AŬTUNE, la ferioj (2012-okt-27/nov-03)

AŬTUNE
AŬtuna TUmulta NEsto
Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de sabato, 27-a de oktobro ĝis sabato, 3-a de novembro 2012
Kursoj, koncertoj, muzikado, mantro, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto

ENHAVO

  • KURSOJ ...
    • Svetlana Smetanina (Rusujo) Paroliga progresiga kurso por ĉiu nivelo
    • Maja Mériaux (Bretonujo) Kurso de 2a nivelo (ĝis okt-31)
    • Bert Schumann (Germanujo) Cseh-metodo, kurso rekte en Esperanto, por veraj komencantoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Maja Mériaux (Bretonujo) Kune ludi muzikaĵojn kun diversaj voĉoj, diversaj muzikiloj kaj perkutiloj (ĝis okt-31)
    • Maja Mériaux (Bretonujo) Sona kreado, improvizante kaj eksperimentante nekonatajn muzikinstrumentojn (ĝis okt-31)
    • Ansofi Markov (Francilio) Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado
    • Bert Schumann (Germanujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj por infanoj ĝis 99 jaroj
    • Maja Mériaux (Bretonujo) Prelego pri Ĉinujo aŭ pri abeloj
    • Svetlana Smetanina (Rusujo) Prelegoj pri ŝia granda lando
    • Daniel Durand (Anĵuo) Kiu espero en Ruando kaj orienta Kongio ? (lumbilda atesto)
    • Kees Ruig (Nederlando) Ateliero pri muzika improvizado kaj kunludado kun viaj instrumentoj
    • Kees Ruig (Nederlando) Mantro-ateliero : konatiĝu kun via voĉo
  • KONCERTOJ
    • Marielle Gazelle (Ĉarento) Kanzonoj Sukeritaj Salitaj (franclingvaj) ĵaŭdon, 1an de novembro, 20h30, senkoste ...
    • Louis-Bernard Coupiac (Okcitanujo) Popolaj kanzonoj en okcitana lingvo, ankaŭ kelkaj kantoj por danci en grupo iuvespere, 30 min
    • Kees Ruig (Nederlando) Akordiona koncerto de popola muziko

Kurso : PROGRESIGA PAROLIGO

  • Parolu kaj parolu !
  • Tiu kurso estas adaptita al la nivelo de la lernantoj. Svetlana havas propran metodon bazitan sur longjara sperto. Ŝi uzas bildojn, kantojn, ludojn, konversaciojn, interbabiladon, interŝanĝon de opinioj pri certaj temoj : ’Kuirarto’, ’Vojaĝoj’, ’Por kio bezonatas fremdaj lingvoj’, ’Via nacia kanto, danco’ ktp. La temaro dependas de la nivelo de la kursanoj. Ŝia ĉefa moto estas « Parolu kaj parolu ».
  • Svetlana, naskiĝis en 1950, loĝas en Moskvo, studis en la ŝtata universitato de Ivanovo, estas filologo, instruistino pri la franca kaj germana lingvoj kaj literaturoj. Dum multaj jaroj ŝi laboris kiel instruisto en mezaj kaj superaj lernejoj kaj kiel tradukisto por firmaoj el franc- kaj germanlingvaj landoj en diversaj branĉoj. Ekde sia studenta tempo, ŝi regule gvidis bazajn, perfektigajn aŭ instru-metodikajn E-kursojn, en sia lando kaj ankaŭ internaciskale dum vintraj kaj someraj aranĝoj.


Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
  • La instruanto principe parolas nur en Esperanto. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn.
  • La lecionoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj. La Cseh-metodon kreis Andreo Cseh en 1920 kaj poste pluevoluigis.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, dum 2 pasintaj someroj en Greziljono.

Aktivaĵo : MUZIKA IMPROVIZADO

  • Aventura vojaĝo tra la mondo de libera, fantazia muzikfarado.
  • Ni lernas kio estas improvizado kaj kiel oni improvizas. Ni praktike divenos la diversajn metodojn (akordoskeme, melodie, kombinfantazie), konatiĝos kun gamoj kaj tonaloj, lernos transiron al paralelaj gamoj per akorda akompano.
  • Kono de muzikteorio ne necesas, ni ne uzos muzikskribon, ni tuj muzikos parkere, ni disvolvas la senton kaj teĥnikon por improvize muzikludi. La kurso estas tre praktika, ĝi daŭras ĉ. 2 horojn tage.
  • Tiu seminario taŭgas por komencintoj/progresontoj. Ĉiuj instrumentoj bonvenas, kunportu vian ! Partoprenu almenaŭ ses homoj, ili ne povos partopreni laŭvole, sed sekvu la tutan atelieron, por ne ĉion ripeti ĉiutage.
  • Kees ludas la akordionon (kromatan) kaj la tirharmonikon (akordionon diatonan). Lia repertuaro estas diversa. Li estis la oficiala distromuzikanto dum Roterdama UK, li muzikis dum UK, IF kaj kun Kajto.

Aktivaĵoj AMUZAJ

  • Laŭ viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
    • desegni aŭtunajn foliojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj) aŭ piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • komuna kantado (kunportu E-kantarojn)

Aktivaĵo : MANTRO-ATELIERO

  • Konatiĝu kun via voĉo kaj korpo.
  • Mantro estas simpla melodieto kun mallonga teksto, ofte en Sanskrito, kiun oni ripete kantas laŭ specifa ritmo kaj kiuj havas efikon je la korpo kaj menso pro la ripetiĝo. La celo de mantro en budhismo estas malproksimigi distron, mensan konfuzon.
  • Dum mantro-sesio ni kune kantos diversajn mantrojn plurfoje. Ni konatiĝos kun nia propra voĉo kaj divenos ĝiajn funkciojn en nia korpo per la ĉakroj. Ni pritraktos la influon de tonoj je ĉakroj kaj faros tiurilatajn ekzercojn.
  • Mantro-kunveno taŭgas por ĉiu, ĝi daŭras ĉ. 1 horon tage. Oni povas partopreni laŭvole.
  • Kees estis esperantisto jam de junaĝo, prezidanto de la Amsterdama E-klubo, kunorganizis la IJK en 1964, fondis MERI (Marista E-o Rondo Internacia), kunlaboris kun Tibor Sekelj ... Kees verkis multajn artikolojn, ofte prelegis, instruis Esperanton laŭ Cseh-metodo, tradicie organizas mantrokunvenojn en IF.

Aktivaĵo : PRELEGOJ

  • Svetlana proponas tri prelegojn ĉirkaŭ la temo Rusujo :
    • Moskvo, la ĉefurbo de la Rusa Federacio
    • La Ora Ringo, regiono de eksaj princaj urboj
    • La sovetlanda kaj rusuja Esperanto-movado
  • Svetlana, eklerninte E-on kaj partopreninte unikan sovetian E-aranĝon (e-istan studentan konstru-taĉmenton en Siberio kaj Uzbekujo), rapide eniris aktivularon de SEJM (Sovetunia Esperantista Junulara Movado) kaj je la landa skalo estis organizanto kaj kunordiganto de multnombraj gravaj aranĝoj : someraj tendaroj inter 1974 kaj 1990. Nun, jam dum deko da jaroj, Svetlana estras Moskvan Esperanto Centron, kunordigas la laboron de moskva E-klubo Lev Tolstoj, estas vicprezidanto de Rusia E-ista Unio ... Pli da detaloj dum la prelego.

Koncerto : KANZONO ĵaŭdon, 1an de novembro, 20h30, senkoste

  • Kanzonoj Sukeritaj Salitaj de Marielle Gazelle (¾h)
  • Kantistino tute natura ; ŝiaj tekstoj parolas pri amo, amikeco ktp., sed precipe pri la malgrandaj plezuroj de la vivo ! La universala stilo de la temoj, kiujn ŝi elvokas en siaj kanzonoj, ebligas al ĉiuj imagi ilian sencon. Ŝia muziko, en plena simpleco kaj sen pretendoj, sukcesos kapti la aŭskultantaron avidan je poezio.
  • Marielle akompanas sian voĉon precipe per piano kaj iomete per gitaro. Ŝiaj tekstoj estas nur franclingvaj, sed eble ŝi sukcesos ĝis tiam esperantigi iun sian kanzonon !
  • Tra ŝiaj komponaĵoj, oni trovos melodiojn tre ĵazajn, svingajn, aliajn pli bosanovajn kaj foje eĉ baladojn. Jen vasta programo, vi dirus. Tio sendube rezultas el la fakto ke ŝiaj muzikaj gustoj estas tre eklektikaj ! Por aŭskultu ŝin, klaku sur la apudan bildon !

Koncerto : AKORDIONO

  • Popola muziko per akordiono, por kanti, danci kaj balanciĝi (¾h)
  • Kees volonte ludas por vi popolan muzikon. Li ne havas specialisman repertuaron, sed plejofte ludas irlandajn baladojn, skandinavian muzikon, iom da klezmero, matros-kantojn, ĉiamverdojn (evergreens), Esperanto-kantojn, sed apenaŭ francan popolan muzikon.
  • Lia ĉefa instrumento estas la ĥromatika akordiono. Li ne kantas, sed eble povos kantigi la publikon. Li ne dancas, sed la publiko povos danci laŭ liaj ritmoj (valson, polkon, bourrée) aŭ simple sidi kaj balanciĝi
  • Francujo havas grandan tradicion de popoldancoj per diatona akordiono en multaj francaj regionoj, sed tiuj bonaj ludantoj apenaŭ ludas alilandajn dancojn - kaj Kees mem ne ludas ekz. dancon "bourrée"


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 459 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 4 semajnojn antaŭ komenco.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-36 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi.

Responsulo kaj teamo  : Bert Schumann, ...

Partoprenas  : Abbas, Adotè Sokém, Akio, Bert, Deneza, Jacques, Jaüme, Jocelyne, Kamran, Kees, Louis-Bernard, Martien, Marianne & Philippe, Marielle & Matthieu, Michèle, Nina, Pierrinot, Ronan & Sunjo, Ŝtonĉjo & Libnjo, Seid Mahmoud, ...

Infanoj-junuloj  : Caloian 12, Macéo 11, Gabriel 10, Noé 9, Louise 8, Gaspard 5 ... (Ni planas ĉambron por knabinoj kaj ĉambron por knaboj. )

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : CD-00243 Kinŝasa, IR-Karaj, JP-4070174 Yamanashi, NL-1826 CH Alkmaar, NL-6581 BJ Malden, RU-129128 Moskva, TG-Lomé ; FR : 16000 Angoulême, 31400 Toulouse ; 35510 Cesson-Sévigné, 35700 Rennes, 44600 St. Nazaire, 49125 Briollay, 56000 Vannes, 65400 Argeles Gazost, 71100 Saint Rémy, 91120 Palaiseau, 93300 Aubervilliers, 95100 Argenteuil ...


*¹ NB : Post dumonata preparado, Kees Ruig nuligis sian venon, 7 tagojn antaŭ la komenco  :-(

Opinioj de partoprenantoj 2012
Estis tre bona kurso & semajno. Mi ofte ridis (kai ankaŭ lernis), speciale dum Halloween-vespero. Do, dankon, ĉar nun mi kapablas diri : "Mi estas tre kontenta pri tiu semaino kun vi !

Mi donas kisojn al la tuta teamo. Jaüme

Mi volis diri ke tiu semajno vere donis al mi emon daŭrigi Esperanton ! Mi faris belajn kaj riĉigajn renkontojn tie. Estis ankaŭ multe da okupiĝoj. Mi trovis nur bedaŭrinde ke ne okazis multe da muzika improvizado, sed Maja estis agrabla kaj bona muzikistino.
Marielle kaj Mateo
J’ai vraiment bien aimé, aucun défaut.
Gabriel, 10 ans
Tiu semajno en Greziljono estis al mi agrabla kaj mi pretas eventuale ree helpi. Dankon por via laboro kaj por ĉiuj viaj klopodoj konservi tiun kulturan trezoron de nia esperantista kaj homara mondo.
Amike,
Ansofi