AŬTUNE, la ferioj (2013-okt-25/nov-01)

AŬTUNE
AŬtuna TUmulta NEsto
Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de vendredo, 25-a de oktobro ĝis vendredo, 1-a de novembro 2013
Kursoj, tradukado, muzikado, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto

ENHAVO

  • POR INFANOJ
    • Ansofi Markov (Francilio) Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado
    • Valère Doumont (Valonujo) Skoltado kun la Verdaj Skoltoj
    • Bert Schumann (Germanujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj por infanoj ĝis 99 jaroj
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora festo de Haloveno okt-31, vizito de najbaroj, kunportu vian maskokostumon !
  • KURSOJ
    • Serge Sire (Rodan-Alpoj) Esperantigo en trudaj formoj de poezio kaj teknikaj indikoj
    • Christian Rivière (Luarlando) Aplikado de Esperanto en elektitaj fakoj, kurso por ĉiu nivelo. nuligita pro organiza tialo
    • Bert Schumann (Germanujo) Cseh-metodo, kurso rekte en Esperanto, por veraj komencantoj
    • Tomasz Chmielik (Polujo) Ateliero de tradukado, ekz verkoj de E. Privat. nuligita pro sankialoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Serge Sire (Rodan-Alpoj) Realigo de humuraj bildoj, per desegno, foto, k.s.
    • Nicolas Viel (Francilio) Komuna kantado de E-kantoj
    • Daniel Durand (Anĵuo) Homaj rajtoj, la nuntempa utopio : de teorio ĝis praktiko (lumbilda atesto)
    • Christian Rivière (Luarlando) Prezento de Go-ludo
    • F-EDE (Francujo) post-Somera Universitato de Eŭropo Demokratio Esperanto (vendrede ĝis lunde) klaku : .....
  • VESPEROJ
    • La funeluloj (Bretonujo) Amatora teatra trupo el Renno prezentas komikan kaj absurdan teatraĵon La gangstera sekreto pri la (tre) organizata krimo. La gangstera vivo ne ĉiutage tiel facilas, speciale kiam temas pri familia afero ! sabate
    • Serge Sire (Rodan-Alpoj) Kabaredo : skeĉoj pri brita humuro kaj kvar pseŭdo-blusoj kantataj kun klarneto kaj sintezilo, sub titolo Kion mi ŝuldas al la Angla lingvo ?
    • Ŝercokonkurso kun ĉiuj : Rakontu viajn plej bonajn ŝercojn en Esperanto (preparu ilin hejme)
    • Serge Sire (Rodan-Alpoj) Blovmuziko : Kiel produktiĝas la sonoj, prezento de diversaj blov-instrumentoj laŭ la diversaj sistemoj.
    • Serge Sire (Rodan-Alpoj) Komiksoj : uzo de komputilo por realigo de komiks-eca bildo ; demonstro antaŭ publiko per projekciilo

Kurso : TRADUKADO

  • Esperantigo en trudaj formoj : poezio kaj teknikaj instrukcioj (traduko aŭ originalo). Kvankam tiuj du ĝenroj aspektas sufiĉe fremdaj unu de la alia, ili postulas de la redaktanto la saman kapablon, nome ĵongli kun la eblaj dirmanieroj, por trovi tiun, kiu povas sin ŝovi en la muldilon kiun formas la specifaj trudoj. Tio konsistigas metodon por progresi en la regado de la lingvo.
  • Pri poezio, (oni komprenu ĉefe versadon laŭ fiksaj formoj) la trudoj estas en la formo. Temas do nur pri iu intelekta ludo diri ion, laŭ frazeroj kun preciza nombro da silaboj, kie la akcentitaj havu precizajn lokojn, eventuale komplikitaj per rimoj ... kontraste al libera poezio.
  • Pri teknikaj instrukcioj (uz- aŭ munt-) la trudoj estas en la precizeco : elekto de dirmaniero, kiu klarigas kion oni faru, maksimume koncize, tamen maksimume facile kompreneble, kaj kiu malebligas ke oni faru pli (aŭ aliel) ol postulate.
  • Serĝo estas emerita priteknika fakinstruisto, kiu specialiĝis en pedagogio kun informadiko, fako kie ege gravas precizeco de la lingvoj, tiom homaj kiom maŝinaj. En lia ŝatokupo pri bildrakonto, li ofte bildigis francajn versajn verkojn kiun li tradukis E-en.


Kurso : FAKA APLIKADO

  • Aplikado de Esperanto en elektitaj fakoj, kurso por ĉiu nivelo
  • Christian esence animas kurson pri Esperanto. Aliflanke, li estas konvinkita ke lernado de Esperanto supozigas ties regulan uzadon en plej diversaj fakoj (interalie por vastigi sian vortprovizon kaj adapti sian esprimmanieron al iu ajn aparta fako), ideale egale al la denaska lingvo. Do por ni ĉiuj estas pli komforte retroviĝi en familiara fako, ĉu por lerni, ĉu por instrui. Liaj preferataj fakoj kaj ŝatokupoj estas lingvoanalizo, tradukado, matematiko, poezio, ateismo, goludo, filatelo, akustiko, ... Naturaj sciencoj kaj ĥemio ne pasiigas lin. Ni certe trovos komunan terenon de intereso kaj evidente la partoprenantoj povos fari proponojn.
  • Christian profesie estas inĝeniero pri numeriko (tiu branĉo de komputiko kiu aplikas matematikon). Li eklernis Esperanton en 1991, eldonis tradukojn kaj originalaĵojn, ricevis dekon da premioj ĉe Belartaj Konkursoj en prozo, poezio, eseo kaj infanlibro. Christian aparte studis la vortfaradon kaj lastjare eldonis tradukon de tridek poemoj de Paul Eluard. Li de tri jaroj estas prezidanto de ATEO.

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
  • La instruanto principe parolas nur en Esperanto. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn.
  • La lecionoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj. La Cseh-metodon kreis Andreo Cseh en 1920 kaj poste pluevoluigis.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, dum 2 pasintaj someroj en Greziljono.

Aktivaĵo : PERBILDA HUMURO

  • Realigo de humuraj bildoj, larĝasence, t.e. ankaŭ per foto kaj similaj teknikoj.
  • Ne nepre temas pri desegnado, ĉar ĝuste por tiuj kiuj ne ŝatas aŭ ne scias desegni eblas fari tre interesajn realigojn per aliaj teknikoj, inter alie, per fotado. La nobla celo de tiu laboro estus eldono de nova numero de Kulturaj Kajeroj kun viaj plej bonaj realigoj ...
  • Serĝo estas franca desegnisto, verkanta ĉefe bildrakontojn. Li publikigis kelkajn albumojn (Noktoj, tri krestomatioj, Ĉe la lago, BoRoKo) kaj daŭre kunlaboras en multaj gazetoj, tamen ĉefe en la satira revuo La Kancerkliniko. Li ĝenerale verkas mem la tekstojn de siaj rakontoj kaj subskribas per sia karakteriza pseŭdo heliko (kies korpo estas brako). Liaj desegnoj estas tre stiligitaj, la enscenigo ofte surrealista, liaj rakontoj celas komikajn efikojn ofte absurdajn kaj/aŭ erotikajn.


INFANOJ : Ludante lerni

  • Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado. Ĉu veraj komencantoj, ĉu denaskaj esperantistoj, ĉiuj infanoj povas ludi kaj amuziĝi per aŭ ĉirkaŭ Esperanto, uzante kaj lernante la lingvon ... aŭ ne. Plej grave estas ĝui kune agrablajn momentojn (prefere kun kaj per Esperanto, sed eventuale, se necese, ankaŭ sen) dum la gepatroj estas okupataj en siaj respektivaj esperanto-kursoj.
  • Ansofi profesie estas instruisto por liceanoj pri historio kaj geografio, sed ankaŭ instruis muzikon kaj Esperanton en la kadro de eksterlernejaj aktivaĵoj al diversaĝaj kaj diversnivelaj infanoj. Do, infanoj kiuj ŝatas muziki, ne forgesu kunporti vian bekfluton, aŭ alian instrumenton, per kiu vi scias ludi !
  • Filino de sveda patrino kaj franca patro kiuj konatiĝis dum Esperanto-kongreso, Ansofi estas denaska esperantisto kies infanoj ankaŭ plenkreskiĝis kaj vivas kun kaj per la lingvo de Zamenhof. Ŝi skribis universitatan memuaron, kun la intenco plu serĉadi, pri la historio de la tutmonda esperantista laborista movado, de la komenco ĝis nun.

INFANOJ : Skoltado

  • Skoltadu kun la Verdaj Skoltoj.
  • Ni estas junuloj inter 11 kaj 17 jaroj, knaboj kaj knabinoj. Dum skolta tendumado, kutime ni mem-zorgas, mem-kuiras, kreas nian propran komforton aŭ malkomforton ;-), organizas parton de la programo, estas mem kontribuantoj. Ni adoleskantoj ege ŝatas esti aparte. Nia baza ideo estas havi apartan programon. Ĉiuj adoleskantoj estos bonvenaj se ili volas kunigi nin - por la infanoj ni povos organizi ludojn.
  • Iu proponis fari ponton sur la lageto, maldensigi kaj purigi ĉirkaŭ la lageto, same en la malnova legomĝardeno. Ni ŝatus lignokonstrui tablon kaj benkojn, per kelkaj maldikaj trunkoj aŭ branĉoj el la apudaj arbaroj. Kiel vi legas ni tre tre ŝatas haki kaj segi ;-). Ankaŭ ni volas organizi grandan ludon kaj prelegi por la plenkreskuloj.
  • Valère, 34-jara, esperantiĝis en 2005, vojaĝis en 2007 tra Japanujo, instruis Esperanton al siaj genevoj. En la skolta movado, Valère estis estro dum 4 jaroj, gvidis grupon de 12-16-jaraĝaj skoltoj, zorgis pri 6-8-jaruloj, ricevis Gilwell-koltukon. Por skoltigi la esperantistojn, li iniciatis la projekton de la Verdaj Skoltoj.

INFANOJ : Amuzaj aktivaĵoj

  • Laŭ viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
    • desegni aŭtunajn foliojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj) aŭ piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • komuna kantado (kunportu E-kantarojn)


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo  : Bert Schumann, Jannick Huet, Sunjo Cash, Ronan Le Corre, Anne-Marie Ferrier

Aliĝintoj  : Anne-Marie, Bert, Christian Elisabeth, Fatou, Jannick, Michele, Mohamed, Nicolas, Nikol, Serge, Valère, Vito ...
Partopreno semajnfine F-EDE : Denis-Serge, Elisabeth, Eŭgen, Laure, Laurent, Nicolas, Pierre G, Pierre & Marcelle, Pjer T.B, Ronan & Sunjo, Ŝtonĉjo & Libnjo ...
Partopreno semajnfine Esperanto-teatro-Rennes : Christophe, Chrystèle, Eléonore & Sébastian, Jean-Paul, Martin, Mélissa, Pierre, Stéphane & Chloé, Stéphane F, Vincent

Infanoj-junuloj  : Samy 17, Simon 16, Tomaso 14, Lila 13, Macéo 12, Louise 9, Steren 5, Yann 3 ... (Ni planas ĉambron por knabinoj kaj ĉambron por knaboj. )

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : BE : 1150 Bruselo, 5060 Sambreville, 8299 Brugge ; DE-80809 München ; SN-99000 Pikine, SN-99000 Wakhinane Nimzat ; TN-4023 Sousse ; FR : 08600 Givet, 29600 Morlaix, 31400 Toulouse ; 35000/35700 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 35590 Saint Gilles, 35760 Montgermont, 42100 Saint Étienne, 44000 Nantes, 44600 Saint Nazaire, 45400 Fleury les Aubrais, 49100 Angers, 56450 Theix, 64400 Oloron Sainte Marie, 71530 La Loyère, 74330 Sillingy, 75013 Paris, 78180 Montigny-le-Bretonneux, 86410 Bouresse, 87800 Jourgnac, 91120 Palaiseau, 93140 Bondy, 95100 Argenteuil ...

Opinioj de partoprenantoj 2012
Estis tre bona kurso & semajno. Mi ofte ridis (kai ankaŭ lernis), speciale dum Halloween-vespero. Do, dankon, ĉar nun mi kapablas diri : "Mi estas tre kontenta pri tiu semaino kun vi !

Mi donas kisojn al la tuta teamo. Jaüme

Mi volis diri ke tiu semajno vere donis al mi emon daŭrigi Esperanton ! Mi faris belajn kaj riĉigajn renkontojn tie. Estis ankaŭ multe da okupiĝoj. Mi trovis nur bedaŭrinde ke ne okazis multe da muzika improvizado, sed Maja estis agrabla kaj bona muzikistino.
Marielle kaj Mateo
J’ai vraiment bien aimé, aucun défaut.
Gabriel, 10 ans
Tiu semajno en Greziljono estis al mi agrabla kaj mi pretas eventuale ree helpi. Dankon por via laboro kaj por ĉiuj viaj klopodoj konservi tiun kulturan trezoron de nia esperantista kaj homara mondo.
Amike,
Ansofi