Renkontiĝo pri scienco 2009

Renkontiĝo pri scienco en la kastelo Greziljono inter la 8a kaj la 15a de aŭgusto 2009

Ĉiun tagon

  • Je la 9a, du grupoj :
    • Kurso(j) de Esperanto, laŭ bezonoj.
    • Sciencaj temoj, vidu ĉiun apartan tagon.
  • Je la 10a 30 : paŭzo
  • Je la 11a, du grupoj :
    • Kurso(j) de Esperanto, laŭ bezonoj.
    • Sciencaj temoj, vidu ĉiun apartan tagon
  • Je la 12a 30 : tagmanĝo.
  • Je la 15a, atelieroj (krom merkreda ekskurso) :
    • Desegnado / Pentrado / Kantoverkado.
    • Sciencaj temoj, vidu ĉiun apartan tagon
  • Je la 17a : temanĝo (krom merkreda ekskurso)
  • Je la 17a 30 : granda komuna debato (krom merkreda ekskurso)
  • Je la 19a 30 : vespermanĝo.
  • Je la 21a : kulturaj temoj, vidu ĉiun apartan tagon
  • Je la 22a, laŭplaĉe :
    • Observado de la nokta ĉielo.
    • Babilado en la trinkejo.

Dimanĉon la 9an : Galilejo malkovras la universon.

  • Je la 9a, astronomio : enkonduko.
  • Je la 11a, astronomio : Ĉu astronomio kongruas al difino de scienco ?
  • Je la 15a, astronomio : Legado de la ĉielo, observado de Suno. Per Stellarium la salono Zamenhof fariĝas planetario !
  • Je la 17a 30, debato : En 1609, Galilejo malkovris la universon per la unua lorno. Eblaj demandoj : Kial observi la universon ? Ĉu ni vidas la veron ? Ĉu iam ni vidos ĉion ? ... prezento de libroj : el Zagreba observatorio...
  • Je la 21a, muziko : Kantoj, kun Lorenzo Tomezzoli kaj lia gitaro.

Lundon la 10an : Galilejo kreas sciencon.

  • Je la 9a, astronomio : Influo de la homa kulturo en la praeksploda teorio.
  • Je la 11a, scienco : Flugo
  • Je la 15a, astronomio : Konstruo de ĉielmapoj, por malsamaj latitudoj. Prezento de la Jupitera sistemo.
  • Je la 17a 30, debato : Galilejo kreis sciencon meĥaniko, kaj tre influis ĉiujn sciencojn, per uzo de eksperimentoj. Eblaj demandoj : Kio estas scienco ? Ĉu sciencoj klarigos ĉion ? Kiel partopreni ? Prezento de filmetoj : el Brazilo, Pr. Lunazzi...
  • Je la 21a, informado : Politik-socia krizo en Malagasio komence de 2009, kun Justine Ralalarisoa.

Mardon la 11an : Energio nuntempe.

  • Je la 9a, astronomio : La ĉielo de la prahomoj
  • Je la 11a, scienco : Fuelpilo
  • Je la 15a, eksperimentoj : suna energio, elektra motoro, hidrogeno el akvo, fuelpilo.
  • Je la 17a 30, debato : Kio estas energio ? Ĉu mankos ? Prezento de libroj, eksperimentoj...
  • Je la 21a, literaturo : Libroservo, kun Dominique Baron.

Merkredon la 12an

  • Je la 9a, astronomio : Evoluo post eltrovo de l’ unua observilo (Galilejo, 1609)
  • Je la 11a, scienco : Stirling-motoro
  • De la 14a, ekskurso :
  • Je la 21a, astronomio : Virtuala vizito de la fama "planedvojo" en Göttingen, kun Klod Trezorje.

Ĵaudon la 13an : Kien scienco ?

  • Je la 9a, astronomio : Diferenco inter profesiulo kaj amatoro.
  • Je la 11a, scienco : Tesla-turbino
  • Je la 15a, astronomio : Konstruado de eta sun-horloĝo. Funkciado de teleskopoj.
  • Je la 17a 30, debato : Ĉu ni fidu nunan sciencon ? Kion ni regas ? Kion ni timu ? Prezento de libroj, eksperimentoj...
  • Je la 20a 30 : ekskurso al regiona observatorio en Saint-Saturnin-sur-Loire.
  • Je la 22a : observado per larĝa teleskopo (400 mm) en tiu observatorio.

Vendredon la 14an : La danĝera scienco.

  • Je la 9a, scienca temo : astronomio.
  • Je la 11a, scienca temo : astronomio.
  • Je la 15a, scienca ateliero : astronomio ?
  • Je la 17a 30, debato : Ĉu danĝeras radioondoj ? ... Prezento de libroj, eksperimentoj...
  • Je la 21a, kultura temo

Partoprenantoj kaj ties responsoj

 Dominique Baron : libro-servo
 Dominik Bertrand : ĉi programo.
 Carlo Bourlot : kursoj pri Esperanto
 Rolande Cleizergues
 Jean-Marie Houviez : kuirejo, mastrumado
 Maryvonne Houviez : kuirejo, mastrumado
 Louis Jeuland
 Patrick Lagrange : kursoj pri astronomio
 Rafaelo Mateos
 Marie-France Ménanteau : kursoj pri desegnado kaj pentrado
 Justine Ralalarisoa
-Lorenzo Tomezzoli : kantado
 Klod Trezorje : administrado
 kaj la aliaj...