Studsesio por praktiki Esperanton
de dimanĉo, la 31-a de majo 18h ĝis vendredo, la 5-a de junio 2026 tagmeze
- KURSO kaj AKTIVAĴOJ
- Pierrette Formen : Stud-sesio
- Bert Schumann/Veronika Acsadi : Praktiki Esperanton
- Vizitoj en Greziljono : legomejo, kastelo, kelo, parko, abelujoj
- Vizitoj ĉirkaŭ Greziljono : dolmeno, urbocentro, preĝejo, globludejo
- Koncerto de Cédric, tabloludoj kaj Country-dancado kun Vera, sorobano kun Bert, E-eraroj kun Francis, kantado kun Pierrette
- Hungaraj pladoj de Vera, Tiramisuo de Ébé, Klafuti-kuko kaj Frita-terpomaĵo de Francis, kukurbetoj panerumitaj de Pierrette, Nica salato de Cédric
Nova salato de , Fritas-terpomaĵo
-
- Libroservo surloke, vidi la liston
- Vespera programo : tabloludoj, fotoprelegoj de vojaĝo ktp, bonvolu proponi vian kontribuon
-
Nadia, Cindy, Karine : Spiru bon-farton en la kastelo
- LA SEMAJNO RESUME
Stud-sesio
- Tiu kurso estas proponata al progresantoj kaj progresintoj
- Pierrette (Ŝtonet’) loĝas apud la urbo Tours. Ŝi estis instruistino en bazlernejo, nun emerita.
- Nuntempe, ŝi instruas Esperanton en la T.E.K (Turlanda Esperanta Kulturcentro) en Tours kaj prezidas tiun klubon.
Praktiki Esperanton
- Tiu kurso estas proponata al komencantoj kaj komencintoj, kiuj jam komencis lerni Esperanton kaj volas atingi pli altan nivelon.
- Veronika kaj Bert estas esperantistoj ekde junĝo, ili aktive partoprenis en la junulara movado ĉef- kaj kun-organizinte plurajn junularajn renkontiĝojn kaj internaciajn infankongresetojn
- Ekde 2026, Veronika vivas en kastelo Grezijono kiel surloka prizorganto de la E-Kulturdomo. Bert tie aktivas de 15 jaroj.
- Ŝia kurso amuzas la partoprenantojn per (vort)ludoj kaj strangaĵoj el la gramatiko de Esperanto. Lia kurso uzas rektan (Cseh-) metodon por precipe paroligi.
Spiru bon-farton en la kastelo
- Kun Nadia vi praktikas Hatha-jogon en salono Zamenhof. Kun Cindy vi praktikas jogon kaj kuradon. Kun Karine vi baniĝas en la arbaro. Tiuj aktivaĵoj okazas en la franca lingvo. Por kompletaj informoj klaku ĉi-tien.
- Se vi aliĝas al ambaŭ eventoj de la 29-a de majo ĝis la 5-a de junio, tiam aliĝu al Esperanto-studsesio/praktikado por 7 noktoj. Surloke vi krompagos 180€ al via jog-instruistino
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
- Ekstrakto de niaj tarifoj por 1 tagnokto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso/aktivaĵoj 10 €. Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj/aktivaĵoj por infano, junulo aŭ homo kun modestaj rimedoj.
- Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ du monatojn antaŭ la komenco.
- Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj legeblas tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Teamo : Bert Schumann ...
Aliĝintoj Bert, Cédric, Ebé, Francis & Isabelle, Pierrette, Veronika & Andraŝ, Xavier
Loĝlokoj de la partoprenantoj HU-Szombathely, FR-35510 Cesson-Sévigné**, 35540 Le Tronchet, 35720 Pleugueneuc**, 37510 Saint Genouph**, 38660 Lumbin. 49150 Baugé-en-Anjou, 90120 Morvillars
** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie


