Jarfina FESTego kun Silvestra FESTeno 2011

 Jarfina FESTEego kun Silvestra (Novjara) FESTeno
 Alveno ekde mardo, la 27-a de decembro 2011, posttagmeze
 Foriro ĝis lundo, 2a de januaro 2012, posttagmeze
 Vidi : programonfesten-menuonfoton de maskofestobondezirkartonaliĝilon

 Legi : opiniojn de la partoprenintoj
 Aŭskulti : ’La Virabela Bluso’n de Jean-Pierre Poulin
 Rigardi : 109 fotojn de : Joël Coquisart


  • Prezoj
    • Tuta restado de la 27a de decembro (vespermanĝo) ĝis la 2a de januaro (tagmanĝo) : 200 - 400 €
    • Reduktita ĉioinkluziva prezo valida ĝis la 26a de oktobro
    • Silvestra (Novjara) festeno (inkl. vinoj) kaj masko-balo je sabato, 31a de decembro (sen tranokto) : 40 €
    • Alia periodo : laŭ la tarifoj + festena suplemento 25 €
  • Por aliĝi, klaki ĉi tien. Atendu nian konfirmon pri disponeblo de la petita ĉambro.


Aliĝis  : 33 ...
 ... Tuta semajno  : Alejandro S., Bert S., Drissa D., François L., Gary A., Jacques B., Paola T., Ronan L,. Zhongjun Tieri L.
 ... Longa semajnfino  : Catherine D., Chantal A., Christian D., Jean-Pierre P., Marianne B. & Philippe C., Nicolas & Isabelle V., Raymonde & Joël C., Rose & Cyrille, Rozenn & Clément P., Xavier G.
 ... Silvestra vespero  : niaj kastelaj fantomoj
 ... Infanoj kun aĝo  : Barthélémy 15, Léopold 14, Amélie 11, Emmanuelle 9, Pascale 9, Noé 8, Marie 6, Marilou 4, Gaspard 3

Loĝlokoj de la partoprenantoj (kontaktu nin pri kuna veturado) : ...
 ... Tuta semajno  : 35510 Cesson-Sévigné, 94800 Villejuif, 75019 Paris (2x), BE-1050 Bruselo, IT-35132 Padovo, ML-2382 Bamako, US-WA98117 Seatlo
 ... Longa semajnfino  : 29100 Le Juch, 35720 Pleugueneuc, 37110 Château-Renault, 49125 Briollay, 60240 Delincourt, 75004 Paris, 75012 Paris, 77250 Moret sur Loing, 92140 Clamart
 ... Vidi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.

 Kunportu : Muzikilon, kantaron, E-vortaron, varman pulovron kaj piĵamon kaze de arkta frosto.
...


  • Programo (provizora, atendanta viajn proponojn !)
  • Distraĵoj
    • Luphomoj (fama grupa paroliga ludo)
    • Amuza kurso de ideograma skribo Bliss Bert
    • Ŝako, Sudoko, Dollmätsch (lerni, ludi, konkursi) François
    • Foto-ateliero, kiel komponi bildon Joël (alportu vian fotilon)
    • Ventrodanco, kurseto kaj prezento Paola
    • Ludu ni kune : kunlaborigaj ludoj de 7 ĝis 77 jaroj Philippe
    • Sperti kaj elprovi "nekonatajn" muzikilojn Jean-Pierre
  • Prelegoj
    • Fotoprelego pri fremdaj landoj (murprojekcio) Gary, Bert
    • Kiel efike varbi por Esperanto (diskuto laŭ via sperto)
    • Prezento de la nuna situacio de la Kulturdomo Greziljono François
    • Prelego "Nova Teknologio en Edukado" Gary
    • Diskuto pri lingvopolitiko de EU, Esperanto en politiko, laboro de EDE Bert
  • Lingva kleriĝo
    • Rekt-metoda paroliga Esperanto-kurso Bert
    • Kurso per filmo ’Mazi’ kaj/aŭ ’Pasporto al la tuta mondo’ Xavier
    • Lingvaj respondoj (gramatiko, idiotismoj ...)
    • Skrablo kun Esperanto-vortaro
    • Biblioteko kaj libroservo je via dispono
    • Enkonduko je ĉina lingvo Zhongjun
  • Korpa moviĝo
    • Ekskurso al kasteloj kaj urboj de rivero Loire, merkerede kaj ĵaŭde laŭ vetero
    • Tablotenisa konkurso (sub la hangaro)
    • Jogo por komencantoj (kunportu elastan sportvestaĵon) Bert
    • Vizito al la loka bazaro en Baugé (sabate matene) Ronan
    • Malstreĉiga masaĝo (para ekzerco laŭ Yumeiho) Bert
  • Por infanoj
    • Fabrikado de akvoraketoj kaj lanĉado ĝis 50 m Clément
    • Farado de juveloj el faldita papero Rozenn
    • Ateliero Marianne
    • Desegni fantom-maskojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
    • Infanaj bildlibroj (laŭtlegado kaj afiŝo sur granda ekrano)
    • Kalkuli per sorobano - japana abako
    • Internacia konkurso de infandesegnoj (1-7-10-14 jaroj) pri la temo "Enlandanoj el eksterlando" Chantal
  • Vesperoj :
    • Interkona vespero (marde)
    • Internacia vespero kun viaj artaj kontribuoj (vendrede)
    • Komuna kantado (kunportu kantaron) Nicolas
    • Luda vespero (societaj ludoj sur pluraj tabloj)
    • Muzika animado kaj ’La Virabela BlusoJean-Pierre
  • Silvestra Nokto (sabate) kaj NovJaro
    • Preparo de la salonoj (kunportu ornamaĵojn)
    • Longa festeno (vidu menuon malsupre)
    • Silvestra balo (ali-vestu vin per masko kaj kostumo, kiel fantomo aŭ feino)
    • Ĉampano noktomeze por bonvenigi la novan jaron
    • Dormado ĝis kiam vi volas
    • Longa matena brunĉo kun kafo, teo kaj babilado
    • Novjara promenado tra la kastela parko


  • Silvestra festeno
  • aperitivo
    • reĝa kiro (ŝaŭmvino kun likvoro el nigra ribo aŭ persiko) kaj punĉo
    • koktelo senalkohola (trikolora suko kun sukera rando)
    • glasetoj (verrines), murbokukoj salaj (tartoj), foli-pastaĵoj
  • antaŭmanĝo
    • salmo fumaĵita sur toasto, citrono, salato kaj ĝia blanka vino ’Muscadet’ aŭ ’Chardonnay’
    • grashepataĵo tuta duonkuirita tukmaniere, ĉatnio kaj ĝia blanka dolĉa vino ’Coteaux-du-Layon’
    • pomsuko kaj vinbersuko
  • normanda truo por digesti kaj apetitigi
    • pomglaciaĵo surverŝita de pirbrando
  • ĉefa plado
    • brustaĵo de grasanaso kun ĝia hejmfarita saŭceto, terpomoj laŭ daŭfinata maniero, ŝinkofasko el fazeoloj
    • ruĝa Luara vino ’Anjou Rouge’ el ’Château de Breuil’, oranĝa suko
  • pleto da fromaĝoj kun ruĝa vino
  • bufedo da desertoj
    • diversaj murb-kukoj (kazeo, citron-merringo, mirtelo), Jul-ŝtipo kaj glaciaĵa ŝtipo
    • dolĉa vino el Luar-regiono, suko multvitamina
  • kafo kun konjako aŭ digesta menta likvoro

Foto de la maskofesto 2011
Bondezirkarto 2012

Opinioj de partoprenantoj  :
Mi ŝategis.
Gary
Mi estis feliĉa kaj estis plezuro rekonti vin kaj aliajn.
Dankon ree pri ĉio.
Aleks
Mi konservos belan memoraĵon pri tiu ĉi sperto en Francio.
Salutojn el Italio,
Paola
Miaj filinoj tre ŝatis la Jarfinon. Same kiel mi. Estis bona travivaĵo
ke mi renkontiĝadis denove. Tial mi ŝatus helpi por ripari la kastelon.
Clément
Mi pasigis tre agrablan jarfinon en la kastelo Greziljono. Mi renkontis geamikojn el ĉie en la mondo kaj estis mirinda sperto. Mi vojaĝis al la regiono de la Loire kun partoprenantoj kaj estis tre agrabla sperto.
Mi dankas al Bert kaj François kaj la afabla teamo en la Greziljono pri la planado kaj organizado de la aktivaĵoj kaj programo de agadoj. Mi memoras ŝate la viziton al la urbo Angers kaj la jarfinan feston ! Mi esperas reveni al la Kastelo baldaŭ.
Ĉi tiun semajnon mi renkontis geamikojn kiuj kunestis en la kastelo dum la jarfino, kaj ni havas rimarkindajn memorojn pri la jarfino en Greziljono.
Alejandro