Duon-reala rol-ludo en Greziljono

 Duonreala rolludo aŭ vivrolludo, (angle : Live Action Roleplaying, LARP) estas tipo de rolludo, en kiu vivantaj homoj per siaj agoj fizike prezentas sian rolon. Partoprenantoj eniras fikcian mondon en kio ili ludas sian rolon, sen aŭ kun manuskripto. Post eniro, ĉiu partoprenanto devas aktori sian rolon ; rolon pri kiu antaŭrollude interkonsentis partoprenanto kun aranĝistoj. Ofte aranĝistoj antaŭskribas priskribon de ludmondo. Ĉiu partoprentanto devas legi tiun preskribon kaj adapti sian rolon kaj aktojn de sia rolo al ĝi. Tial rolantoj povas ludi sian rolon sen manuskripto. Ludmajstro ne gvidas la rolojn aktive, li partoprenas en la ludo ĉar ludantoj ofte bezonas helpon en siaj rolvivoj. Ofte rolludo estas mezepoka aŭ fantaza kun mezepoka kulturo, tiam oni ludas en solejo aŭ en loko kiu ne similas al moderna mondo, ekzemple en kastelo, malnovaj domoj aŭ arbaro. (Vikipedio)

 
Grupoj de rolludado bonvenas en Greziljono. Ĝiaj konstruaĵoj kaj eksteraĵoj disponas pri multaj diversaj lokoj por enscenigi rolludon :

  • kastelo : salono kun granda spegulo, biblioteko kun malnovaj libroj, manĝejo 1 kun mezepoka kameno, manĝejo 2 kun kandelingo, vinkelo kun volba plafono
  • kromdomoj : salono Zam kun podio, klasĉambroj B kaj C kun nigra tabulo, trinkejo kun kameno, hangaro kun malfermita muro, lavejo ĉe rivereto
  • eksteraĵo ĉedoma : korto inter la konstruaĵoj, granda ŝtuparo antaŭ kastelo, herbejo ĉirkaŭ la pampoherbo, pado al legomejo
  • eksteraĵo posta : grandaj herbejoj malantaŭ la kromdomoj, herbejo ĉe la lageto, spaco ĉirkaŭ baseno kaj lavejo, poplejoj ĉirkaŭ la lageto, marĉa arbaro, 3 riveretoj kaj preskaŭinsulo inter 2 riveretoj, legomejo inter muroj kun eksaj forcejoj, arbaro de kverkaj kun abelujoj. arbaro de pinoj kaj aveloj, verda vojo (publika)

 Informoj pri la luado de Greziljono al privataj grupoj en tiu paĝo chateau.gresillon.org

 Asocioj de duon-reala rol-ludo :