SOMERaS         (2017-aŭg-21/28)

                internacia danco-semajno, aktivaĵoj por infanoj kaj Esperanto-kursoj
de lundo, 21-a de aŭgusto, 18h ĝis lundo, 28-a de aŭgusto, tagmeze
read in English

ENHAVO
 
  • DANCOJ KAJ MUZIKO
    • Danka Leyk (Polujo) Gvidado de dancoj en rondo, ĉeno kaj paro
    • Martin Strid (Svedujo) Baladaj ĉendancoj feroe, dancado kaj kvar prezentoj prelegaj
    • Françoise Noireau (Okcitanujo) Muzikado de tradiciaj popoldancoj, ateliero k balo
    • André David ’Dédé (Bretonio) Muzikado por dancigi popoldancojn de Bretonujo, bretona balo
    • Marcelle Morvant (Nantes) Instruado de tradiciaj popoldancoj de Francujo kaj Eŭropo
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni !
    • Popoldancado publika : dimanĉe 27.aŭg.2017 20h30 en Baugé, placo de Eŭropo, senkosta

+++++++++++++++
 * PUPTEATRO 2017-aŭg-22/25 - - - PROVIZORE  !
 * * Ines & Christoph Frank (Germanujo) Farado de manpupoj kaj bastonpupoj
 * * Christoph Frank (Germanujo) Seminario : Kiel ludi per manpupoj ?
 * * Christoph Frank (Germanujo) vesperaj spektakloj en pupa kastelo
++++++++

  • E-KURSOJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Bert Schumann (Bretonujo) Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
    • Nicky Janssen (Flandrujo) MAZI-kurso por infanetoj
    • Françoise Noireau (Okcitanujo) Aktivigi progresantojn per fulmteatro, ekverkado, tradukado de kanzonoj, vortproviza riĉigo per ludoj
  • POR INFANOJ
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Variaj manlaboroj laŭ via prefero
    • Bert Schumann (Bretonujo) Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de ĉinaj infanlibroj
    • Françoise Noireau (Okcitanujo) Popoldancoj por infanoj (eĉ aŭtistaj) kaj muzika inico por novaj instrumentistoj (muzikkurso sen notinstruo, lerni facile laŭ orelo, ĉiuj kordinstrumentoj)
  • PLIAJ AKTIVAĴOJ
    • Anne Dupechaud (Nord’ franca) Malstreĉiĝa gimnastiko (antaŭ vespermanĝo)
    • Anita Dagmarsdotter (Svedujo) Prezento de sia lando kun fotoj
    • Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
    • André David ’Dédé’ (Bretonio) Fotisto de SOMERaS
    • Somera Universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto je 2017-08-26/27
    • Libroservo surloke, vidi la liston

Dancoj kaj muziko : POPOLDANCOJ

  • Tradiciaj popoldancoj estas tre amuzaj kaj amasigas po centojn da dancemuloj ! Kompreneble danci por sia propra plezuro, sen montri sin al publiko, alportas al ĉiu sanigan korpan ekzercon, mensan streĉiĝon por lerni la movojn kaj ĉefe plezuran manieron konatiĝi kun la aliaj. Popoldanci eblas por ĉiuj ! Ĝi kreas fratecan amikan etoson !
  • Marcelle gvidas atelieron de tradiciaj dancoj. Ŝi montros al vi la aranĝojn (paro, cirklo, linio, kvaropo...), la paŝojn kaj movojn de la tradiciaj dancoj plej oftaj en la baloj en Francujo.
  • Françoise estas popolviolonistino pri popoldancoj de diversaj regionoj de Francio kaj de Eŭropo. Dédé estas popolviolonisto kaj akordionisto pri bretonaj dancoj. Ili dancigos al vi polkojn, skotiŝojn, valsojn, mazurkojn, androojn, gavotojn, rondoojn de franca Sudokcidento, cirkecajn cirklojn, ŝapelŭazojn, bureojn de Centra Francujo, eŭskajn/bearnajn saltojn...
  • Danka estas pola dancinstruistino kiu konatigos vin kun folkloraj dancoj – ĉefe en rondo sed ankaŭ en ĉeno aŭ paroj – de Eŭropo kaj eĉ de Israelo ! Krome prelego pri cirklodancoj kaj maniero noti paŝojn. Legu pri cirklodancoj.
  • Martin estas popolkant- kaj -muzikulo sveda. Li proponos al vi en Esperanto feroajn ĉendancojn per baladoj – pri kio li ankaŭ prelegos – kaj violone popolmuzikon svedan por pardancoj tradiciaj. Lia retejo.
  • Tradukado okazos laŭbezone inter la franca kaj Esperanto.

Agendatrad.org

Dancoj kaj muziko : KANTU NI !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

++++++++++++++++++++++

Pupteatro : FARADO kaj LUDADO de PUPOJ
 * (A) Farado de manpupoj kaj bastonaj pupoj el argilsimila materialo. Dum 4 antaŭtagoj, ĉ. 3 horojn tage, ĉiu pretigas unu pupon. Legu kiel funkcias ĉi tie.
 * Ines faras bastonajn pupojn kun la pli junaj infanoj. Samtempe kaj samloke, Christoph faras manpupojn kun la infanoj ekde 8 jaroj kaj plenkreskuloj. La materialojn por sia pupo aparte pagas ĉiu partoprenanto (10€).
 * (B) Seminario por ĉiuj infanoj kaj plenkreskuloj, por lerni kiel uzi pupon, okazas dum 4 posttagmezoj, 2-3 horojn tage. La kurso utilas ankaŭ al tiuj plenkreskuloj, kiuj aŭ profesie agas kun infanoj aŭ havas proprajn infanojn.


 * Christoph pritraktos tiujn temojn : diversaj metodoj teni figuron ; bazaj movoj ; diversaj tipoj/karakteroj de pupoj ; trovi la ĝustan voĉon ; kion pripensi pri la scenejoj, rekvizitoj ; kulisoj ; lumo ; kiel ludi por infanoj ; kiuj kriterioj validas, se infanoj ludas per pupoj.
 * (C) Per la faritaj pupoj, ĉiuj elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero. Sabate kaj dimanĉe, Elisabeth helpas prepari la adiaŭan vesperon.


++++++++++++++++++++

Pupteatro : SPEKTAKLOJ
 * En 2 vesperoj okazas 2 profesiaj spektakloj en pupa kastelo : ’ElefanTonoj’ mardon 22an kaj ’Kokino Henjo’’Magiaĵoj kun Bello kaj Bella’ ĵaŭdon 24an de aŭgusto ĉirkaŭ la 20a horo.
 * Se vi tro scivolemas, kaŝrigardu jam nun ĉie tie, sed nepre ne malkaŝu tion al la artisto.
 * Christoph estis gvidanto de infanĝardeno dum multaj jaroj. En 1983 li kreis magiistan kaj pupteatron ’Zauberbühne’. Hodiaŭ li laboras kiel memkrea artisto kaj seminariestro.
 * NB : La spektado aparte pagendas : 5 € por 1 persono kaj spektaklo. Ekstera publiko bonvenas.


+++++++++++++++++++++++

Kurso : LUDI por PAROLI

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema.
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Okaze de ludoj, aŭ post peto, li pritraktos gramatikajn punktojn. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Infanoj : VARIAJ MANLABOROJ

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Per la faritaj pupoj ni elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero.
  • Ni preparas rekvizitojn por teatraĵo. Ni ellaboras ali-vestaĵojn por la teatraĵo. Ni desegnos sur papero per koloraj krajonoj por prepari dekoron por la teatraĵo.
  • Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj, vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo  : Bert Schumann, Jannick Huet, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Anita, Ankica, Anne, Arielle, Bert & Jannick, Christoph & Ines, Danka, Dominique & Yves, Elias, Francis, Françoise & Dédé, Gerd, Gilles, Jean-Luc, Marcelle, Marie-Christine, Martin, Mojtaba & Shiva, Nathalie K, Nathalie D kaj Christophe, Nicky & Ivo, Noémie, Olivier & Magali, Pierre, Pietra, René, Ousmane Amadou, Veerle ...


Somera Universitato de EDE  : Bernard, Bert, Elisabeth, Lucien, Laure, Laurent, Marcel & Pierre, Robert, Vincent

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Hélène 12, Éole 8, Camille 6, Zélie 3

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-1501 Buizingen, 2160 Wommelgem, 2018 Antwerpen ; CH-1800 Vevey ; DE-78628 Rottweil ; HR-10000 Zagreb ; SE-54694 Undenäs ; 78473 Borlänge ; SN-1186 Rufisque ; UK-WV1 1HR Wolverhampton ; FR-16460 Bayers (Aunac sur Charente), 21000 Dijon, 29310 Querrien, 31300 Toulouse, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné, 36170 Chazelet, 36200 Mosnay, 36600 Valençay, 35700 Rennes, 42100 Saint Étienne, 44470 Thouaré-sur-Loire, 44510 Le Pouliguen, 45400 Fleury les Aubrais, 49000+49100 Angers, 53970 L’Huisserie, 59000 Lille, 59130 Lambersart, 63120 Ste Agathe, 63300 Thiers, 68200 Mulhouse, 75012 Paris, 75013 Paris, 75016 Paris, 81630 Tauriac, 93140 Bondy

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2017


vidi televidan filmeton

Opinioj de partoprenantoj 2017
Kun koro plene de varmeco ni reiros hejmen. Gerd Dankon pour l’accueil et la bonne humeur des danseurs et de tous. Marcelle
Dankon al ĉiuj pro tre agrabla semajno en Grezijono. Sopirante rerenkonti vin, amike vin salutas Martin Kara Kastelo Greziljono. Ĉiuj kiuj iam ĉeestis, perdis parton de l’kor ĉe vi. Revenos ni por nova deĵor’, pli kaj pli. Knufloj Nicky
Tiu semajno estis tre riĉa, diversa, kun ne atenditaj okazaĵoj. Ĝi ebligis konatiĝi kun tre simpatiaj esperantistoj aŭ ne-esperantistoj, eĉ senti sin utila per iom da pordmanlaboro. Anne Mi multe ĝojis ĉeesti en Greziljono, neniam forgesos la etoson, la kursojn, dancojn ktp. nek la alarmon ! Reirante hejmen mi travivis aventurojn ! Eble iun tagos mi rakontos prie. Pietra
Dankon al Bert pro fidi min kaj organizi aranĝon dediĉatan al tradiciaj popoldancoj. Dankon al Marcelle, Danka k. Martin, la dancgvidantoj. Dankon al Dédé, la bretona muzikisto. Grandan longan brakumon al miaj geamikoj, aparte al Ankica, Gerd, Danka k. Martin. Fransoazo, popolviolonistino Ni tre bone pasigis tempon en amikeca rondo. Eĉ tri alarmoj ne detruis nian kontenton. Ni ĉiuj esperas ree vidi unu la alian iam ie en Esperantujo. Danka, Veerle. Konsentas kaj kunsentas. Ankica
Konsentite pri ĉio kio estas ĉi-supre skribite, sed aldone mi vere ĝuis ŝpruci vinagron por purigi la tablojn. Ĝis revido Anna
Mi ŝategis tiun someran dancan semajnon.Multe plaĉis al mi la agrabla etoso kaj ĉiuj eventoj kiuj okazis dum tiu restado. Mi volas ankaŭ danki la kuiriston por la specialaj pladoj sen laktozo kiuj donis al li pli da laboro. Kompreneble mi konsilas al vi forĵeti tiun sonorilon kiu foje sonoris je la sesa matene. Dankon al vi organizantoj kaj al ĉiuj partoprenantoj por tiu agrablega sperto da simpatia vivo. Marie-Christine Dankon pro via invito, sed, dum mi ne estas en pozicio por akccepti vian afablan inviton, vi memorigas min pri la multaj feliĉaj kaj plibonigaj ferio-kursoj kiujn mi ĝuis ĉe vi. Bonvolu diri al novaj partoprenantoj de viaj kursoj, ke mi gratulas ke ili decidis studi ĉe Grezijono, ĉar ĝi estas fonto de kontento kaj konvinko ke Esperanto ja funkcias, ebligante komprenadon inter multaj homoj el diversaj nacioj. Plej bonajn dezirojn ! David