Disvolviĝo de restado

Tiu artikolo eksdatas, ĝia teksto nun situas tie.


Esperanto-programo

Esperanto-programo estas organizata en julio, aŭgusto kaj dum la aliaj francaj lernejaj ferioj de printempo, aŭtuno kaj jarfino. La programo daŭras unu aŭ plurajn semajnon, la staĝoj komenciĝas kutime sabaton.
La programo kutime enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj (komencantoj, meza nivelo, konfirmitoj) kaj aliajn aktivaĵojn : prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj...), sporto (tabloteniso, flugpilko...), ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort ...), turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro ...).

Disvolviĝo de restado kun kursoj

La horaro estas donita kiel ekzemplo de tipa staĝa semajno, ĝi dependas de la restad-datoj, de la efektiva programo kaj de la nombro, nivelo kaj deziroj de la staĝanoj. La horaro estas adaptebla post interkonsento kun la staĝestro. — Por konservi la prezojn oportunaj, ĉiu staĝano engaĝiĝas helpi en la ĉiutagaj taskoj por la manĝoj kaj la pureco.

Komenco de le restado : je alventago, vendredon aŭ sabaton : akcepto posttagmeze, foje aperitivo antaŭ vespermanĝo
Komenco de la kursoj : la sekvan tagon matene

Dum la semajno :

  • 7h : matena sporto, promenado aŭ revado en lito
  • 8h : matenmanĝo
  • 9h-10h30 : Esperanto-kursoj en pluraj niveloj
  • paŭzo en nia trinkejo aŭ promenadeto
  • 11h-12h15 : Esperanto-kursoj
  • 12h30 : tagmanĝo
  • 14h-16h00/16h30 : aktivaĵoj kaj atelieroj laŭ la semajno
  • 17h-18h30 : kursoj de Esperanto kun paŭzeto
  • 19h : vespermanĝo
  • 20h30 : vespera animadoj laŭ la semajno
  • duona aŭ tuta tago : loka turismo, ekskurso
  • malfermo de la biblioteko kaj libroservo (konsulti la aĉeteblajn librojn)

Fino de la kursoj kaj aktivaĵoj : vespero antaŭ la forveturtago
Fino de la restado : je forirtago, sabaton aŭ dimanĉon, forveturo post matenmanĝo aŭ post (opcia) tagmanĝo

Tranoktado

25 gastoĉambroj kun ĉ. 60 litoj disponeblas en la 1a kaj 2a etaĝoj de la kastelo kaj en la kromdomoj :

  • 6 ĉambroj kun 1 lito : n-roj 10, 12, 13, 14, 16, 21
  • 9 ĉambroj kun 2 litoj (aŭ 1 duopa lito) : n-roj 5, 6, 8, 15, 17, 18, 19, 22, 23
  • 4 ĉambro kun 3 litoj (unuopaj aŭ duopa) : n-ro 7, 24, 25, 26
  • 3 ĉambroj kun 4 litoj (unuopaj aŭ duopa) : n-roj 3, 4, 34
  • 3 ĉambroj kun 4 ĝis 5 litoj (unuopaj kaj duetaĝaj) : n-roj 1, 9, A
  • 1 ĉambraro kun 4 ĝis 5 litoj (unuopaj kaj duopa) : n-ro 36

En ĉiu gastoĉambro troviĝas lavkuvo, en iuj ĉambroj troviĝas bideo. Troviĝas 4 duŝejoj kaj 3 necesejoj en la koridoroj inter la ĉambroj kaj duŝejo en la ĉambroj n-roj 1 kaj 36. Certaj ĉambroj rezervatas por intervenantoj. La staĝestro distribuas la ĉambrojn laŭ la mendoj faritaj en la aliĝiloj. Vidu fotojn de la gastoĉambroj kaj de la aliaj konstruaĵoj.

Tendumantoj povas starigi siajn tendojn kaj loĝveturilojn sur grandan herbejon.
Apud la tendejo troviĝas sanitarejo kun 2 lavkuvoj, 2 duŝejoj kaj 2 necesejoj.

Interreto haveblas en la kastelo per kabla konekto. Sendrata Wifi-konekto eblas se ne ĉeestas gastoj kun elektro-magneta hiper-sentemo EHS.

Programo, manĝoj, tarifoj, aliĝilo, invitilo

 La aktualan programon vidu en la rubriko PrintempoSomera programoAŬTUNEJarfino.
 Ekzemplon de tagmanĝoj kaj vespermanĝoj vidu en tiu menuo.
 La tarifojn de la jaro (kurso, manĝo, tranokto ktp.) legu en la rubriko Tarifoj.
 La retan aliĝilon trovu en la rubriko Aliĝilo. Alikaze uzu paperan aliĝilon printeblan.
 Post aliĝo, ni povas sendi al vi invitilon por peti vizon.