Maratona E-kurso, IEK, AMO, FEI-ekzameno

5-a Maratona Esperanto-kurso
de vendredo, 23-a de julio posttagmeze, ĝis lundo, 2-a de aŭgusto 2021 matene
Paralele :
33-a Internacia E-Konferenco IEK kaj 75-a Aktivula Maturigo AMO

 
  • KURSOJ
    • Koutny Ilona (Poznano, Polujo) : Lingvo kaj kulturo ; Tiklaj problemoj de E-a gramatiko, E-a vortoprovizo, vortaroj kaj tekstaroj ; Instruado de E-o (C1-C2)
    • Renée Triolle : E-kurso per diskutoj (B2-C1)
    • Marc Giraud : Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-B1)
    • IEK-33 : Internacia E-Konferenco pri "Naturo, Scienco, Arto"
    • AMO-75 : Seminario de Aktivula Maturigo pri "Kulturo pere de Esperanto" 2021-jul-26/29
    • Ekzamensesio de Franca Esperanto-instituto : legu tie kaj kontaktu nin
  • ALIAJ AKTIVAĴOJ
    • Interŝanĝoj de scioj kaj faroj laŭ viaj proponoj
    • André Grossmann : Uzado de senkosta komputila programo por manipuli fotojn XnView
    • Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo, ekz. al la kasteloj de Langeais, Azay-le-Rideau
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • André Grossmann : Anekdotoj, ŝercoj, humuraĵoj en Eo
    • Lorenzo Tomezzoli : Distra vespero karaoke-stila
    • André Grossmann : Trompaj fotoj « La kvara dimensio »
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Kurso : C1-C2

  • Universitatnivela kurso por lernantoj kaj instruistoj, kies nivelo de Esperanto estas C1 aŭ C2 en la KER-sistemo, kiuj sufiĉe bone parolas kaj flue legas Esperanton por priparoli interesajn temojn. Laŭ la interesiĝo de la studantoj, la kurso kombiniĝos el la sekvaj 13 temoj en 3 temaroj :
    • INSTRUADO : Ĉu facila lingvo facile lerneblas ? - Instruado de vortoprovizo. - Instruvaloro de Esperanto en la eduka sistemo. - Instruado de Esperanto en Universitato kaj la Interlingvistikaj Studoj de UAM.
    • LINGVO kaj KULTURO : Interkultura komunikado per Esperanto. - Mondo, vortoprovizo kaj vortaro. - Esperantlingva bildo de la mondo. - Eŭropa komunikado kaj Esperanto.
    • LINGVISTIKO : Etapoj de la evoluo de Esperanto. - Esperanto inter la naturaj lingvoj. - Esperanta vortoprovizo kaj ĝia evoluo. - Verboj en la centro. - La obstinaj radikoj.
  • Koutny Ilona naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (HU),

    kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Ŝi habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM, PL), kie nun ŝi gvidas la Hungaran Katedron kaj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Esplorterenoj : internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio.

Kurso : B2-C1

  • Renée Triolle estas emerita instruistino pri la rusa lingvo. Ŝi lernis Esperanton 16-jara. En sia esperantista vivo ŝi aktivis en la junulara movado, poste en la franca, Eŭropa kaj monda Esperanto-asocioj. Per kaj por Esperanto, ŝi oftege vojaĝas en multaj landoj.
  • Nun ŝi oficas kiel direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto. Dum la staĝo eblas trapasi FEI-ekzamenon.
  • En la kurso de nivelo B2-C1, surbaze de diversaj legataj tekstoj, ni diskutos pri la koncerna temo (varie ekologio, socio, literaturo, historio ktp). Laŭ la peto de bezono de lernantoj, eblas trakti gramatikan punkton.

Kurso : komencantoj kaj komencintoj

  • Marc Giraud (Mark Ĵiro) profesie instruas muzikon de 20 jaroj en Parizo kaj Francilio. Li eklernis Esperanton en Junio 2018 kaj trapasis C1-ekzamenon okaze de la staĝo Printempas 2019 ĉe kastelo Greziljono.
  • Pro pasio pri Esperanto, li prezidas la Francilian federacion de Esperanto-Francio kaj aparte laboras por vigligi la rilaton inter la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo. Tiukadre li instruas rete al lernantoj de ambaŭ landoj.
  • En lia kurso, li uzas rektan metodon. La lernantoj progresos inter alie per ludoj aŭ kantoj, ili ekparolos en agrabla etoso. Marc spertas instrui ĉeeste kaj rete en ĉiusemajnaj kursoj.
Konferenco IEK
  • Akvo en Provenco - Renée Triolle
  • Esperantlingva bildo de la mondo - Koutny Ilona
  • Unesko kaj Esperanto - François Lo Jacomo
  • Natura rezervejo - Renée Triolle
  • La fama kronviruso SARS-COV2, kiu fuŝigas multajn projektojn ​- Pierre Dieumegard
  • Granda eksplodo kaj ekspansio de la universo : ĉu eblas aù estas fabelo ? Lorenzo Tomezzoli
  • Prezento pri la regiono Fukuŝimo en 2019 Martine Demouy
  • Kulturoj de Pakistano (kun filmeto) - Ambreen Islam, PK ?
  • Ineco de Esperanto - Renée Triolle
  • Interkultura komunikado per Esperanto - Koutny Ilona
  • Franca literaturo - Renée Triolle
  • Situacio de homaj rajtoj en sudazio kaj precipe en Pakistano - Hamza Salam, PK ?
  • Victor Lebrun, la sekretario de Tolstoj - Renée Triolle
  • TESPA, Teatro Esperanto de Parizo - François Lo Jacomo
  • Provenco, mia bela regiono - Renée Triolle

NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. En 2021, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante la 33-an IEK pri variaj temoj kiel « Naturo, Medio, Klimato, Scienco, Arto, Socio, Politiko, Medicino ». La partoprenantoj mem prelegos.

AMO-75 « Kulturo pere de Esperanto »

  • La 75-a Seminario de Aktivula Maturigo diskutas pri kulturo per Esperanto. Ĝi okazas ĉeeste kaj virtuale, tra du aŭ tri tagoj inter la 26-a kaj 29-a de julio, depende de la kvanto de kontribuantoj. Arigeblos kontribuoj pri muziko, dramo, arto, manlaboroj, literaturo kaj plio. Aparte valoras la kontribuo de artaj organizantoj. Prizorgas ĝin Irana Esperanto-Asocio (IrEA) virtuale.
  • mardo, la 27-a de julio, 16h-18h15
    • 16h00 : Enkonduko kaj diskuto - Stefan MacGill, HU
    • 16h30 : Esperanto - kaŝita interkulturilo - Renée Triolle, FR
    • 17h00 : Esperanto-kulturo aŭ kulturo pere de Esperanto ? - François Lo Jacomo, FR
    • 17h30 : Libro-eldonado - Dima ​Ŝevĉenko, RU
  • ĵaŭdo, la 29-a de julio, 16h-18h
    • 16h00 : Taga malfermo - Stefan MacGill, HU
    • 16h05 : Esperanto en neesperantista medio – agoj de la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado - Malgosia Komarnicka, PL
    • 16h45 : Esperanta kulturo kaj ĝia instruado - D-ino Ilona Koutny, PL
    • 17h25 : Sciencfikcio kaj Esperanto - Laure Patas d’Illiers, FR
    • 18h00 : AMO : de seminario 1 ĝis 75 - Stefan MacGill, HU
  • NaturArto de Nathalie Rigault en la kulturcentro - Surloka gvidado aŭ reta vizito.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, François Lo Jacomo, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Ambreen, André & Masako, Andrej, Béatrice, Bert, Brigitte, Catherine K, Catherine R, Claire & Damien, Claude, Diego & María Marta, Elisabeth, François, Fundu k Dieudonné, Guido, Hamza, Ilona, Joël, Lorenzo, Lucette, Lucie, Lucien, Marc, Marcelle & Pierre, Martine & Max, Muriel, Nathalie, ​Noëlle, Patrick, Paul & Nicole, René, Renée, Stefan ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-1325 Corroy-le-Grand, 1435 Mont-Saint-Guibert 8500 Kortrijk, CD-Kinshasa, ES-48810 Alonsotegi, HU-1045 Budapest, MG-101 Antananarivo, PK-46000 Bahria, PL-61-874 Poznań, 02-778 Warszawa, FR-13600 La Ciotat, 24000 Périgueux, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné, 38330 Saint Ismier, 38730 Chélieu, 45400 Fleury-les-Aubrais, 50350 Donville-Les-Bas, 51400 Les Petites-Loges, 41100 Saint Ouen, 55100 Verdun, 56600 Lanester, 59260 Hellemmes, 59800 Lille, 67200 Strasburgo, 68390 Baldersheim, 70290 Plancher Bas, 71700 Tournus, 72350 Saint Ouen-en-Champagne, 75013+75016+75019 Paris, 85190 Beaulieu sous la Roche ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2021 (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.).


Opinio el 2021
 Estis agrabla renkonto, intensa pro abundaj kursoj, samtempe intensa pro la multaj homaj interŝanĝoj, kiel ofte en Esperantujo. Brakumadon. Katrin
 Mi faris belajn renkontojn dum la staĝo. Ankaŭ la kurso de Ilona tre plaĉas al mi. Mi estas tre kontenta. Lucette
 Mi dankas pro la agrabla, eĉ se maratona, semajno . Mi havis tre agrablan kaj laboreman grupon kaj estis plezuro labori kun la lernantoj. Sed la sukceso de la semajno certe ŝuldiĝas al la bonvolemo de respondeculoj kaj bonvolemuloj kaj la engaĝiĝo de ĉiuj por pluvivigi la spiriton de
Grezijono. Renée
 ​Ni pasigis agrablan tempon en Greziljono danke al vi ambaŭ kaj al la afableco de la partoprenantoj. Ĝuu la ceteron de la somero ! Martine kaj Max
 Regis agrabla etoso kaj ni estis kontentaj, ke ni povis renkontiĝi kun konatoj kaj praktiki Esperanton. Liba. Jen la plena teksto