Teĥnika vortaro

Teĥnika vortaro de Greziljono
en Esperanto kaj franca
kun koloraj ilustraĵoj

La plejmulto el niaj vortaroj limiĝas al kutimaj vortoj kaj la teĥnikaj terminoj estas malfacile troveblaj. Kiel traduki une clavette parallèle, une panne sablière, une tarièreune pince multiprise ? Per la vorto borilo kiel distingi inter une perceuse, une chignole, une mèche, une vrilleun poinçon ? Ĉu la vorto stuko signifas un enduit de plâtre, un crépis, du staff, du stucun badigeon ?

Laborante kiel volontuloj en Greziljono (grava loko de Esperanto) ni konstatis ke ni ne konas ĉiujn vortojn kaj kreiis la unuan esperantan liston de iloj. Tiu listo, afiŝita sur la pordo de la eksa ĉevalejo de la Kastelo, ampleksiĝis ĝis fariĝi teĥnika vortaro en interreto kun koloraj bildoj.

Hodiaŭ ĉi tiu bilda vortaro ebligas la tradukon de pli ol 3 200 vortoj aŭ teĥnikaj esprimoj utilaj por fabriki, konstrui, ripari kaj ĝardeni.

 Titolo : Teknika Vortaro de Greziljono, Dictionnaire Technique de Grésillon ; Esperanto - Franca Lingvo
 Aŭtoro : Frédéric Lauriol
 Helpis : aktivuloj el la klubo de Anĝevo, el kastelo Greziljono, aliaj amikoj
 Reta versio (PDF 34Mb)
 Prezo : 18 €     aĉetebla en Greziljono
 Eldonjaro : 2016
 ISBN-numero : 978-2-9525753-7-9
 Dimensio, pezo : 23 x 15,5 cm, 365 g
 Eldonisto :
SAT-Amikaro, sat-amikaro.org

OSIEK, la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, dum sia 30-a IEK, Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta en Greziljono je 2018-jul-21/27, atribuis la OSIEK-Premion 2018 al Frédéric Lauriol por lia faka laboro en lingvo Esperanto kiel aŭtoro de tiu ĉi Teknika Vortaro de Greziljono. Gratulon !