LUADO DE GREZILJONO

     Jen la nova retejo pri luado (nur franclingve)

Iri rekte al : luado - lukontrakto - lutarifoj - pagomanieroj - kontakto - read in English


Situo Greziljono troviĝas ĉe Baugé-en-Anjou, urbeto en Anĵuo je 250 km sud-okcidente de Parizo, en la regiono de la kasteloj de la Luaro inter la urboj Angers, Tours kaj Le Mans.
La bieno Greziljono bonvenigas vin en sia bieno : kastelo, pluraj kromdomoj kaj parko de 18 hektaroj.
La bieno ebligas akcepton de grupoj, de restadoj deklaritaj ĉe ministrejo „Junularo kaj Sportoj“, kaj precipe de aktivaĵoj kulturaj esperantistaj.
Loĝado La kastelo kaj ĝiaj kromdomoj ofertas 25 ĉambrojn por 40-60 personoj. La ĉambroj havas lavkuvon kaj parte bideon, la necesejoj kaj duŝoj troviĝas en la koridoro. Vidi la ĉambrojn.
Kampado sur la herbejo, kampada domo (lavkuvoj, duŝoj, necesejoj).

Manĝado La kuirejo de la kastelo ebligas preparon de manĝoj laŭ la validaj higienreguloj (HACCP). Vidi la liston de la materialo, nombro de sidlokoj, fotoj. Du manĝosalonoj ebligas akcepti ĝis 70 personojn.
La luanto aŭ mem preparas la manĝaĵojn aŭ uzas la servojn de nia kuiristo por certaj manĝoj. Jen menuoj.
Ejoj por
aktivaĵoj
En la kastelo vi disponas, kun WIFI-aliro, pri :
➢ salono (30-40 personoj)
➢ biblioteko (20-25 personoj)
➢ verando (10-20 personoj)
Vidi la kastelon kaj salonojn.
En la kromdomoj :
➢ salono por akceptoj kaj konferencoj (80 personoj)
➢ 3 salonoj por aktivaĵoj (40 lokoj kune)
➢ trinkejo + malgranda kuirejo
Vidi la konstruaĵojn kaj salonojn.
Parko ➢ tabloteniso sub la hangaro
➢ tereno por flugpilko
➢ migradpado por naturkleriĝo
➢ rekta aliro al la Verda Vojo
➢ promenado (riveretoj, arbaro)
➢ migrado en la regiono sur 31 cirkvitoj
Observi la flaŭron kaj faŭnon en nia tereno.
Disponeblo
 
 
Dokumentoj
La luo de la kastelo eblas de marto ĝis decembro.
Klaku sur la dekstran bildeton por afiŝi la agendon.
 
Lukonvencio por grupo franclingva. (PDF)
Ĝeneralaj vendokondiĉoj franclingva. (PDF)
Faktura modelo franclingve, plenigota luadfine. (XLS)
Ĉambrolisto. (XLS)
Evakuadplano kun la ĉambroj. (PDF)
Traktado de rubaĵoj en Greziljono (franclingve). (PDF)
Oftaj demandoj de luantoj (franclingve).
Mapo Gugla de la konstruaĵoj, la bieno de Greziljono, la regiono.

 

__________________
Luado laŭ 2 formuloj 1. TARIFO ĈIO-INKLUZIVA
Luado de la kastelo kaj bieno al grupoj ĝis 120 personoj. Tarifo sube. Bonvolu kontaktu nin.
 
2. TARIFO LAŬ PERSONO KAJ NOKTO
Luado de la kastelo kaj bieno al grupoj de almenaŭ 15 personoj, ebla de lundo ĝis vendredo. Tarifo kaj informoj tie.

  1. ĈIO-INKLUZIVA TARIFO DE LUADO 2023

Sezono En marto, aprilo, novembro, decembro (ekster la lernejaj ferioj kaj festotagoj).
En majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, dum la francaj lernejaj ferioj.
Je Pasko, Ĉieliro, Pentekosto, la jarfinaj festoj.
Periodo Semajnfino, tuta semajno aŭ pli longe.
Labortagoj (inter lundo kaj vendredo, sen festotago).
Restado kun tranokto Okupo privata de la kompleta kastelo kaj bieno, nur per via grupo.
Okupo de la dormoĉambroj nur en 1 etaĝo. Eblas kuna uzo kun alia grupo.
Restado sen tranokto Zamenhof-salono kaj eksteraĵoj.
Kastelo sen la kromdomoj.
Kastelo kun la kromdomoj.
Nombro da noktoj                    
Prezo laŭ viaj elektoj                    
inkluzivas AVI kaj bazan konsumon de akvo, elektro, fuelo, gaso
Aliaj prezoj matenmanĝo (kun servo)  : 6 €
tagmanĝo, vespermanĝo : ekde 17 €
littukoj por unu persono : 8 €
littukoj por ĉiuj litoj, por unu persono : 7 €
krompago por homoj dormantaj en tendo aû ruldomo  : 4 €
krompago por homoj ĉeestantaj dum la tago (sen dormi)  : 1 €
restadimposto (≥ 18 jaroj) : ĉ. 1 % de la luprezo ...
purigadservo : inter 100 € kaj 300 € laŭ la elira stato
luo de projekciilo tage : 20 €
luo de sonsistemo tage : 60 €
La baza konsumo de elektro, akvo, fuelo kaj gaso estas inkluziva en la tarifoj. Krompago atendendas se la inkluzivita konsumo estas superita.


    PAGOMANIEROJ

Ĝiro interbanka ĝiro (senkosta en la Eŭrozono, transferwise.com)
kontonomo : Maison Culturelle Espéranto
I.B.A.N : FR16 2004 1010 1101 4853 9P03 213
B.I.C : PSSTFRPPNTE
bankadreso  : La Banque Postale, centre financier, 44900 NANTES cedex 9
UEA UEA-konto “gres-y” kun indiko “luo”
Paypal Paypal-konto “kastelo@gresillon.org” (loĝantoj ekster la eŭro-zono
devas plialtigi la pagotan sumon je 5 % pro valutoŝanĝaj kostoj)
Ĉeko franca banka ĉeko je ordono al : “Maison Culturelle Espéranto”
Adreso Bonvolu sendi lukonvencion kaj ĉekojn al :
MCE / Schumann
9 rue du Couradin
35510 CESSON-SÉVIGNÉ, France
 
Kontakto Tel. +33 (0)2 41 89 10 34 (respondilo)
kastelo@gresillon.org
Niaj
anoncoj
Chateau.Gresillon.org - Google.com - GrandsGites.com - Giga-Location.com - Airbnb - GroupCorner - Gites.fr - Cybevasion.fr - FranceRandos - Restons Groupés - AccueilDeGroupe - e-SPIRIT - Anjou tourisme - EnPaysDeLaLoire.com - Gites-Professionnels - Tcheen
Fotoj de luintoj maps.Google.comInstagram.com/ekgphotos.Google.com
De kie venas niaj luantoj en 2015-2020

Le Château de Grésillon ouvre ses portes aux groupes qui pourront profiter d’un parc de 18 ha, avec lac et bois, et se loger dans la demeure du XVIIIè siècle qui offre plus d’une vingtaine de chambres (capacité 61 personnes) ou bien camper. Situé à Baugé-en-Anjou, dans la région des châteaux de la Loire, à proximité des vignobles, le Château offre un cadre idéal pour se reposer, se divertir en famille, entre amis ou pour des stages, séminaires d’entreprise ou d’association. Recevant toute l’année des groupes d’adultes et d’enfants (agréé Jeunesse et Sport) pour ses activités d’enseignement culturel, le Château dispose d’installations de loisir propres ainsi que d’une grande cuisine collective professionnelle. Une prestation de restauration peut être proposée, nous consulter. |||
Serĉvortoj : Grésillon Gresillon Grézillon Grezillon Greziljono Grezijono - location château chateau, castle rental, location vacances, holiday renting, gites de France, gîte de groupe, group lodging, location de salle - anniversaire, cousinade, randonneur, randonneurs, vélo, vélos, moto, motos, motards, EVJF Enterrement de Vie de Jeune Fille, EVG Enterrement de Vie de Garçon, méditation, yoga, naturisme, naturistes, nudistes - Baugé-en-Anjou Baugé en Anjou, Baugé Bauge Pontigné Pontigne Saint Martin d’Arcé Saint Martin d’Arce Route du Lude, 1310 Route du Lude - Baugeois Anjou Maine-et-Loire, Pays de la Loire |||
gitedegroupe ; château similaire chateaudeligoure,wordpress,com