Nia Esperanto-programo

La Kulturdomo organizas Esperanto-programon en somero kaj dum la aliaj francaj lernejaj ferioj. Ĝi daŭras unu aŭ plurajn semajnojn, la staĝoj komenciĝas kutime sabaton. La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj (komencantoj, meza nivelo, konfirmitoj) kaj aliajn aktivaĵojn : prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj), sporto (tabloteniso, flugpilko), ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort, turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp.

La estonta programo konsulteblas sub la maldekstra Rubriko Esperanto-programo kaj en la AGENDO. Jen la staĝoj, kiuj okazas ĉiujare :
sezono : printempo somero aŭtuno vintro
staĝo regula : PRINTEMPAS
Kantado kaj aliaĵoj
Maratona E-kurso
Infanoj-familioj
Interŝanĝoj
AŬTUNAS
Kantado kaj aliaĵoj
staĝo okaza : ReVe
FRINGOJ
SOMERAS
Turismado
Migrado
Kulturheredaĵo
Jarfina
FESTego

Disvolviĝo de restado kun kursoj


La horaro estas donita kiel ekzemplo de tipa staĝa semajno, ĝi dependas de la restad-datoj, de la efektiva programo kaj de la nombro, nivelo kaj deziroj de la staĝanoj. La horaro estas adaptebla post interkonsento kun la staĝestro.

  • Komenco de le restado : je alventago, vendredon aŭ sabaton : akcepto posttagmeze, foje aperitivo
  • Komenco de la kursoj : la sekvan tagon matene
  • Dum la semajno :
    • 7h : matena sporto, promenado aŭ revado en lito
    • 8h : matenmanĝo
    • 9h15-10h30 : Esperanto-kursoj en pluraj niveloj
    • paŭzo en nia trinkejo aŭ promenadeto
    • 11h-12h15 : Esperanto-kursoj
    • 12h30 : tagmanĝo
    • 14h-16h00/16h30 : aktivaĵoj kaj atelieroj laŭ la semajno
    • 17h-18h30 : kursoj de Esperanto aŭ plu aktivaĵoj
    • 19h : vespermanĝo
    • 20h30 : vespera animado laŭ la semajno
    • duona aŭ tuta tago : loka turismo, ekskurso
    • malfermo de la biblioteko kaj libroservo (konsulti la aĉeteblajn librojn)
  • Fino de la kursoj kaj aktivaĵoj : vespero antaŭ la forveturtago
  • Fino de la restado : je forirtago, sabaton aŭ dimanĉon, forveturo post matenmanĝo aŭ post (opcia) tagmanĝo
  • Sekvu niajn konsilojn Kiel travivi ekster Esperantujo.

Tranoktado


25 gastoĉambroj kun ĉ. 60 litoj disponeblas en la 1a kaj 2a etaĝoj de la kastelo kaj en la kromdomoj :

  • 6 ĉambroj kun 1 lito : n-roj 10, 12, 13, 14, 16, 21
  • 9 ĉambroj kun 2 litoj (aŭ 1 duopa lito) : n-roj 5, 6, 15, 17, 18, 19, 22, 23, 37 PMR
  • 4 ĉambroj kun 3 litoj (unuopaj aŭ duopa) : n-ro 7, 8, 24, 25
  • 2 ĉambroj kun 4 litoj (unuopaj aŭ duopa) : n-roj 4, 34
  • 3 ĉambroj kun 5 litoj (unuopaj kaj duetaĝaj) : n-roj 1, 3, 9
  • 1 sendependa 2-ĉambra loĝejo kun 3 ĝis 4 litoj (unuopaj kaj duopa) : n-ro 36



En ĉiu gastoĉambro troviĝas lavkuvo, en iuj ĉambroj troviĝas bideo. Troviĝas 4 duŝejoj kaj 4 necesejoj en la koridoroj inter la ĉambroj kaj duŝejo en la ĉambroj n-roj 1 kaj 36. Certaj ĉambroj rezervatas por intervenantoj. La estro de la semajno distribuas la ĉambrojn laŭ la mendoj faritaj en la aliĝiloj. Vidu fotojn de la gastoĉambroj kaj de la aliaj konstruaĵoj.

Tendumantoj povas starigi siajn tendojn kaj loĝveturilojn sur grandan herbejon. Apud la tendejo troviĝas sanitarejo kun 2 lavkuvoj, 2 duŝejoj kaj 2 necesejoj.

Interreto haveblas en la biblioteko per kabla konekto. Sendrata Wifi-konekto eblas se ne ĉeestas gastoj kun elektro-magneta hiper-sentemo EHS. La fiksa telefono de la kastelo estas je via dispono. Poŝtelefonoj kaptas plej bone ĉe la ponto.

Manĝoj


Nia kuirist(in)o preparas bonkvalitajn pladojn kaj proponas specifan menuon ankaŭ por vegetaranoj. Vidu ekzemplojn de niaj tagmanĝoj kaj vespermanĝoj en tiu menuo. Foje staĝanoj kunportas sian propran nutraĵon.

Por konservi la prezojn oportunaj, ĉiu staĝano pretas, laŭ siaj ebloj, helpi en la ĉiutagaj taskoj por la manĝoj kaj la pureco. Proponu surloke vian helpon por prepari la tablojn, lavi la telerojn aŭ balai la komunejojn. Kiu regule helpas plurajn horojn tage, ricevas redukton je sia restadkotizo.

Aliĝo


Reta aliĝo okazas en la rubriko Aliĝilo. Por letera aliĝo printu la paperan aliĝilon. Eblas ankaŭ telefoni al ni por aliĝi kaj por peti pli da informoj. Post via aliĝo, se vi bezonas vizon, ni povas sendi al vi invitilon por via vizopeto.

Tarifoj


Niaj tarifoj por staĝoj (kurso, manĝo, tranokto) konsulteblas en la rubriko Tarifoj. Nia kulturdomo estas kooperativa societo kaj funkcias senprofitcele kun volontuloj. Niaj prezoj estas kalkulitaj por garantii ĝian pluan aktivecon. Pago eblas per franca CPF (DIF).

Konfirmitaj Esperanto-instruistoj, staĝestroj kaj specialaj gastoj ne pagas por sia restado, animantoj pagas duonan prezon. Staĝanoj regule helpantaj ricevas redukton de 10 € tage por almenaŭ 1 horo da purigaj aŭ manĝoservaj laboroj. La staĝestro respondecas pri ekvilibra buĝeto.

Dum planitaj laborsemajn(fin)oj, volontuloj ricevas senkoste liton kaj manĝojn (aŭ 10 € tage por manĝaĵoj) kontraŭ realigo de difinitaj taskoj. Dum staĝoj kun dungita kuiristo, volontuloj pagas duonon de la prezo por manĝoj.