Someras kaj Festa semajno por infanoj kaj familioj

14-a Festa semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj kaj geavoj de mardo 6-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis vendredo 16-a de aŭgusto 2024 tagmeze
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko, kantado kaj E-kursoj

3-a SOMERAS, edifa semajno por fluparolantoj kaj malnovaj amikoj de sabato 10-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis vendredo 16-a de aŭgusto 2024
Atelieroj pri dancado, kantado kaj grupa terapio


informoj provizoraj redaktataj

  • KURSOJ
    • Mikaelo Bronŝtejn : Kurso « Impulso » (C1-C2)
    • Alex Humet : Kurso de meza nivelo (B2-C1)
    • Alain Delmotte :  Progresadi per ludo en ĝojo (B1-B2)
    • Svitlana Kozarenko : E-Kurso por komencantoj plenaĝaj kaj infanoj (A1-A2) ?
    • Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Larisa Osadĉuk : Origamio
    • Pascal Hébert : Ŝako japana kaj aliaj societaj ludoj  ?
    • Bert Schumann : Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Bert, Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de porinfanaj libroj kaj filmoj  ??
  • AKTIVAĴOJ POR ĈIUJ
    • Noëmie Dieumegard : Kolektivaj popolaj dancoj  ?
    • Xavier Godivier : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj
    • Bert Schumann : Ark-pafado por infano kaj plenaĝulo  ?
    • Por bicikla promeno sur la verda vojo, kunportu vian biciklon
    • Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn kun versoj kaj historietoj 20h30
    • Popoldancado publika : dimanĉe ??.aŭg.2024 20h30 en Baugé, placo de Eŭropo, senkosta  ?
    • Ludaj vesperoj
    • Svitlana Kozarenko : Fotoprelego pri Ukrainujo  ?
    • Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
    • Alain Delmotte : Profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio ; komentado, prezentado kaj diskutado
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro  ??

Someras : CIRKLO-DANCOJ

  • Tradiciaj popoldancoj estas tre amuzaj kaj amasigas po centojn da dancemuloj ! Kompreneble danci por sia propra plezuro, sen montri sin al publiko, alportas al ĉiu sanigan korpan ekzercon, mensan streĉiĝon por lerni la movojn kaj ĉefe plezuran manieron konatiĝi kun la aliaj. Popoldanci eblas por ĉiuj ! Ĝi kreas fratecan amikan etoson !
  • Danka estas pola dancinstruistino kiu konatigos vin kun folkloraj dancoj – ĉefe en rondo sed ankaŭ en ĉeno aŭ paroj – de Eŭropo kaj eĉ de Israelo ! Krome prelego pri cirklodancoj kaj maniero noti paŝojn. Legu pri cirklodancoj.
  • Tradukado okazos laŭbezone inter la franca kaj Esperanto.

Agendatrad.org

Someras : FAMILIAJ KONSTELACIOJ

  • Bert Hellinger, la fondinto de la metodo de familiaj aŭ sistemaj konstelacioj (poziciigado), sukcese aplikis kaj kombinis la principojn de psikologio kaj spiriteco kaj disponigis pli profundan komprenon pri la kompleksaj sistemoj de interhomaj rilatoj. La baza premiso estas, ke en la familio ekzistas reguloj de amo, kaj kiam ili estas respektataj, la fluo de amo kaj vivenergio atingas kaj fortigas ĉiujn membrojn de la familio.
  • Farante familian poziciigadon, vi ekkomprenos kial io okazis ĝis nun kaj kiel preni saĝon kaj forton de la pasinteco por atingi siajn celojn en la estonteco. Ĉi tiu metodo estas plej ofte aplikata en grupa laboro, sed ankaŭ eblas individua laboro. Por legi pli.
  • Ankica ĝuas konstelacian manieron dum pli ol 20 jaroj, komence por sia persona evoluo ĉe la grupa laboro kaj dum lastaj 7 jaroj mem gvidante poziciigadon laŭ tiu metodo. Jen ŝia retejo.

Someras : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

KURSO C1-C2 « Impulso »

  • Mikaelo el la rusa urbo Tiĥvin estas esperantisto ekde 1962, mondfama tradukisto, verkisto, poeto, bardo, kantisto. Li verkis kaj tradukis dudekon da libroj, kelkcent poemojn kaj kantojn. Li estis iam prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en UK-oj. La lastajn jarojn Mikaelo regule turneas en Eŭropo kun kultur-historiaj prelegoj kaj koncertoj. Li havas grandan sperton pri instruado de Esperanto, speciale por lingvaj perfektemuloj kaj tradukistaj kursoj kun diverslingva partoprenantaro.
  • Pri la kurso : Helpe de mia fabelo Pri Diko, Dinjo kaj aliaj estaĵoj kaj kelkaj kantoj ni aliros gramatikaĵojn, bezonatajn por la nivelo C1. Ni legu kaj parolu. Ni diskutu pri la principo de sufiĉo kaj neceso, difinita artikolo, akuzativo, participoj, aspektoj de la verbo ktp. Ni kantu kune. Ni provu verki. Ĉio-ĉi donu al vi impulson por profundiĝo en Esperanton.

Kurso B2-C1 : Meza nivelo

  • Kurso por meza nivelo ... teksto kompletigota
  • Alex estas kataluna esperantisto, kiu naskiĝis en Barcelono, vivis en Roterdamo kaj nun ĉe Antverpeno.
  • Li estas edzo de flandra esperantistino, kun kiu li ekhavis tri denaske esperantistajn infanojn.
  • Li estis fonda kunlaboranto de la magazino Monato, kasisto en la estraro de TEJO, komitatano de UEA nome de Flandra Esperanto-Ligo. Nun li kunlaboras en la Esperanto-domo de Antverpeno kaj aktivas en la urba Esperanto-movado.

KURSO B1-B2 « Progresadi per ludo en ĝojo »
  • Dank’al tre diversaj ludoj, ni kreos ĝojan kaj fruktodonan etoson. Ni ne nur ludos, sed ankaŭ ni havos rigardon al la gramatiko kaj pliriĉigos nian vortprovizon. Ni tamen ne forgesos rigardi la historion de la lingvo kaj de la movado por lerni kaj poste efike labori por la lingvo. Se vi jam uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo estas por vi !
  • NB : Masko portenda en la klascambro, laŭ la sana situacio !
  • Alain komencis la esperantan grupon en Loveno-la-Nova en Belgio ĉirkaŭ 1997 kaj tie instruis kelkajn kursojn por komencantoj. En Montpeliero li instruis Esperanton por progresintoj kadre de la Centro Esperanto de Montpellier. Lastatempe li instruis dum la kongreso de ILEI en Italio, kurson de progresantoj.

Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :

  • banado en urba naĝejo kaj 2 proksimaj banlagoj
  • vizito de zoo La FlècheDoué-la-Fontaine kun la infanoj (per aŭto)
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
  • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
  • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Infanoj : ORIGAMIO

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.

    Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.

  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano.
  • Jen filmeto muntrita de Anastasia pri la somera reta kurso.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet ...


Aliĝintoj 2022 : Bert, Fanny & Emmanuel, Hervé, Jean-Luc, Larisa & Alain, Nathalie, Nicky, Nicolas, Noëmie, Pauline & Vito, Pierre & Marcelle, Pascal Ron, Svitlana, Ŝtonĉjo, Timm, Xavier

Infanoj/junuloj kun aĝo 2022 : Octave 11, Mathilde 10, Boguslav 9, Botan 9, Loïc 8, Diana 7, Linus 5, Joséphine 3, Léonard 3, August 2, Margo 1 ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj 2022 : BE-2160 Wommelgem, 2580 Beerzel, NL-6247 AD Gronsveld, UA-3141 Kijivo ; FR : 10000 Troyes, 21000 Dijon, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 36330 Velles, 45400 Fleury les Aubrais, 49100 Angers, 63120 Sainte Agathe, 68200 Mulhouse, 75015+75019 Paris, 91120 Palaiseau ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Fotoj el 2023, 2022, 2021, 2020, 2019

Vidi televidan filmeton