Renkontiĝo pri scienco en la kastelo Greziljono inter la 8a kaj la 15a de aŭgusto 2009
Ĉiun tagon
- Je la 9a, du grupoj :
- Kurso(j) de Esperanto, laŭ bezonoj.
- Sciencaj temoj, vidu ĉiun apartan tagon.
- Je la 10a 30 : paŭzo
- Je la 11a, du grupoj :
- Kurso(j) de Esperanto, laŭ bezonoj.
- Sciencaj temoj, vidu ĉiun apartan tagon
- Je la 12a 30 : tagmanĝo.
- Je la 15a, atelieroj (krom merkreda ekskurso) :
- Desegnado / Pentrado / Kantoverkado.
- Sciencaj temoj, vidu ĉiun apartan tagon
- Je la 17a : temanĝo (krom merkreda ekskurso)
- Je la 17a 30 : granda komuna debato (krom merkreda ekskurso)
- Je la 19a 30 : vespermanĝo.
- Je la 21a : kulturaj temoj, vidu ĉiun apartan tagon
- Je la 22a, laŭplaĉe :
- Observado de la nokta ĉielo.
- Babilado en la trinkejo.
Dimanĉon la 9an : Galilejo malkovras la universon.
- Je la 9a, astronomio : enkonduko.
- Je la 11a, astronomio : Ĉu astronomio kongruas al difino de scienco ?
- Je la 15a, astronomio : Legado de la ĉielo, observado de Suno. Per Stellarium la salono Zamenhof fariĝas planetario !
- Je la 17a 30, debato : En 1609, Galilejo malkovris la universon per la unua lorno. Eblaj demandoj : Kial observi la universon ? Ĉu ni vidas la veron ? Ĉu iam ni vidos ĉion ? ... prezento de libroj : el Zagreba observatorio...
- Je la 21a, muziko : Kantoj, kun Lorenzo Tomezzoli kaj lia gitaro.
Lundon la 10an : Galilejo kreas sciencon.
- Je la 9a, astronomio : Influo de la homa kulturo en la praeksploda teorio.
- Je la 11a, scienco : Flugo
- Je la 15a, astronomio : Konstruo de ĉielmapoj, por malsamaj latitudoj. Prezento de la Jupitera sistemo.
- Je la 17a 30, debato : Galilejo kreis sciencon meĥaniko, kaj tre influis ĉiujn sciencojn, per uzo de eksperimentoj. Eblaj demandoj : Kio estas scienco ? Ĉu sciencoj klarigos ĉion ? Kiel partopreni ? Prezento de filmetoj : el Brazilo, Pr. Lunazzi...
- Je la 21a, informado : Politik-socia krizo en Malagasio komence de 2009, kun Justine Ralalarisoa.
Mardon la 11an : Energio nuntempe.
- Je la 9a, astronomio : La ĉielo de la prahomoj
- Je la 11a, scienco : Fuelpilo
- Je la 15a, eksperimentoj : suna energio, elektra motoro, hidrogeno el akvo, fuelpilo.
- Je la 17a 30, debato : Kio estas energio ? Ĉu mankos ? Prezento de libroj, eksperimentoj...
- Je la 21a, literaturo : Libroservo, kun Dominique Baron.
Merkredon la 12an
- Je la 9a, astronomio : Evoluo post eltrovo de l’ unua observilo (Galilejo, 1609)
- Je la 11a, scienco : Stirling-motoro
- De la 14a, ekskurso :
- Propono 1a : Eŭropa Muzeo pri Komunikado en kastelo Pignerolle. "De tamtamo ĝis satelito kaj fantasmagorie 20 000 jaroj en komunikado". Krome histori-riĉa kastelo. Je la 15a eblas gvidado.
- Propono 2a : Muzeo Leonardo da Vinci en urbo Amboise. Pli interesa, sed pli malproksima.
- Je la 21a, astronomio : Virtuala vizito de la fama "planedvojo" en Göttingen, kun Klod Trezorje.
Ĵaudon la 13an : Kien scienco ?
- Je la 9a, astronomio : Diferenco inter profesiulo kaj amatoro.
- Je la 11a, scienco : Tesla-turbino
- Je la 15a, astronomio : Konstruado de eta sun-horloĝo. Funkciado de teleskopoj.
- Je la 17a 30, debato : Ĉu ni fidu nunan sciencon ? Kion ni regas ? Kion ni timu ? Prezento de libroj, eksperimentoj...
- Je la 20a 30 : ekskurso al regiona observatorio en Saint-Saturnin-sur-Loire.
- Je la 22a : observado per larĝa teleskopo (400 mm) en tiu observatorio.
Vendredon la 14an : La danĝera scienco.
- Je la 9a, scienca temo : astronomio.
- Je la 11a, scienca temo : astronomio.
- Je la 15a, scienca ateliero : astronomio ?
- Je la 17a 30, debato : Ĉu danĝeras radioondoj ? ... Prezento de libroj, eksperimentoj...
- Je la 21a, kultura temo
Partoprenantoj kaj ties responsoj
– Dominique Baron : libro-servo
– Dominik Bertrand : ĉi programo.
– Carlo Bourlot : kursoj pri Esperanto
– Rolande Cleizergues
– Jean-Marie Houviez : kuirejo, mastrumado
– Maryvonne Houviez : kuirejo, mastrumado
– Louis Jeuland
– Patrick Lagrange : kursoj pri astronomio
– Rafaelo Mateos
– Marie-France Ménanteau : kursoj pri desegnado kaj pentrado
– Justine Ralalarisoa
-Lorenzo Tomezzoli : kantado
– Klod Trezorje : administrado
– kaj la aliaj...