Pentraĵoj vendataj

Serĝo Sir’ estas ne nur la fama verkisto de bildstrioj humuraĵemaj, sed ankaŭ eminenta pentristo, aŭtoro de trideko da valoraj kaj ege interesaj pentraĵoj. Kiel multaj artistoj, li verkis pro la plezuro verki. Liaj bildoj ofte rezultas de inspiro el desegnoj antaŭe faritaj. Ili ŝajnas inspiritaj ankaŭ de surrealismo kaj kubismo de Salvador Dalí, René Magritte, Joan Miró, Max Ernst, Pablo Picasso, Georges Braque, Albert Gleizes, Henri Le Fauconnier.
Liaj tri subaj pentraĵoj aĉeteblas en Greziljono por subvencii la Esperanto-Kulturdomon, aliaj ĉe SAT-Amikaro, por doni al ili novan vivon, laŭ la elekto de la aĉetantoj. Ili estas prezentitaj kun prezo kalkulata laŭ fakaj kriterioj ordinare akceptataj por tiaj artaĵoj. Por unu pentraĵo li meze bezonas almenaŭ unu monaton da laboro.
 
 
Reĝa strato, somere, nokte, 1997
olea farbo sur tolo, streĉita kaj najlita sur ligna framo de 100 cm x 65 cm, 1.300 €
 
 
D9 renovigita, 1996
olea farbo sur tolo streĉita kaj najlita sur ligna framo de 62 cm x 65 cm, 900 €
 
 
Atendante la agregacion, 1998
olea farbo sur tolo, streĉita kaj najlita sur ligna framo de 46 cm x 65 cm, 800 €