PRINTEMPaS : intensivaj kursoj

Kurso kun Zsófia, Marion, Duncan aŭ Paweł (2024-apr-12/20)
KAJ / AŬ
Preparu internacian Esperanto-ekzamenon (2024-apr-19/21)
Aliĝilo - enskribiĝo         (read in English)

ENHAVO  

 Kurso por la niveloj A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
 Kurso por prepari ekzamenon B1 « Lernu kun ĝojo ! » gvidata de KÓRÓDY Zsófia
 Kurso por prepari ekzamenon B2 « Kuraĝe antaŭen ! » gvidata de Paweł Fischer-Kotowski
 Kurso por prepari ekzamenon C1-C2 « Perspektivoj pri Esperanto » gvidata de Duncan Charters
 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA (intervjuo) gvidataj de KÓRÓDY Zsófia
 Prelegaro kun ekzercoj pri Interkultura (Komunika) Kompetento » gvidata de Duncan Charters
 Muzika amuzigo » prezentita de Miko Sloper
 Libroservo surloke, vidu liston
 NB : Iu instruisto centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

LA SEMAJNO RESUME

 Programo de la kursoj kaj ekzameno --- Menuoj
 Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
 Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
 Intervjuo kun la responsanto de la staĝo
 Opinioj de partoprenintoj : Ekzamena sesio 2018 --- pasintaj staĝoj --- Esperanto-Aktiv 109

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per aktivaj metodoj. Ni proponas kvar nivelojn (kursojn).

KURSO C1-C2 « Perspektivoj pri Esperanto »
 

  • Instruanto : Duncan CHARTERS vivas en Ilinojso apud Santa-Luizo, li estas universitata profesoro, pedagogo, lingvoinstruisto dum jardekoj (de la hispana kaj Esperanto), rajtigita ekzamenanto por KER-ekzamenoj en Esperanto, Akademiano laboranta por la C-2 nivelo, kaj prezidanto de UEA ekde 2019.
  • Celo : Akiri la nivelon C1 ĝis C2 laŭ tiu difino por povi sukcese trapasi C1-nivelan ekzamenon. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B2. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso
  • Kurslibroj : Plena Ilustrita Vortaro vortaro.net ; Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko bertilow.com, nacilingva vortaro.
  • Prezento : Kiel rilatas lingvolernado kaj kultura adaptiĝo ? Kio estas kulturo, kaj la kulturo de Esperanto ? Ĉu sufiĉas lerni la lingvon Esperanto por interkomunikiĝi sukcese kun individuoj de aliaj kulturoj ? Ĉu mi estas kaj lingve kaj kulture kompetenta ? Kiujn instrumentojn mi bezonas por daŭre plibonigi mian scion kaj uzon de la lingvo kaj mian komprenon pri aliaj kulturaj kutimoj ? Kiel mi povas minimumigi erarojn en mia parola kaj skriba uzo de la lingvo kaj komunikado kun alikulturanoj ? Ĉu helpos ankaŭ nova perspektivo pri la fonetiko, gramatiko kaj stilo de Esperanto ?
    Tiu ĉi supera kurso invitas vin aktive kaj kunlabore esplori kaj respondi tiajn kernajn demandojn, kaj ankaŭ kolektive krei kulturan gvidilon por esperantistoj ĉeestontaj la UK-on en Tanzanio ĉi-somere !

KURSO B2 « Kuraĝe antaŭen ! »
 

  • Instruanto : Paweł FISCHER-KOTOWSKI estas esperantisto el Pollando, kiu ekde du jaroj loĝas en Nederlando. En la movado li aktivas ekde 2010, en diversaj roloj, i.a. kiel komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario de TEJO. Li kunorganizis kelkajn Esperanto-aranĝojn, redaktis la Jarlibron de UEA kaj la soci-kulturan revuon “Kontakto”. Li diplomiĝis en la Interlingvistikaj Studoj de UAM (Poznano, PL) kaj en la Instruista Trejnado de ILEI kaj Edukado.net.
    Dum kelkaj jaroj li uzis Esperanton kiel hejman kaj poste ankaŭ laborejan lingvon (en la Centra Oficejo de UEA). Nuntempe li laboras kiel bibliotekisto en la Reĝa Biblioteko en Hago, kaj en sia libera tempo rete instruas Esperanton kadre de la programo “Ekparolu !” en edukado.net.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso.
  • Kurslibroj : Lernolibro ne estas postulata, la necesaj materialoj estos liveritaj de la kursgvidanto. Vortaro ne necesas, sed utilas.
  • Prezento : La kurso celas personojn, kiuj jam konas la bazajn gramatikajn regulojn de Esperanto, sed volas plifirmigi kaj plivastigi sian scion, kaj aldone pligrandigi la vortprovizon. La kurso disvolviĝos laŭ diversaj metodoj, individuaj kaj grupaj, atenton ricevos ĉiuj kapabloj (aŭskultado kaj parolado, legado kaj skribado). La kursanoj lernos novajn gramatikaĵojn kaj tuj ekuzos ilin praktike (parole kaj skribe). Dum la kurso estos prezentitaj diversaj aspektoj de la Esperantaj kulturo kaj historio. La kursanoj ricevos informojn pri la KER-ekzamenoj kaj povos pretigi sin por la ekzameno je la nivelo B2.

KURSO B1 « Lernu kun ĝojo ! »
 

  • Instruanto : KÓRÓDY Zsófia, hungarino loĝanta en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanujo, kerna aktivulo de la fama Interkultura Centro Herzberg. Ŝi diplomitiĝis en la universitato ELTE en Budapeŝto, laboris kiel profesia lingvoinstruisto pri la angla, hungara kaj Esperanto kaj verkis gramatikan ekzercaron.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon A2-B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras pli flu paroli, esprimi siajn opiniojn, sentojn kaj lerni sufiĉan gramatikon por esti kapabla uzi Esperanton por ĉiutaga konversaciado. La kurso helpos al tiuj, kiuj poste celas trapasi lingvoekzamenon. Zsófia tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj, uzas interesajn materialojn kaj taŭgajn metodojn kaj montros, ke oni povas lerni kun ĝojo ! La kurso liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi B2-ekzamenon.
  • Prezento : La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. Tiu kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.

KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! »
 

  • Instruanto : Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan kaj la francan por eksterlandanoj en Tuluzo kaj rete. Pro pasio pri lingvoj, ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio kaj en diversaj esperanto-renkontiĝoj.
  • Celo : Akiri la nivelon A1 aŭ A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo
  • Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed aliaj kompetentoj (komprenaj, skribaj) estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj aktivigoj.

Internacia KER-ekzameno

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA okazigas KER-ekzamenojn je la 4 niveloj B1, B2, C1 kaj C2. Se vi bezonas helpon por elekti la ekzamenan nivelon kaj tipon, bv. kontaktu Greziljonon.
  • Ekzamenpartoj : La ekzameno konsistas el skriba kaj parola partoj. La parola parto konsistas el aŭdkomprena parto kaj intervjuo. La skriba kaj aŭdkomprena (parola) partoj okazas rete kaj oni devos trapasi ilin en sia hejmo. La intervjua parto povas okazi en Greziljono (je 2024-apr-20) por tiuj, kiuj en junio/novembro trapasos almenaŭ la alian parton de la parola ekzameno (nome la aŭdkomprenan), kaj eventuale ankaŭ la skriban.
  • Aliĝo : devas tuj okazi en edukado.net. Bv. atendi postan precizigan retmesaĝon.
  • Kotizo kaj pago : Por bazaj landoj, la kotizo por nurparola aŭ nurskriba ekzameno estas inter 18 € (B1) kaj 65 € (B2-nivelo), duoble por la kompleka ekzameno. Post ekzamenaliĝo, vi ricevos fakturon de UEA kaj pagos al indikita UEA-konto. Legu detale en edukado.net
  • Atestilo : Post sukcesa plena ekzameniĝo, vi ricevos PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj.
  • Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, jen vikipedio.org. Jen edukado.net pri la ekzameno, specimenoj, regularo. Por pliaj informoj skriku al ker-ekzamenoj edukado.net
  • Muzike :-) Jen JoMo KER-kantas.

PROGRAMO de la kursoj
 

  • vendrede, 12an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de sabato, 13a de aprilo ĝis vendredo, 19a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun via instruisto
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 19an de aprilo
    • posttagmeze : alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere : parola ekzameno (intervjuo) por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 20an de aprilo
    • antaŭtagmeze kaj posttagmeze : parola ekzameno (intervjuo)
    • foriro de la partoprenantoj (konsiloj)
  • dimanĉon, 21an de aprilo matene
    • foriro de iuj partoprenantoj
    • individua turisma ekskurso

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 293 kaj 485 € (tendejo 266 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton por la lasta nokto.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann


Aliĝintoj  : Ana, Andrea, Bernard LR, Bernadette, Bernard & Valérie, Bruno, Christine, Claire, Damien, Dany, Deneza, Duncan & Cecily, Françoise & Jean-Louis, Jannick & Bert, François, Hubert, Iris, Jeannine, Jean-Yves, Katarzyna, Kenzy, Maria, Marion, Martine L, Martine & Max, Michel, Miko, Mitou, Paweł, Pierre, Pierrette, Raja Altaf, Raja Raphaël, Muhammad, Samuel kaj Vivian, Tobie, Victorine, Zsófia ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj :  : DE-13357 Berlin, 37412 Herzberg am Harz, 55129 Mainz, HR-51000 Rijeka ; NG-230261 Osogbo, NL-3061VL Roterdamo, PK-44000 Islamabad, PL-84230 Rumia, US-62028 Elsah, 94703 Berkeley, FR-11110 Armissan, 22400 Coetmieux, 24000 Périgueux, 31100 Tolosae, 34520 Le Caylar. 35400 Sant-Maloù, 35510 Saozon-Sevigneg, 35700 Roazhon, 37200 Tours, 37510 Saint Genouph, 42220 Versannes, 49270-Landemont, 56000 Gwened, 56160 Persquen, 59000 Ryssel, 59260 Hellemmes, 59670 Cassel, 64000 Pau, 69003 Lyon, 72130 Fresnay-sur-Sarthe, 75013+75019 Paris, 85170 Le Poiré-sur-Vie, 92000 Nanterre ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2023, 2022, 2019, 2013, 2012