Art-amatora semajno (2012-jul-21/28)

Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, librobindado, korpomovoj
de sabato, 21-a ĝis sabato, 28-a de julio 2012

ENHAVO

  • AKTIVAĴOJ
    • Nicolas Kristos (Francujo) Tajĝiĉuano, ĉina korpa ekzercado
    • Caroline Mauboussin (Francujo) Libro-bindado
    • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Mallongaj skeĉoj por hobiaj aktoroj - spertuloj kaj komencantoj en Esperanto
    • Jean-Luc Kristos (Francujo) Kantu ni ! Dancu ni ! (du apartaj aktivaĵoj)
    • Xavier Godivier (Francujo) Projekcio de mutaj filmoj de Buster Keaton
    • Daniel Durand (Francujo) Kiu espero en Ruando kaj orienta Kongio ? (lumbilda atesto)

KURSO 1

  • Intensa Esperanto-kurso, 5 horojn tage, antaŭtagmeze kaj fine de posttagmezo
  • Se vi jam posedas la bazojn de la lingvo, sed ankoraŭ ne parolas - bonvenon ! Same tiuj, kiuj jam uzas Esperanton por legi kaj skribi, sed ne havas grandan parolpraktikon - estas bonvenaj.
  • Ni komencos per la plej facilaj temoj (sinprezento, via familio, profesio, lando kaj urbo) ; poste ni legos mallongajn tekstojn (ne ĉiam tre facilajn !) pri iu temo (lingva situacio en la mondo, ekologiaj problemoj, historio de esperanto-movado, ktp) kaj fine ni diskutos surbaze de tiuj tekstoj. Samtempe ni faros ekzercojn pri gramatiko kaj vortfarado.
  • Nina estas rusdevena francino, doktoro pri lingvoj kaj literaturo, disertaciis pri teatro, gvidis en Greziljono kursojn plurfoje kaj ĉiunivele.

KURSO 2

  • Intensa Esperanto-kurso, 5 horojn tage, antaŭtagmeze kaj fine de posttagmezo
  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton ... Ebleco ludi sole, aŭ skipe, aŭ grupe. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj : ig/iĝ ; landnomoj ; lia/sia/ĝia ; anta/ata/... ; ĉu/se ; pli/plej ; po ; ... Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuragas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Aktivaĵo : TAJĜIĈUANO

  • La origina forto dormas ĉe vi : Taiĝiĉuano vekas ĝin.
  • Militartaj praktikoj de jarcentoj apartenas al la ĉina kulturo. Taiĝiĉuano fondiĝis per teknikoj de senarmilaj bataloj.
  • Hodiaŭ ĝi praktikiĝas kiel arto kaj servas por konservi nian korpon en bona sano. La eleganta kaj sen-perforta gajnmaniero fariĝis tiom grava kiom la venko mem.
  • Nicolas proponos malkovri tiun ’arton’, ekstere aŭ pluvkaze sub la verando, eble ĉiumatene post interkonsento.


Aktivaĵo : LIBRO-BINDADO

  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado.
  • Pluraj jam lernis bindadon (dum tri aŭ kvar staĝoj) kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Dum la lastaj jaroj ĉeestis litovino, hispanoj, ĉino, flandrino, germanino ... kaj eĉ franco !
  • Do, se vi deziras ... fine de julio bonvenigas vin nia bindistino Caroline.
  • Por tiu laboro necesas kontroli sin, lertajn agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara. Vidu belan rezulton.

Aktivaĵo : TEATRO

  • Mi invitas vin fari teatron ! Mi proponas al vi mallongajn teatraĵojn (skeĉojn) por ĉiuj lingvaj niveloj.
  • La spertuloj de la lingvo estas bonvenaj, sed same la komencantoj trovos plezuron teatrumi.
  • La teatro estas tre bona distro, sed ankaŭ bonega metodo por studi la lingvon !
  • La teatraĵetojn ni povos prezenti la lastan vesperon antaŭ la aliaj ĉeestantoj.
  • Nina doktorighis pri teatro, dum multaj jaroj ludis en amatora teatro kaj poste gvidis studentan teatron en universitato en Rusio.

Aktivaĵo : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro.
  • Kion kanti ? Kanzonojn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, ekz. francajn famaĵojn kiel Natali´ de Becaud;La biletist’ ĉe Lilak’´ de Gainsbourg ; La sudo´ de Ferrer,La fiakro´ de Xanrof, Vojaĝo al Italio´ de Bertignac;La pluvombrelo´ kaj La kaptado de l'papili'´ de Brassens,Kunprenu min´ de Aznavour, Ĉio ĝojas´ de Trenet ... aŭ pli {{tradici}}ajn:La krokodilo´ tradukita de Lidja Zamenhof, Dancu´ tradukita de Claude Piron,La nizoj´ kaj Lernu nun´ de Jomo,Tumbalalajka´ ...


Aktivaĵo : DANCU ni !

  • Unufoje tage, Jean-Luc proponos al vi linidancojn.
  • Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas.
  • Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo.
  • Aliaj linidancoj estas modernaj kaj danceblaj en dancejoj ("madison") ; aliaj estas popstilaj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida.
  • Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

Aktivaĵo : MUTAJ FILMOJ

  • Vojaĝo burleska kaj poezia per filmoj de Buster Keaton subtitolitaj en Esperanto.
  • Buster Keaton estas aktoro kaj reĝisoro tre fama de mutaj filmoj. Oni ofte citas lin kiel inta modelo por Charlie Chaplin.
  • Okaze de la DVD-surmerkatigo de liaj kompletaj verkoj per la eldonejo MK2, 4 filmojn en Esperanto subtitoligis teamo de e-istoj el la Pariza regiono. Xavier povos projekcii por vi 2 aŭ 3 tiujn filmojn. Tiu igos vin vojaĝi...
    • en trajno per "La Generalo", nekredebla epopeo fervoja dum la Usona secesia milito,
    • en boato sur Misisipo per "Vaporŝipo"
    • tra la tempoj per "Tri epokoj"...
  • sed tiuj filmoj precipe forkondukos vin en vojaĝon tra la burleska poezio de Buster Keaton.


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 459 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-36 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.


Responsulo kaj teamo  : Xavier Godivier, Louis Jeuland, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Alfred Kobina, Anne-Marie, Anne-Emilie, Carlo & Lala, Caroline, Chrstian, Dele Mola, Deneza, Francis Fiifi, Georges & Yolande, Giti, Jean-Luc, Komlan, Lise, Michel & Annette, Michel & Odile, Michelle, Nicolas, Nina, Ronan, Sunjo, Thérèse, Wolfgang & Charlotte, Yovoka Kodjovi, Xavier ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) : DE-34128 Kassel, DE-78628 Rottweil, GH-Teshie Accra, IR-Tehrano, IT-10135 Torino, MG-101 Antananarivo, TG-Lomé ; FR : 13140 Miramas, 26300 Bourg-de-Péage, 31400 Toulouse, 34690 Fabregues, 35720 Pleugueneuc, 37190 Valleres, 35470 Bain de Bretagne, 37540 Saint-Cyr-sur-Loire, 38960 Saint Etienne de Crossey, 49520 Bouille-Menard, 56000 Vannes, 59780 Baisieux, 63120 Sainte Agathe, 66100 Perpignan, 71530 La Loyère, 76000 Rouen, 91300 Massy