AŬTUNE la Esp.-ferioj (2019-okt-26/nov-03)

AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
8-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de sabato, 26-a de oktobro, 18h
ĝis dimanĉo, 3-a de novembro 2019
Kursoj, ĥoro/koruso kaj variaj aktivaĵoj,
programo por adoleskantoj kaj por infanoj.
Aliĝilo - enskribiĝo ...

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Anna Löwenstein (Anglujo) literaturo, verkado, gramatiklo (B2-C1)
    • Murat Özdizdar (Turkujo) Nova metodo de Murat (B1-B2)
    • Xavier Godivier Kurso por komencanto (A1-A2) ≥10h
    • Bert Schumann : Tradukado de ŝercoj el/al Esperanto kaj ilia enscenigo ptm
  • POR INFANOJ KAJ ADOLESKULOJ
    • Elisabeth Barbay : Praktikado de Esperanto per ludoj
    • Catherine Kremer : L​a vivo en kasteloj mezepoke : konstrui kastelon, muziki, ludi... atm.
    • Elisabeth Barbay : Ĉirkaŭ la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj, rakontoj, kantoj posttagmeze
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj. Kunportu vian maskokostumon ! -> 2019-10-31
    • Bert Schumann :  Sportaj aktivecoj posttagmeze : Kajaki sur la rivero Loir, arbogrimpi en Brion, naĝejo en Beaufort, Boule de fort en Baugé, tabloteniso, flugpilko, piedpilko kaj petanko en Grésillon
  • ARTAJ AKTIVAĴOJ
    • Fransoazo Noireau : Francaj kanzonoj tradukitaj en Esperanton : unuvoĉa kantado
    • Elisabeth Barbay : Danco kun magiaj ringoj. Kunportu nigrajn vestojn striktajn
    • Fransoazo Noireau : Danci popoldancojn de Francujo kaj Eŭropo
    • Zdravka Bojĉeva : Korusa kantado kun Interkant (2019-10-30/11-03)
    • Fransoazo Noireau : Lerni muziki per violono. Kunportu vian violonon
  • ALIAJ AKTIVAĴOJ
    • Fransoazo/Bert : Diskutrondo pri la Asperger-sindromo
    • Anna Löwenstein : Agado por komencantoj, ilustrita prelego
    • Fransoazo Noireau : Diskutrondo kaj prelego pri apoj por e-istoj (klavaro, vortaro, Amikumu)
    • Fransoazo Noireau : Botanika promeno tra la parko
    • Individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo aŭ vizitoj de regionaj vidindaĵoj
    • René Jelenc : Labori en la estonta PMR-ĉambro, eksa bindejo
    • Fransoazo Noireau : Diskutrondo pri edukado en Esperanto "denaskismo"
    • Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado, ĉ. 1h
    • Isabelle Nicolas : Prelegeto pri ZEOj kaj asocio CdG
    • Duolingo + Amikumu : Renkontiĝo de ĝiaj uzantoj.
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Johano Underwood (Hispanujo) La Multaj Vidaĵoj de Katalunio
    • Isabelle Nicolas :  Vespero de Halovenecaj fabeloj
    • Anna Löwenstein : Ilustritaj prelegoj : Faktoj kaj fantazioj pri la antikvaj keltoj. Morto de artisto
    • Petra Severiano Laguna (Hispanujo) Fotoprelego pri la Kanariaj insuloj
    • Murat Özdizdar (Turkujo) Prelegoj : Mia E-vivo. Vojaĝoj per Esp. Turkujo hodiaŭ
    • Catherine Kremer : L​a vivo en kasteloj mezepoke : prelego
    • Fransoazo Noireau : Rondvojaĝo tra 8 urboj de la federacio de Rusujo
    • Elisabeth Barbay : Enradikiĝi, filmo pri la vivo de Wangari Maathai, nobelpremio de paco
    • Fransoazo Noireau : Geografia kvizo per violonado de popolmuzikoj de la mondo kaj divenigo de la lando
    • Bert Schumann : Piĵamorakontoj por infanoj, projekciado de ĉinaj infanlibroj
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
    • Koncerto de 3 ĥoroj (Musica, Chambiers, Interkant) 2019-nov-02, 17h, Centre Culturel René d’Anjou de Baugé

Kurso : Literaturo, verkado, gramatiklo

  • Tiu kurso celas la nivelojn B2 kaj C1. Ni legos kaj diskutos literaturajn tekstojn, aktoros scenon el teatraĵo en Esperanto, mem faros iom da verkado, kaj profundiĝos en kelkaj gramatikaj problemoj. Anna ankaŭ prezentos la novan retejon uea.facila, kiun ŝi mem redaktas, kaj invitos la ĉeestantojn mem fari la provon verki artikolon por ĝi per facila lingvaĵo ; tio estas multe pli malfacila ol verki libere !
  • Anna Löwenstein estas estas aŭtoro de du romanoj, kaj ankaŭ de la rakonto La teorio Nakamura, sur kiu baziĝas la nova kurso de lernu.net. De ĉiam ŝi interesiĝas pri instruado de Esperanto kaj kreado de instrumaterialoj,

    kaj komence de la 80aj jaroj ŝi fariĝis iniciatinto kaj unua redaktoro de la facillingva parto de la revuo Kontakto. De 18 jaroj ŝi instruas Esperanton per la rekta metodo, kaj de 2007 ĝis 2011 ŝi instruis ankaŭ en la virtuala mondo Dua Vivo. Ŝi estas fondinto kaj redaktoro de la nova retejo uea.facila, kiu enhavas artikolojn verkitajn per facila lingvaĵo por novaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.

Kurso : Nova metodo de Murat

  • Murat estas turka esperantisto el Istanbulo, kiu lernis Esperanton tute hazarde en Somera Esperanto-Lernejo Eger en Hungarujo antaŭ 35 jaroj. La lingvo plaĉis al li kaj li daŭre studis ĝin. En 1985, samideanino Terezija Kapista al Beogrado en la tiama Jugoslavio invitis lin gasti ĉe ŝi dum unu jaro kaj intertempe li partoprenis la kurson de Tibor Sekelj en Subotica. Li daŭre studis Esperanton poste en Slovakujo kaj Polujo.
  • Profesie li estas instruisto pri ĥemio, sed emeritiĝas en aŭgusto 2019. Li ŝategas vojaĝi tra la mondo kaj celas ĉiam uzi Esperanton en sia ĉiutaga vivo.
  • Murat plurfoje instruis Esperanton en diversaj landoj, enlande kaj eksterlande, ĉefe en Francujo, dufoje en Pluezek kaj foje en Greziljono. Li pretas instrui Esperanton al komencantoj aŭ al progresantoj.

Aktivaĵo : ĤORA KANTADO

  • La ĥoro Interkant okazigas sian kutiman provludon. Se vi volas kanti, koncerti, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado antaŭ- kaj posttagmeze, de la 31a de oktobro 10h, ĝis la 3a de novembro 17h ; vi povas alveni la 30an de oktobro ĉ. 18h. Koncerto sabaton.
  • Korusestrino : Zdravka Bojĉeva el el Luksemburgo. Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 4 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Catherine Kremer, Thierry Charles


Aliĝintoj Abdelillah, Aline, Altaf, Anicet, Anne-Marie & Vincert, Annie, Anna L, Bernard & Valérie, Bert & Jannick, Christiane, Clair, Claudine & Vinko, Delphine, Deneza, Denise, Elisabeth, Emile, Expédit, Fanny & Emmanuel, Fatiha, François, Françoise & Frank, Fransoazo, Geneviève, Graça Eliana, Guadelupe, Hospice, Hugues, Huguette, Isabelle, Jeannine, Johano & Jano, Laurent, Lise, Louis, Maja & Hubert, Marc, Marie-Lyse & Alexandre, Marisol, Muhammad, Murat, Nadine, Nicole & Pierre, Noël, Ouissam, Patricia, Paulette, Petra, Raymonde & Joël, René, Seçil, Sylvie, Véronique, Vincent, Viviane, Yves, Xavier, Zdravka & Jimmy ...

Infanoj/junuloj  : Etta 11, Minas 8, Octave 7, Mathilde 7, Ulysses 6, Lina 6, Botan 5

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : BE-8200 Brugge, BJ-Cotonou, Ekpe ; BR-RJ24241 Niterói ; CD-Pointe Noire ; DZ-27008 Mostaganem ; ES-17003 Girona, 35330 Las Palmas, 39007 Santander ; GB-N29AE London ; LU-2516 Luxembourg ; PK-Islamabad ; TR-34672 Üsküdar, FR-16460 Bayers, 19330 Poissac, 22000 Saint-Brieuc, 22140 Bégard, 22300 Saint Michel en Grève, 22470 Plouézec, 22690 Pleudihen sur Rance, 26300 Bourg de Péage, 29310 Querrien, 29600 Morlaix, 33730 Préchac, 35510 Cesson Sévigné, 35720 Pleugueneu, 37130 Cinq Mars la Pile, 44300Nantes, 44330 La Chapelle-Heulin, 49000 Angers, 49124 Saint-Barthélémy-d’Anjou, 49320 St Saturnin sur Loire, 56000 Vannes, 59000 Lille, 59670 Cassel, 60130 St Just en Chaussee, 69270 Fontaines sur Saône, 71530 Fragnes La Loyère, 72000 Le Mans, 75019 Paris, 77250 Moret-sur-Loing, 75001 Paris, 75019 Paris, 75020 Paris, 83330 Le Castellet, 85140 Essarts en Bocage, 85370 Nalliers, 90000 Belfort, 92100 Boulogne, 92130 Issy les Moulineaux, 93140 Bondy ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)