Somera programo 2015

Resumo de la someraj semajnoj 2015 kun Esperanto-kursoj - opinioj - konsultu ankaŭ la RERS-staĝon

 


 
 
 
 
Kasteloj de la Luaro
Turisma Semajno

oficiala antaŭkongreso de la 100-a UK en Lilo
 
 
Festivalo de lingvoj kaj kulturoj de la mondo
postkongreso de la 100-a UK en Lilo
 
 
Festa Semajno por infanoj kaj familioj
postkongreso de la 44-a IIK ĉe Lilo
 
 
por kiu ?
ŝatantoj de turismado, reĝaj kasteloj, francaj historio, renesancaj artistoj scivolemuloj pri aliaj lingvoj kaj kulturoj infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj
 
datoj
 

    2015-jul-20/25 (S2)

    2015-aŭg-01/08 (S3)

    2015-aŭg-08/16 (S4)
 
kursoj kaj
aktivaĵoj
 
 tuttagaj ekskursoj laŭ tiu programo

- reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj
 profesia esperantista ĉiĉerono
 surloke : individua promenado tra la parko
 
 lingvofestivalo dimanĉe
 5 lingvoj prezentiĝos dum 5 tagoj, dum po 50 minutoj tage por ĉiu lingvo
 malfermo al la kulturoj de la prezentitaj lingvoj : kantoj, dancoj, kuir-receptoj, ludoj, kutimoj, esprimoj
 piedpromenoj, biciklado
 
 
 fari pupojn
 kurso de ĵonglado
 manlaboroj
 Esperanto-kursoj
 banado en lagoj
 kurado
 mensa kalkulado
 
 
animantoj
instruantoj
staĝestro
 
 Catherine Kremer FR
 Jannick Huet FR
 
 Jean-Luc Kristos FR
 Isabelle Nicolas FR
 
 Nicky Janssen BE
 Klaus Rumrich DE
 Jean-Luc Kristos FR
 Bert Schumann DE
 
 
pli da detaloj - aliĝo
 
 
pli da detalojaliĝo
 
 
pli da detaloj - aliĝo
 


La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo en julio kaj aŭgusto.
Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo) ;
vi povas partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (70 €), ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (35 €)
aŭ mem aranĝi vian liberan restadon. Elektu vian propran formulon !


 
 
 

Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2015
Mia Edzo kaj mi havis tre bonan tempon tie, dank’al vi kaj aliaj organizantoj.
Ikuko (S3)
Mi ĝuis vagadi ĉirkaŭ tiel belega kamparo, rigardi beletajn vilaĝojn, amason da floroj en mirindaj kastelaj ĝardenoj ; sunflorojn kaj maizojn ; kaj afablajn esperantistojn.
Amike Chris (S2)
Mia vort-impreso estas freŝdate skribita en en la Ora Gastolibro. Kun koraj salutoj kaj dankon al vi ĉiuj (Jannick, Bert, Catherine, Isabelle, Gretel kaj Nathalie) pro la bonega akcepto kaj gvidado ! Mi ĝuis !
Benata (S2)
Dum la someraj ferioj, mia filineto kaj mi elektis ĉi-jare Grezijono-n, kaj partoprenis la "familian semajnon". Tre agrabla estis la renkontiĝo, dum kiu mi povis interŝanĝi en Esperanto kun multaj homoj el diversaj landoj (Germanio, Svedio, Britio, Ĉinio, Serbio, Ukrainio, Usono...) . Nia restado en tiu bela loko estis tre ripoziga, ni partoprenis diversajn aktivaĵojn kaj atelierojn (prelegoj, ĵonglado, kantoj, dancoj...). Certe ni revenos !
Nadine (S4)
En aŭgusto mi spertis novan semajnon kun mia dekjara nepino en Greziljono. Same kiel la lastan jaron ni ĝuis tiun restadon. Mi aprezis la kurson kun Rado. Dank’al la ĉeesto de pluraj eksterlandanoj (brito, ĉino, italo, ukrajno) dum la kurso ni interŝanĝis pri diversaj kulturtemoj, tre interesaj inteŝanĝoj en amika etoso. Dume, mia nepino amikiĝis kun paro de svedoj kaj paro de usonanoj kun kiuj ŝi plu korespondas skajpe. Ŝi povis konstati ke Esperanto estas tre utila por komuniki. Krome, ĉiam agrabla estas la loĝejo kaj la manĝoj tre bongustaj.
Lucette (S4)
Post la malkovro de la mirinda lingvo Esperanto, tiu lingvo internacia kaj samvalora por ĉiuj, pasintan someron ni multe aprezis la varman etoson ĉe la Kastelo, Greziliono. Feliĉe por ni kiuj estis veraj komencantoj estis sufiĉe multe da francoj tiel la infanoj ne estis tro perturbitaj. Sed post unu jaro da kursoj en Dole mi feliĉiĝis partoprenante en tiu semajno de la familioj vere internacia. Kia plezuro partopreni tiel kunigajn aktivadojn : manĝoj, ludoj, kursoj, konferencoj, promenadoj. Kiuj estigas verajn senlimajn amikecojn ! Kiel belaj memoraĵoj. Ke ni senpacience riĉiĝos kun tiuj kiujn ni vidos proksiman someron. Nia aŭgusta semajno en 2016 jam estas rezervita.
Emmanuelle, Louis kaj Tallia (S4)
Mi aŭdis pri la kastelo Grezijono jam ekde la fruaj jaroj de mia esperantisteco. Agrabla tenisejo proponas siajn servojn al la amatoroj de tiu bela sperto, tekstis parto de la gramofondiska reklamteksto, kiun mi ripete aŭskultis en 1968. En la nuna epoko mi aŭdis pri kelkaj mastrumaj problemoj, sed ankaŭ sciis, ke tamen la afero progresas, kaj mi ne volis maltrafi okazon por mem sperti tiun unikan lokon. Mi tre ĝuis improvizitan postkongreson tie tuj post Lillo, kaj dum tiuj tri tagoj agrable konatiĝis kun la homoj, la etoso, la ebloj kaj malebloj, kaj la granda potencialo. Mi neniam estis tenisulo, kaj ne bedaŭris la antaŭlongan perdon de antaŭlongega agrabla tenisejo ; mi trovis multegon por malbedaŭri, kaj volas publike esprimi mian plezuron kaj dankemon.
Probal (S3)
Ni vagis tra la Valo de la Loire-Rivero. Ekde la 20a Julio ĝis 25a de Julio, proksimume 40 esperantistoj ekskursis tra la Loire-Valo en Francujo. Tiu regiono enhavas pli ol cent kasteloj kaj estis nia celo viziti la plej interesajn de ili. Ni loĝis ĉiun nokton en la Kultura Domo de Esperanto en Francujo (Grésillon) kiu estas malnova iom kaduka kastelo. Tamen la litoj estis komfortaj kaj la manĝaĵoj kaj vino ege bona, do ni ne havis plendojn ! Ni vojaĝis per aŭtobuso, vizitis la gotikan katedralon Notre Dame de Chartres, la kastelon de Angers, la reĝan abatejon de Fontevraud kaj la kastelon de la urbeto Langeais. Ni estis tre bonŝancaj ĉar nia gvidantino multe studis la historion de la regiono kaj entuziasme komunikis tion al la partoprenantoj de la ekskurso. Niaj sekvaj vizitoj estis la kastelo de Blois kaj la grandioza kastelo Chambord. Dum tiu kvar tagoj ni vizitis multajn belajn kaj interes-plenajn vidindaĵojn. Danke al la organizantoj de la ekskurso ni havis plezurajn spertojn kaj lernis multe pri la historio kaj kulturo de la regiono.
Heather (S2)
Kiu bedaŭro ke ni nur merkrede povis atingi la famillian semajnon, tro mallongis la tempo por ĝui, tial ni ĝuis duoble ! La kutima knuflanta akcepto ĉiam estas kortuŝa bonvenigo al nia "dua hejmo". Miaj manlaboroj ĉe la trinkejo ĉiam alogis, eĉ ne nur infanojn, hihi. La kreemo de Esperantaj infanoj ĉiam mirigas min. Estante en tiu amplena liberiganta ĉirkaŭaĵo, agas tute nature "ili mem", kaj aŭdacas eksperimenti pli ol aliiam. Estas amuze rigardi kiu invitas kiun sidi apude ĉe la manĝtabloj. Novaj amikecoj naskiĝas, amikecoj por la vivtempo. Kaj vespere, ni iom lacaj, en amika familia rondo, havis bonegajn senstreĉigajn vesperprogramojn, la kunkantado kun JLK cxiam estas "karesoj por la animo" kiel mi nomas tiujn momentojn. Eĉ vizitis nin 1/2 de Kapriol, la inoj ! Nekredeble kion ni ĉiam kapablas fari en nur unu semajno, unu regalinta semajno, bonege organizita, kun sufiĉe da lertaj kaj spertaj helpantoj, kun bonega simpatia kaj ĉiujn prizorganta adaptema kuiristo. Nia kara kastelo, vi kreskas en niaj koroj je alteco ĉiela, kaj en vero vi ĉiam plibeliĝas, pli moderniĝas, pli bonvenigas, ĉiam kiam ni revenas.
Nicky (S4)
Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2014
Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2013