COURSE C1 « Droplets become rivers » More informations in Esperanto only - Instruanto: SZILVA Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando, instruisto de Esperanto jam de 12 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj studoj, Instruista Trejnado kaj Esperantologiaj studoj finitaj en Poznano, Pollando kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li instruis en pluraj landoj de kvar kontinentoj. Li partoprenis la trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” kaj gvidis plurajn porinstruistajn sesiojn en pluraj landoj. Li estas ankaŭ tradukisto, ĉefe de la pola kaj la hungara lingvoj.
- Celo: Akiri la nivelon C1-C2 laŭ la nivelo de la grupo.
- Kurslibroj: Plena Ilustrita Vortaro vortaro.net; Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko bertilow.com, nacilingva vortaro, la libro Pri kio temas?
- Prezento: Ni rigardos ekzamenojn de la niveloj C1 kaj C2. Ni diskutos pri la plej grandaj enigmoj de E-gramatiko. Ni analizos ankaŭ ekzemplan C2-ekzamenon por streĉi niajn limojn. Ni ne forgesos pri vortoprovizo: venos utilaj, sed malmulte konataj vortoj, vortoj kun escepta uzo kaj konfuziloj. Ni provos ekzerci nin en pluraj kapabloj: legado, parolado, aŭskultado. Ĉiun tagon estos pritraktata unu granda temo de la ekzamena temaro.
COURSE B2 « The Warsaw Method » More informations in Esperanto only - Instruanto: Paweł FISCHER-KOTOWSKI estas esperantisto el Pollando. En la movado li aktivas ekde 2010, en diversaj roloj internacie kaj landskale, i.a. kiel komitatano de UEA, ĝenerala sekretario de TEJO, estrarano de la landa asocio. Li kunorganizis kelkajn Esperanto-aranĝojn, redaktis du eldonojn de la Jarlibro de UEA, diplomiĝis en la Interlingvistikaj
Studoj de UAM (Poznano, PL). Dum kelkaj jaroj li uzis Esperanton kiel hejman kaj poste ankaŭ laborejan lingvon (en la CO de UEA). Nuntempe li laboras kiel bibliografo en la Nacia Biblioteko de Pollando kaj en sia libera tempo rete instruas Esperanton kadre de la programo Ekparolu! en edukado.net.
- Celo: Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso.
- Kurslibroj: Lernolibro ne estas postulata, vortaro utilus.
- Prezento: La kurso celas personojn kiuj jam sufiĉe bone parolas kaj flue legas en Esperanto. Ĝi enhavos elementojn lingvajn, kulturajn, movadhistoriajn kaj literaturajn. La kursanoj rigardos tiklajn problemojn de la Esperanta gramatiko, serĉos proprajn erarojn (kaj korektos ilin!), kleriĝos pri la Esperanta kulturo kaj la historio de la movado. La kurso disvolviĝos laŭ diversaj metodoj, individuaj kaj grupaj, atenton ricevos ĉiuj kapabloj (aŭskultado kaj parolado, legado kaj skribado), eksterlecione ĉiuj laboros etgrupe pri komuna projekto kiun oni prezentos al la aliaj en la fino. Gravan parton okupos la Esperanta literaturo – estos ebloj por iom gustumi originalaĵojn kaj ekscii pli multe pri niaj verkistoj, krome eblos ankaŭ interŝanĝi opiniojn pri la verkoj kiujn oni jam legis kaj eĉ mem verki rakonton aŭ poemon.
COURSE B1 « Come, see, experience! » More informations in Esperanto only- Instruanto: KÓRÓDY Zsófia, hungarino loĝanta en le Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanujo, kerna aktivulo de la fama Interkultura Centro Herzberg. Ŝi diplomitiĝis en la universitato ELTE en Budapeŝto, laboris kiel profesia lingvoinstruisto pri la angla, hungara kaj Esperanto kaj verkis gramatikan ekzercaron.
- Celo: Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso. Zsófia tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj kaj certe liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi B2-ekzamenon.
- Prezento: La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. Tiu kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.
COURSE A1-A2 « Starting out together! »
- Teacher : Marion QUENUT has taught Occitan and French in Toulouse and online. Passionate about languages, she has created and administers since 2006 the site toulangues.org, the Toulous portal of the languages of the world. She began her apprenticeship in Esperanto in 2006 in a course with the Esperanto Cultural Center in Toulouse. Since then she has regularly organized courses for this association and in diffgerent Esperanto meetings.
- Goal: Acquire level A1 or A2 according to this definition. This course is for beginners and people who have already started learning Esperanto but still see themselves as beginners.
- Manual: There is no recommended manual, the course will be based on new media.
- Presentation of the course: This course will focus on oral communication from the beginning, but other skills (comprehension, writing) are worked during the week with the help of games and similar activities.
International KER Exams
More informations in Esperanto only
- Niveloj: La ekzamena komisiono de UEA okazigas KER-ekzamenojn je la 4 niveloj B1, B2, C1 kaj C2. Se vi bezonas helpon por elekti la ekzamenan nivelon kaj tipon, bv. kontaktu Greziljonon.
- Ekzamenpartoj: La ekzameno konsistas el skriba kaj parola partoj. La parola parto konsistas el aŭdkomprena parto kaj intervjuo. La skriba kaj aŭdkomprena (parola) partoj okazas rete kaj oni devos trapasi ilin en sia hejmo. La intervjua parto povas okazi en Greziljono (je 2024-apr-20) por tiuj, kiuj en junio aŭ aŭgusto trapasos almenaŭ la alian parton de la parola ekzameno (nome la aŭdkomprenan), kaj eventuale ankaŭ la skriban.
- Aliĝo: okazos en edukado.net. Bv. atendi postan precizigon.
- Kotizo kaj pago: Por bazaj landoj, la kotizo por nurparola aŭ nurskriba ekzameno estas inter 37 € (B1) kaj 57 € (B2-nivelo), duoble por la kompleka ekzameno. Post ekzamenaliĝo, vi ricevos fakturon de UEA kaj pagos al indikita UEA-konto. Legu detale en edukado.net
- Atestilo: Post sukcesa plena ekzameniĝo, vi ricevos PDF-formatan atestilon kaj raporton pri la rezultoj.
- Pri KER, Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj, jen vikipedio.org. Jen edukado.net pri la ekzameno, specimenoj, regularo. Por pliaj informoj skriku al ker-ekzamenoj
edukado.net - Muzike :-) Jen JoMo KER-kantas.
PROGRAMME of the courses
- Friday 12 April
- afternoon: arrival of the trainees. Everyone will find sheets on the bed assigned to him in the castle
- 18h30 welcome drink
- 19h30 dinner
- 20h30 getting acquainted and presentation of the courses
- Daily schedule from Saturday 13 April to Friday 19 April
- 8h-8h30 breakfast
- 9h-12h classes with your teacher
- 12h30 lunch
- 14h distractions proposed by Jannick or individual work
- 16h30-18h30 classes
- 19h dinner
- 20h30 evening program
PROGRAMME of the exams
- Friday 19 April
- afternoon: arrival of persons registered only for examination
- Saturday 20 April
- morning and afternoon: oral examination (interview)
- departure of the participants
- Sunday 21 April morning
- departure of some participants
- individual tourism
PRICES and ENROLMENT FORMS - The price of your stay is automatically calculated during your online sign up. For a price estimate, just fill in the age category, the bed room and the number of nights.
- Price from 10 € per day (courses and activities, camping, own meals). Reduced price for meals, courses and activities child, teenager or person with modest resources.
- All-inclusive rate (excluding exam) for a 7 day stay for an adult, including full board, lessons and activities: between 293 and 485 € (camping 266 €).
- 5% reduction available on the all-inclusive rate for signing up and paying a non-refundable deposit of €100 at least 2 months before the start of the event.
- Trainees enrolled in the exam do not pay the last night.
- Click here to sign up. Consult all our tarrifs here. For other prices please contact us.
Team:
Jannick Huet, Bert Schumann
Attendees : Bernard & Valérie, Jannick & Bert, François, Iris, Marion, Paweł, Pierrette, Szabolcs, Zsófia ...
Attendees’ home towns:: DE-37412 Herzberg am Harz, 55129 Mainz, NL-3061VL Roterdamo, PL-01140+02778 Warszawa, FR-31100 Toulouse, 35510 Cesson-Sévigné, 37510 Saint Genouph, 59670 Cassel, 75019 Paris ...
Show map with the home towns of the participants.
Contact us about car sharing, or consult this page.
Photo from 2023, 2022, 2019, 2013, 2012
