Alvoko al pliaj kontribuoj !

Alvoko al donacoj kaj subtenoj por dormĉambro por handikapulo 2020-2021

 
En la staĝo Aŭtune 2019, ĉiuj ĉambroj de la kastelo kaj de la kromdomoj estis okupitaj, de entute 71 ĉeestantoj el 6 landoj… Kaj baldaŭ, unu plia ĉambro estos alirebla, eĉ alirebla per rulseĝo konforme al la nunaj leĝoj. 

Danke al la donacoj de societanoj kaj al la senpaga laboro de sindonemaj volontuloj, progresas la konstrulaboroj. Post la necesejo en la verando alirebla per rulseĝo, René Jelenc kaj pluraj kunlaborantoj pretigas la plian ĉambron laŭ la samaj normoj. Sed ne ĉio estas farebla de volontuloj : la tegmenton de la dekstra kromdomo profesiuloj entute renovigis antaŭ kelkaj monatoj, ili renovigos tiun de la maldekstra kromdomo principe venontjare, ankaŭ akceptiĝis propono dreni la malantaŭan muron de la koncerna konstruaĵo, kaj pliaj projektoj atendas, kiel konekti niajn tubarojn al la urba kloako, plibonigi la enirvojon al la kastelo, krei du pliajn ĉambrojn alireblajn per rulseĝo kaj iam renovigi la tutan tegmenton de la kastelo mem. 

Vi povas kontribui al tiuj ĉi plibonigoj, ĉu proponante helpi en la laborado de la volontuloj, ĉu per mondonaco al la Kulturdomo, ĉu fariĝante societano de la Kulturdomo kaj aĉetante societajn partojn A kaj B. Per 16-€ pago, vi fariĝos dumviva societano de la Kulturdomo. Sed tiu ĉi societa parto A ne estis aktualigita depost la kreado de la Societo, en 1951, ĉar la franca leĝo malebligas tian aktualigon. Do ni kreis kromajn societajn partojn B, po 200 €, kaj ĉiu societano rajtas aĉeti ĝis 50 societajn partojn B. Tiuj ĉi ne donas plian voĉdonrajton, sed la sumon oni povas rehavi kaj ĉiujare ĝi provizas etan interezon. 

Se vi estas preta helpi nin ĉu per donaco, ĉu per aĉeto de societaj partoj A kaj/aŭ B, ĉu per partopreno en la konstrulaboroj, bonvolu turni vin al Bert SchumannRené Jelenc. Multan antaŭdankon pro via kontribuo !


 
  Kontakti nin  : kastelo@gresillon.org

  Ni dankas :
2019 : Richard Sauneuf, Bernard Dufresne, Raymond Bordier, Roselyne Favier, Christine Berrée, Gilles Tabard, René Jelenc, Laurent Ramette & Khadija Rabhi, Josette Ducloyer, Brigitte Ardon, Luc Gouverneur, François Lo Jacomo, Philippe Néau.
2020 : Bruno Henry, Franklin van Zoest, Michèle Savignat-Belhote, Isabelle Lamy-Rested, Antoine Mahé, Maryse Beczkowski, familio Deceuninck, Arlette Frangeul, Arko (Gong Xiaofeng), André Debertonne, asocio Esperanto, Kulturo kaj Progreso, Jean-Charles Paoletti, Elfriede Tajalli, asocio GEPRAF de radioamatoroj, Jack Warren, Kultura Asocio De Esperanto, Bernard Le Roux, Armand Salek, Michèle Savignat-Belhote, Felix Wieser, Bert de Wit, Renée Triolle, Sonia Amariglio, asocio Esperanto Grenoble Alpes, asocio Dunkerque-Espéranto, asocio Federacio EDE.
2021 : Lucas Perier, Lucette Lejeau, Alain Chalm, Robert Kueny, asocio Esperanto Grenoble Alpes ...
 
  Jen la alvoko kaj la donacintoj de la jaroj 2017-2018.
La supra foto montras la dekstran kromdomon, kies tegmento povis esti renovigita en 2019. La malsupra foto montras D-inon Yvette Vierne, handikapulino, kiu kreis en Montpeliero la asocion Esperanto, Kulturo kaj Progreso.