AŬTUNAS aŭ AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
11-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
Alveno lundon, 24an de oktobro ĉ. 18h
Foriro ĝis ĵaŭdo, 3a de novembro tagmeze
- KURSOJ
- Anna Löwenstein (GB) Literaturo, verkado, gramatiko (B2-C1)
- Murat Özdizdar (TR) Nova metodo de Murat (B1-B2)
- Juan del Castillo E-Kurseto laŭ rekta metodo por komencantoj aŭ progresantoj, 3h/matene ≤10-29
- [Nicky Janssen (BE) Historio kaj uzo de kukurbo (B2-C1)
Xavier Godivier, Maja Mériaux : Kurso por komencantoj (A1-A2) Elisabeth Barbay : Praktikado de Esperanto per ludoj kun infanoj atm ** ** Aktivaĵoj organizitaj per Elisabeth por minimume 5 infanoj Laurent Peuch : Kurso por progresantoj laŭbezone (A2-B1) Kimie Markarian (GB) (Anglujo) Kurso de sorobano (japana abako) Bert Schumann : Tradukado de ŝercoj el/al Esperanto kaj ilia enscenigo ptm
- AKTIVAĴOJ por INFANOJ kaj ADOLTOJ
- Juan del Castillo (ES) : Kurseto de masaĝa teĥniko, 1h/tage ≤10-29
- Nicky Janssen (BE) : Aktivaĵoj ĉirkaŭ Haloveno por gepatroj kun infanoj >10-29
- Anne-Marie Ferrier : Aktivaĵoj por infanoj ≤10-29
- Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj. Kunportu vian maskokostumon ! 2022-10-31
- Lise Golomb : Tukartumi per kudraĵoj
- Juan del Castillo : Tabloludoj por plenkreskuloj, 1h30/tage ≤10-29
- Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
- René Jelenc : Volontula laboro por purigi kaj ripari la basenon
- Libroservo surloke, vidi la liston
-
- Individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo aŭ vizitoj de regionaj vidindaĵoj
- VESPEROJ
- Anna Löwenstein (GB) : Ilustrita prelego pri ŝia nova libro La memoraĵoj de Julia Agripina
- Murat Özdizdar (TR) : Prelegoj : Mia E-vivo. Vojaĝoj per Esp. Turkujo hodiaŭ
- Jean Annett (BE) : Prelego pri la traduko de la Urantia Libro
- François Lo Jacomo : Prelego : Matematika agado : Kial ? Kiel ?
- Anna Löwenstein (GB) : Prezentaĵo : Kial plenkreskuloj legas Harry Potter ?
- Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
Dido FUNDU (CD) Koncerto de Vigla Muziko Elisabeth Barbay : filmo Enradikiĝi pri Wangari Maathai aŭ La inteligento de la arboj Xavier Godivier : Muta filmo de Buster Keaton, la homo kiu neniam ridas Nicky, Bert, Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekciado de infanlibroj aŭ filmetoj Nathalie Rigault : Fotoprelego pri ŝia franca libro "En tuta libereco. Familio vagabonda" Nathalie Dubrulle : Fotoprelego pri nia rondirado per ĉevalo
- LA SEMAJNO RESUME
- Ĝenerala disvolviĝo de restado --- Menuoj
- Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
- Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
- Opinioj de partoprenintoj : pasintaj staĝoj
Kurso : Literaturo, verkado, gramatiko
- Tiu kurso celas la nivelojn B2 kaj C1. Ni legos kaj diskutos literaturajn tekstojn, aktoros scenon el teatraĵo en Esperanto, mem faros iom da verkado, kaj profundiĝos en kelkaj gramatikaj problemoj. Anna ankaŭ prezentos la novan retejon uea.facila, kiun ŝi mem redaktas, kaj invitos la ĉeestantojn mem fari la provon verki artikolon por ĝi per facila lingvaĵo ; tio estas multe pli malfacila ol verki libere !
- Anna Löwenstein estas aŭtoro de tri romanoj, kaj ankaŭ de la rakonto La teorio Nakamura, sur kiu baziĝas la nova kurso de lernu.net. De ĉiam ŝi interesiĝas pri instruado de Esperanto kaj kreado de instrumaterialoj,
kaj komence de la 80aj jaroj ŝi fariĝis iniciatinto kaj unua redaktoro de la facillingva parto de la revuo Kontakto. De 18 jaroj ŝi instruas Esperanton per la rekta metodo, kaj de 2007 ĝis 2011 ŝi instruis ankaŭ en la virtuala mondo Dua Vivo. Ŝi estas fondinto kaj redaktoro de la retejo uea.facila, kiu enhavas artikolojn verkitajn per facila lingvaĵo por novaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.
Kurso : Nova metodo de Murat
- Murat estas turka esperantisto el Istanbulo, kiu lernis Esperanton tute hazarde en Somera Esperanto-Lernejo Eger en Hungarujo antaŭ 35 jaroj. La lingvo plaĉis al li kaj li daŭre studis ĝin. En 1985, samideanino Terezija Kapista al Beogrado en la tiama Jugoslavio invitis lin gasti ĉe ŝi dum unu jaro kaj intertempe li partoprenis la kurson de Tibor Sekelj en Subotica. Li daŭre studis Esperanton poste en Slovakujo kaj Polujo.
- Profesie li estas instruisto pri ĥemio, sed emeritiĝas en aŭgusto 2019. Li ŝategas vojaĝi tra la mondo kaj celas ĉiam uzi Esperanton en sia ĉiutaga vivo.
- Murat plurfoje instruis Esperanton en diversaj landoj, enlande kaj eksterlande, ĉefe en Francujo, dufoje en Pluezek kaj dufoje en Greziljono. Li pretas instrui Esperanton al komencantoj aŭ al progresantoj.
Aktivaĵoj : ĈIRKAŬ HALOVENO
- Prelego pri kiel rakonti halovenajn historiojn efike. Ni faru tion ekstere dum mallumo, en arbaro, kun poŝlampoj kaj lanternoj
- Rakonto pri la historio de sorĉistinoj kaj procesoj kontraŭ ili
- Vespera serĉado de fantoma trezoro kun lumetoj kaj poŝlampoj
- Prelego pri la historio de kukurbo kaj realigi receptojn per ili : malplenigi malgrandajn kukurbojn por fari grimac-lanternojn kunporteblajn kaj por fari supon, kukon, marmeladon
- Fari sorĉist-ĉapelojn el nigra papero kaj ornami ilin, fari sorĉistan balailon el arbaraj branĉoj kaj ŝnuro, fari vestaĵon el malnovaj litukoj, fari kandelingojn por bateri-kandeletoj por la nokta kandelpromenado
- Verki kaj kune ludi teatraĵon pri haloveno, se ĉiuj kunhavas kostumojn
- Fari figurojn el marcipano se vi ŝatas frandi. Plenkreskuloj povus fari haloven-aĵn el argilo. brodi proprajn buŝtukojn halovenajn, Greziljonajn, kun propra nomo
- Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj - ili tion ŝategas. La temo Haleveno donas multajn eblojn, sed bezonas gepatran helpon.
Aktivaĵo : SOROBANO
- Soroban estas la japana vorto por japana kalkulilo, formo de abako (kalkultabulo). Kimie klarigas kiel ĝi funkcias kaj kial ĝi utilas al ni. Ŝi instruas ĝian uzon en praktika ateliero de sorobano.
- Kimie naskiĝs en Japanujo kaj laboris sian tutan profesian vivon en bank-asekura kompanio en Japanujo. Hodiaŭ ŝi loĝas en Anglujo. Ŝiaj infanoj kaj nepoj parolas Esperanton. Kimie estas tre konata de multaj esperantistoj, ŝi faris plurajn turneojn en Francio kaj partoprenis multajn kunvenojn por prezenti kaj instrui sorobanon kaj origamion. Ŝi venis al Greziljono jam en 1994.
- La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
- Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
- Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
- Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.
Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, Thierry Charles, Christelle Perrot
Aliĝintoj : Anna, Anne-Marie & Vincent, Baptiste, Bert, Dany O, Dany et Anne, Emmanuel & Fanny, François G, François LJ, Frédéric, Fundu, Hervé, Jean, Johan, Juan, Lise, Lode, Martine & Max, Murat, Nicky, Oksana, Philippe N, Philippe P, René, Ron, Simon, Xavier ...
Infanoj/junuloj : Dieudonné 18, Octave 11, Mathilde 10, Solomiia 9, Botan 9, Jelle 7, Lada 5 ...
Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : BE-2160 Wommelgem, 2610 Wilrijk, 5310 Longchamps ; CD-Kinshasa ; GB-N29AE-London ; ((ES-28021 Madrid ; MG-Antananarivo ; NL-6247AD Gronsveld ; TR-34672 Üsküdar ; UA-2206 Kijiv ; FR-21000 Dijon, 24000 Périgueux, 26300 Bourg de Péage, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 36330 Velles, 49140 Mazé-Milon, 49150 Cheviré le Rouge, 56000 Vannes, 69270 Fontaines sur Saône, 71530 Fragnes La Loyère, 75019 Paris, 79400 Saint-Maixent l’Ecole, 85100 Les Sables d’Olonne ...
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie
Foto el 2021.
Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)