Multaktivaĵo : ĥoro, bicikle/piede, E-kurso, EDE

Ĥora kantado + Biciklado kaj migrado + Esperanto-kurso +
+ EDE-kunveno alveno kaj foriro laŭ la evento 2022-okt-17/24

  • MULT-AKTIVAĴOJ
    • Interkant : Ĥora (korusa) kantado tuttage kun Zdravka Boytcheva alveno okt-18 ĉ. 18h, foriro okt-23 ĉ. 14h
    • Juan del Castillo E-Kurseto laŭ rekta metodo por komencantoj aŭ progresantoj, 3h/matene
    • EDE : 15-a post-Somera Universitato alveno okt-21 ĉ. 18h, foriro okt-24 ĉ. 10h nuligita - annulé
    • Les Chantées de Baugé : Koncerto de 3 Korusoj 2022-okt-22 17h
    • René Jelenc : Volontula laboro por purigi kaj ripari la basenon
    • Juan del Castillo : Tabloludoj por plenkreskuloj, 1h30/tage
    • Juan del Castillo : Kurseto de masaĝa teĥniko, 1h/tage
    • Olivier Buisson : Semajno de esperantlingvaj biciklistoj kaj piedpromenantoj nuligita - annulé
    • Ĉaso de esceptaj fotoj en Greziljono kaj fotokonkurso  ?
    • Radioamatoroj per sia sendstacio kontakti mondvaste per la Greziljona voksigno F5KSP ?
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO

  • La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝoj. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de merkredo ĝis sabato, (alvenu mardon ĉ. 18h).
  • Ĥorestrino : Zdravka Bojĉeva el Luksemburgo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Aktivaĵo : BICIKLA kaj PIEDA PROMENADO kun BEMI

  • Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
  • Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por piediriri kaj/aŭ bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Laŭ la vetero kaj via em, ni promenos piede aŭ bicikle. Ni biciklos inter 20 kaj 60 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !
  • Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo.
  • La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Olivier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj.
    Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.
  • Olivier BUISSON estas kampogardisto (kampara policisto) laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton. Jen lia retejo.

Aktivaĵo : EDE

  • Kuvenoj de la 15-a post-Somera Universitato de franca kaj eŭropa movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj ... kunveno"
  • Programo kompletigota :
    • Jarkunveno de EDE Francujo
    • Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de diversspecaj afiŝoj
    • Aliaj informaj kanaloj : filmoj, retaj amaskomunikiloj ...
    • Eksteraj rilatoj, eblaj kunlaboroj kun aliaj similaj movadoj
    • Bilanco de la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo.

Kurso de Esperanto)

  • Esperanto estas unu el liaj pasioj. En moderna filmo li aŭskultis : "Sekvu viajn pasiojn kaj la vivo premios vin". Li igis Esperanton unu el siaj centroj, el siaj motoj. Kaj la vivo ja rekompencis lin per komunikilo nekompareble mirinda kaj precipe, per bonaj esperantistaj amikoj.
  • Tian lian pasion pri Esperanto liaj lernantoj tuj rimarkas en liaj klasoj. Ĉiu gramatikaĵo, ĉiu frazero alproksimigas la lernanton al miraklo interkompreniĝi per lingvo apartenanta al neniu, apartenanta al ĉiuj. Tiel li instruas : per sia koro. Jen Juan del Castillo

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Thierry Charles, Christelle Perrot


Aliĝintoj  : Alain, Anne-Marie & Vincent, Baptiste, Bruno, Chantal, Christiane, Delphine, Deneza, Elisabeth, François, Françoise & Frank, Frédéric, Geneviève, Hervé, Jannick & Bert, Jean, Juan, Laurent, Laure, Louis, Lucien, Maja & Hubert, Manjo, Miko, Muriel, Nathalie, Olivier, Paulette, Pierre & Marcelle, René, Ron, Sylvie, Zdravka & Jimmy ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-5310 Longchamps ; ES-28021 Madrid** ; LU:2516 Luxembourg ; NL-6247 AD Gronsveld ; US.94703 Berkeley ; FR : 21000 Dijon, 22000 Saint-Brieuc, 22140 Bégard**, 29100 Douarnenez, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné**, 36330 Velles**, 45400 Fleury les Aubrais, 49000 Angers**, 49270 Orée d’Anjou**, 49320 Brissac-Loire-Aubance, 56000 Vannes, 56450 Theix**, 69270 Fontaine sur Saône, 71530 Fragnes La Loyère, 72000 Le Mans**, 72270 Mézeray, 72350 Saint Ouen en Champagne**, 75015+75016 +75019 Paris, 85140 Essarts en Bocage, 92130 Issy Les Moulineaux, 93140 Bondy ...
** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi

Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie