Pupteatra festivaleto (2012-aŭg-11/20)

Pupteatra festivaleto
2a Festa Semajno por infanoj, junuloj, familioj
de sabato, 11-a ĝis lundo, 20-a de aŭgusto 2012
Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank
Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kurso

ENHAVO

  • Programo kun detala horaro .....
  • PUP-TEATRO ktp.
    • Ines & Christoph Frank (Germanujo) Farado de manpupoj kaj bastonpupoj
    • Christoph Frank (Germanujo) Seminario : Kiel ludi per manpupoj ?
    • Christoph Frank (Germanujo) Tri vesperaj spektakloj en pupteatra kastelo + fabela nokto ĉe fajro
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Kunfarado de wajan-pupoj, perlaj pupetoj kaj manlaboroj kun la infanoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Jean-Pierre Poulin (Francujo) Gitara kaj basgitara kurso ; akordoj, notoj, gamoj ; komuna ludado
    • Jean-Pierre Poulin (Francujo) Improvizado de muzikaj gamoj kun viaj instrumentoj
    • Bert Schumann (Germanujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Razen Rajendra Manandhar (Nepalo) Prelegoj kun bildoj pri Nepalo
    • Jean-Luc Kristos (Francujo) Kantu ni ! Dancu ni ! (du apartaj aktivaĵoj, en iuj tagoj)
    • Daniel Durand (Francujo) Kiu espero en Ruando kaj orienta Kongio ? (lumbilda atesto)

Pupoj : PUPFARADO

  • Farado de manpupoj kaj bastonaj pupoj el argilsimila materialo. Dum 3-4 tagoj ĉiu pretigas unu pupon. Legu kiel funkcias ĉi tie.
  • Christoph faras grandajn manpupojn kun la pli aĝaj infanoj (ekde 8 jaroj) kaj plenkreskuloj (eble en 2 grupoj).
  • Ines faras bastonajn pupojn kun la pli junaj infanoj (ĝis 7 jaroj), samtempe kaj samloke.
  • Per la faritaj pupoj la infanoj en la sekvaj tagoj elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero.
  • La pupfara aktivaĵo okazas en la unuaj 3-4 matenoj de ĉi tiu festivalo, 2,5 horojn tage. En la postaj tagoj sekvas seminario por lerni kiel uzi vian pupon. La materialojn por la pupoj aparte pagas la partoprenantoj (ĉ. 10€).

Pupoj : KIEL LUDI per manpupoj

  • Tiu seminario-kurso direktas sin al ĉiuj infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj ŝatas ludi per manpupoj. Ne necesas, ke vi jam spertas pri manpupludado.
  • La kurso utilas ankaŭ al tiuj plenkreskuloj, kiuj aŭ profesie agas kun infanoj aŭ havas proprajn infanojn.
  • Christoph inter alie pritraktos tiujn temojn : produkti kapojn por manpupo ; diversaj metodoj teni figuron ; bazaj movoj ; diversaj tipoj/karakteroj da pupoj ; trovi la ĝustan voĉon ; kion pripensi pri la scenejoj, rekvizitoj ; kulisoj ; lumo ; kiel ludi por infanoj ; kiuj kriterioj validas, se infanoj ludas per pupoj.
  • La kurso okazas ekde la 4a aŭ 5a mateno de ĉi tiu festivalo, 2,5 horojn tage, post pretigo de via pupo en la pupfara aktivaĵo

Pupoj : PUPTEATRAJ SPEKTAKLOJ

  • En tri vesperoj okazas tri profesiaj spektakloj en pupteatra kastelo : dimanĉe 12a, marde 14a, vendrede 17a de aŭgusto ĉirkaŭ la 20a horo. Aldone okazas fabela nokto ĉe la kamena fajro, merkredon 15an de aŭgusto.
  • Christoph elektas surloke kiujn spektaklojn li prezentas, laŭ la aĝo kaj lingva nivelo de la partoprenantoj, probable „Avinjo ! krias Filipo“, „ElefanTonoj“ (1, 2 en la bestoĝardeno), kaj „Aleksandro“.
  • Se vi tro scivolemas, kaŝrigardu jam nun ĉie tie, sed nepre ne malkaŝu tion al la artisto.
  • Christoph estis edukisto kaj gvidanto de infanĝardeno dum multaj jaroj. En 1983 li kreis magiistan kaj pup-teatron ’Zauberbühne’. Hodiaŭ li laboras kiel memkrea artisto kaj seminariestro, membras en germanaj pupteatra kaj magiista asocioj kaj pri Arto en Internacia Akademio de Sciencoj (AIS) San Marino.
  • NB : La spektado aparte pagendas : 20 € por 1 persono kaj la 3 spektakloj. Ekstera publiko bonvenas.

Pupoj : MANLABOROJ

  • Nicky manlaboras kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Ŝi planas kunfari diversajn pupojn el diversaj materialoj, nome fingropupojn, manpupojn, indoneziajn vajangojn, tirpupetojn kaj eĉ perlajn pupetojn kiel juveletoj, do aliajn pupospecojn ol planas Christoph. La lastan tagon ĉiuj infanoj prezentos siajn pupojn kaj iom teatrumos kun ili.
  • Vespere Nicky laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun kaj sen sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj.
  • En la resta tempo, ŝi proponas desegnadon sur papero per koloraj krajonoj.
  • Plenkreskuloj faru vivgrandan pupon el bastonoj ligitaj per ŝnuroj, kun malnovaj vestaĵoj kaj kun sako aŭ korbo en kiun oni ĵetas pilkon. Gajnas la plej stabila kaj "bela" pupo.

Aktivaĵo : GITARO

  • Majstri sian gitaron.
  • En tiu kurso por gitaroj kaj basgitataroj, vi lernas aŭ plispertiĝas pri akordoj kaj ritmoj, vi ekzercadas viajn fingrojn, vi legas partiturojn aŭ provas reludi aŭditajn melodiojn, vi lernas kanti kaj samtempe gitarludi.
  • Vi povas proponi vian preferatan muzikstilon, ekz. bluso, roko, popo, folko, ĵazo ktp.
  • Jean-Pierre kunportos kelkajn gitarojn kaj basgitaron, sed prefere kunportu vian propran.
  • Ĉiutage vi ekzercos 1 aŭ 2 horojn en grupo de 3 ĝis 10 lernantoj, foje vi ludos kune sur malfermita scenejo antaŭ la aliaj ĉeestantoj.

Aktivaĵo : MUZIKA IMPROVIZADO

  • Krei etoson per ekzotikaj gamoj kaj esploradi muzikajn etosojn el la tuta tero.
  • La kurso celas esploradi muzikajn etosojn per improvizado laŭ gamoj.
  • En la grupo estu inter 3 kaj 10 lernantoj, kiuj povas havi altan nivelon, sed ankaŭ esti komencanto : Jean-Pierre adaptiĝas, sed vi devas antaŭe sciigi lin pri via nivelo kaj sperto.
  • Li kapablas improvizigi eĉ ne-muzikistojn : ja tion li faras ĉiumonate sur scenejo !
  • Jean-Pierre, inventema muzikisto, kunportas gitarojn kaj sintezilon, sed prefere kunportu vian propran muzikilon (gitaron aŭ alian).
  • Ĉiutage vi ekzercos 1 aŭ 2 horojn kaj dum la lasta tago vi koncertos, uzante lian sonsistemonn.

Aktivaĵoj AMUZAJ

  • Laŭ viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
    • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • geokaŝado por trovi 2 proksimajn kaŝejojn (kunportu birilon)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • komuna kantado (kunportu E-kantarojn)

Aktivaĵo : NEPALO

  • Razen prelegas per bildoj pri sia Himalaja lando Nepalo. Eblas elekti inter dek diversaj temoj :
    • Geografio kaj naturo, inter la Ganga malaltebenaĵo kaj la regiono de alta montaro.
    • Historio inter monarĥio, civila milito kaj respubliko
    • Politiko de la pasintaj jardekoj. Socio kun klasosistemo kaj riĉecdiferencego
    • Lingvoj : 123 diversaj lingvoj el hindo-ariaj, tibeto-birmaj kaj dravidaj grupoj
    • Kultura diverseco kun ses pli grandaj etnoj en Nepalo.
    • Religioj kun hinduistoj, budhistoj kaj kristanoj
    • Virinoj kaj virina libereco en Nepalo, laŭleĝe kaj reale
    • Esperanto-movado en Nepalo. Internacia Himalaja REnkontiĝo
  • Vi povas vidi liajn fotojn, legi lian blogon tie, aŭskulti nepalajn kantojn tie

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por veraj komencantoj de ĉiu aĝo.
  • La instruanto parolas nur en Esperanto, ne uzas naciajn lingvojn. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn.
  • La lecionetoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj. La Cseh-metodon kreis Andreo Cseh en 1920 kaj poste pluevoluigis.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, pasintjare en Greziljono.

Kurso : KONVERSACIADO

  • Konversaciado por progresintoj ĉirkaŭ la temo Nepalo
  • Razen loĝas en Katmanduo, la ĉefurbo de Nepalo. Dum la ILEI-konferenco en Seŭlo en 1994, li lernis pri rekta metodo, sed konstatis tiom grandan diferencon inter Esperanto kaj sia loka lingvo ke li ne uzis ĝin en sia lando.
  • Poste li instruis Esperanton per traduko-metodo (t.e. ne-rekta) kaj tiel sukcesis instrui Esperanton al komencantoj en Katmanduo.
  • Razen ofte faras prelegojn pri Esperanto inter amikoj, tiam li donas nur bazajn regulojn de Esperanto, sed ne multaj poste eklernas Esperanton.



PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 459 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-36 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo  : Jannick Huet, Bert Schumann, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Alfred Kobina, Anne, Bernard & Marie José, Bert & Jannick, Christoph & Ines, Danielle, Elisabeth & Patrick, Elisabeth B., Emilio, Emmanuel & Florence, Fatiha, Francis Fiifi, Giti, Jean-Claude, Jean-Luc, Jean-Pierre, Lucia, Miren, Nadine, Nelly, Nicole, Nicky & Ivo, Patrick, Paulette & Robert, Pierrinot, Razen, Ronan, Sunjo...

Infanoj-junuloj  : Gretel 18, Igor 17, Shamim 17, Johann 16, Alina 14, Chaira 14, Yann 14, Melanie 12, Maceo 11, Nora 9, Jaskamal 9, Solène 9, Louise 8, Joyti 7, Amber 6, Déborah 3 ... (Ni planas ĉambron por knabinoj kaj ĉambron por knaboj. )

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) :
BE-2160 Wommelgem, BE-3090 Overijse, BE-9000 Gent, BR-Alto Paraíso de Goiás (Bona Espero), CD-Kinshasa, DE-47051 Duisburg, DE-51103 Köln, DE-78628 Rottweil, DZ-27320 Mostaganem, ES-31010 - Barañain, ES.50015 Zaragoza, GH-Teshie Accra, IR-Tehrano, NP-Kathmandu ; FR : 19100 Brive-la-Gaillarde, 19500 Turenne, 31400 Toulouse, 35510 Cesson-Sévigné, 35470 Bain de Bretagne, 37110 Château-Renault, 39800 Besain, 44300 Nantes, 49250 La Ménitré, 49490 Breil, 57700 Hayange, 59130 Lambersart, 63120 Sainte Agathe, 65380 Lamarque-Pontacq, 75019 Paris, 92130 Issy-les-Moulineaux, 93140 Bondy