIVON AL GREZILJONO !!!
Sincere kaj amike,
Miguel Angel Gonzalez Alfonso
Prezidanto de La Esperanta Klubo "La Najbaroj" el La Kuba Esperanto Asocio.
4 de majo 2012, Havano

Opinioj de partoprenantoj 2012. (pri 2011) :
Je suis très satisfaite de ce stage dans sa globalité, en particulier de la pédagogie de mon professeur, de l’ambiance dans mon groupe d’apprenants et des rencontres avec toutes les autres personnes. Je remercie chaleureusement l’équipe de bénévoles et l’équipe de cuisine.
Marcelline
Mi multe ĝojis pri tiu agrabla studperiodo. La etoso estis tre agrabla malgraŭ la seriozeco pro la ekzamenoj. La instruado ege taŭgis kaj plaĉis al mi. La vivkondiĉoj en la kastelo tre konvenis .......kondiĉe ke oni ne forgesu varmajn vestaĵojn. Mi multe ŝatis la kastelon kaj ĝian belegan parkon.
Konklude mi ĝojis tiun semajnon kaj dankegas la organizantojn.
Laurent
Kiel pasintjare, mi vere ŝatis la staĝon en nia verda, trankvila kaj sentelevidila kastelo. Interesplenaj estis la prelegoj de la gemondvojaĝantoj Mirejo, Zsofia kaj Miguel.
Ankaŭ mi prezentis la kartonajn subglasojn, kiuj estas novaj reklamvaroj por la petskribo : pliajn detalojn oni legos ĉe esperanto-au-bac.fr.
Do, ĉio estis en ordo ... ĝis la fina aŭda parto de la B2-ekzameno : tro malfacila ĝi estis pro rapideco. Ni sciigis Zsofia’n pri tio : indulgemaj estu la korektontoj !
Dankegon al Jannick, Sunjo kaj Ronan pro iliaj kutimaj atentoj kaj volontecoj.
Guy
La restado estis tre agrabla : simpatia etoso kaj multaj interesaj okupiĝoj (prelegoj, promenoj en la parko meze de birdkantoj, vizito de la apoteko de Baugé kaj eĉ polpoldanca vespero ...). Mankis nur printempa temperaturo kaj suna vetero.
Mi sekvis la kurson B1 kun 8 aliaj lernantoj. Ni plibonigis paroladon per multaj diversaj kaj amuzaj ludoj. Ni multe ridis sed ni ankaŭ laboris pli serioze per blankaj ekzamenoj. Nia instruanto Christophe tre bone preparis nin por la ekzameno.
Estis mia unua Esperanta staĝo kaj restado ĉe la kastelo de Greziljono kaj mi certe revenos okaze de la venonta printempa staĝo en 2013 !
Dankegon al ĉiuj organizantoj.
Hélène