Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno "Gresilvestra"
- NB : staĝo nuligita pro malpermeso okazigi publikajn eventoj pro kronviruso
- Alveno ekde lundo, la 28a de decembro 2020, posttagmeze
- Foriro je sabato, 2a de januaro 2021, posttagmeze
- Vidi : programon — festen-menuon — fotojn de maskofestoj
- Aliĝilo kun prezkalkulo, prezo de nura festeno 45 €
- Tiu staĝo okazas (aŭ ne) laŭ la sanitaraj kondiĉoj
- Partoprenantoj :
Bert & Jannick, Catherine, Claudie & Robert, Liba & Floréal,
Nathalie & François, René, Xavier kun Mathilde ...
- alvenantaj el : FR-01000 Bourg-en-Bresse, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné, 35700 Rennes, 35720 Pleugueneuc, 75019 Paris, 85190 Venansault, 91290 La Norville ... Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Programo daŭre konstruota laŭ la aliĝoj
- Distraĵoj
- popoldanco, linidancoj - {}
- Luphomoj (fama grupa paroliga ludo)
- Edifa kurso de ideograma skribo Bliss - Bert
- Konkurso pri ŝercoj en Esperanto, preparu viajn !
- Prelegoj
- Fotoprelego pri fremdaj landoj
- Kiel varbi por Esperanto per politiko - Bert
- Prezento de la nuna situacio de la Kulturdomo Greziljono - François
- Malnova filmo pri Greziljono - Jannick
- Lingva kleriĝo
- Paroliga Esperanto-kurso kaj lingvaj respondoj - François
- Skrablo kun Esperanto-vortaro (lerni, ludi, konkursi) - Bert, François
- Oratora legado de noveloj - Bert
- Biblioteko kaj libroservo je via dispono
- Korpa moviĝo
- Ekskurso al kasteloj kaj urboj de rivero Loire - mardon kaj merkredon
- Fajro ĉe la lageto por bruligi branĉrestojn - René
- Tablotenisa konkurso sub la hangaro
- Jogo por komencantoj (kunportu elastan sportvestaĵon) - Bert
- Promenado en nia arbaro kaj sur la verda vojo - Jannick
- Saŭnado en la naĝejo de Beaufort - (se funkcias
- Por infanoj
- Lanĉado de flugantaj lanternoj dum la malhelo
- Desegni fantom-maskojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
- Vesperoj :
- Interkona vespero (sabate)
- Komuna kantado (kunportu kantaron)
- Luda vespero (societaj ludoj sur pluraj tabloj)
- Internacia vespero kun viaj artaj kontribuoj
- Silvestra Nokto (marde) kaj NovJaro
- Preparo de la salonoj (kunportu ornamaĵojn)
- Longa festeno (vidu menuon malsupre)
- Kostum-balo -> kunportu maskon kaj/aŭ vian plej belan kaj plej gajan kostumon
- Ĉampano noktomeze por bonvenigi la novan jaron
- Dormado ĝis kiam vi volas
- Novjara promenado tra la kastela parko aŭ laŭ la verda vojo
Silvestra Festeno : la 31an de decembro vespere menuo el pasintaj jaroj
- aperitivo
- reĝa kiro (ŝaŭmvino kun likvoro el nigra ribo aŭ persiko), koktelo senalkohola
- gratenita bastonpano farĉita per kaprina fromaĝo kaj ŝinko
- antaŭmanĝo
- poteto de mara trio (salmo, salikoko kaj lojto)
- blanka vino Anĵua, vinbersuko blanka
- normanda truo por apetitigi
- pomglaciaĵo surverŝita de pirbrando, pirsuko
- ĉefa plado
- brustaĵo de grasanaso sur lito de maronoj
- ŝinkofasko el fazeoloj, grateno el terpomoj laŭ daŭfinata maniero
- ruĝa vino Anĵua, oranĝa suko
- postmanĝo
- pleto da fromaĝoj kaj ĝiaj verdaĵoj
- ruĝa vino, ruĝa vinbersuko
- deserto
- Jul-ŝtipoj, ĉokolada ŝaŭmo
- dolĉa vino Coteaux-du-Layon, suko multvitamina
- pour ĉion digesti
- kafo kun konjako aŭ menta likvoro
2019 | |
2014 | 2012 (Joël) |
2011 | 2010 |