Staĝo de dancoj bulgaraj, rumanaj, hungaraj

Staĝo de dancoj bulgaraj, rumanaj, hungaraj
kun Célia Kameneff kaj Philippe Colleu
Danckurso dum sabato kaj dimanĉo, la 15-a kaj 16-a de oktobro 2022
Restado ebla inter vendredo posttagmeze kaj lundo matene

  • KURSOJ
    • Célia Kameneff : Dancoj rumanaj kaj hungaraj de Transilvanio
    • Philippe Colleu : Dancoj bulgaraj
    • NB : La staĝanoj estos disigitaj en 2 nivel-grupoj kiuj alternos inter la mateno kaj posttagmezo inter la dancoj bulgaraj kaj rumanaj. Kelkaj danceblaj kantoj estos proponataj.
  • ALIAJ AKTIVAĴOJ
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Kurseto de Esperanto
  • LA SEMAJNFINO RESUME
    • Ĝenerala disvolviĝo de restado
      • Vendrede : Alveno de la partoprenantoj, vespermanĝo kaj tranokto
      • Sabate : 9h-12h kaj 15-18h dancado en 2 grupoj. 21h30 popola danco
      • Dimanĉe : 9h-12h kaj 15-18h dancado en 2 grupoj. 21h30 popola danco
      • Lunde : Foriro de la partoprenntoj post la matenmanĝo
  • Prezoj kaj aliĝilo
  • Menuoj

Dancoj bulgaraj

  • Malkovri la ritmojn neparajn, danci je 7/16, 11/16... sen bezone de partnero
  • La bulgaraj dancoj okazas plej ofte kiel ĉeno. Vi dancos je muzikoj kun sonoroj variaj (kanto, akordiono, klarneto sed ankaŭ kaval, gadulka, gaida kaj tapan).
    La programo estos adaptita laŭ la staĝanoj, ni povos lerni paŝojn de Pravo Horo, Kopanica aŭ Raĉenica kiujn vi povos danci sur vilaĝa placo aŭ en publika parko de Sofio aŭ Plovdivo dum via sekva vojaĝo en Bulgarujo.
  • Philippe COLLEU, emerita instruisto, pasiiĝis pri la muzikoj kaj dancoj de la Balkanoj ekde sia infaneco. Post studoj de la bulgara en la instituto INALCO, li lernis la skribon de movoj Labanotation. Li pasigis 4 jarojn en SofiO kaj dancis en la ensemblo Bistrica. Li instruis la bulgarajn dancojn en Francujo, sed ankaŭ en Hispanujo kaj Usono. Li tenas regulajn kontaktojn kun Bulgarujo ekde la jaroj 80-aj ...

Dancoj rumanaj kaj hungaraj de Transilvanio

  • Malkovri la ritmojn je la bazo de 2 kaj 4 tempoj, sed ankaŭ certajn ritmojn je 5 kaj 7 tempoj de certaj hora’oj.
  • La rumanaj dancoj okazas je ĉeno aŭ paro. Ni tuŝos la dancojn de ĉiu ĉefa regiono de Rumanujo : Kriŝano, Banato, Oltenio, Transilvanio, Muntenio, Bukovino, Moldavio kaj Dobroĝo, celante precipe labori pri la stildiferenco inter tiuj diversaj regionoj. La programo adaptiĝos laŭ la nivelo de la staĝanoj. Ni traktos diversajn dancojn : hora, sirba, breaza, baza paŝo de invirtita, mindrele, tocul, pe picior, polca ....
  • Célia KAMENEFF, instruistino, pasiiĝis prp la muzikoj kaj dancoj rumanaj kaj de la Balkanoj ekde sia infaneco. En sia infaneco ŝi sekvis sian patrinon Geneviève Kameneff kiu instruis la rumanajn dancojn en staĝoj kaj iris al Hungarujo kaj Rumanujo ĉiusomere por sekvi plurajn dancstaĝojn. Ŝi komencis instrui dancojn en staĝoj kun sia patrino ekde la aĝo de 14 jaroj. Je 16-17 jaroj ŝi partprenis grupon de bulgaraj dancoj en Tuluzo gvidatan de Aurélia Marin, koregrafo diplomita de koregrafia instituto de Sofio. Je la aĝo de 18 jaroj, krom la rumanaj dancoj, ŝi pasiiĝas por la dancoj de la Balkanoj kaj daŭrigas la vojaĝojn kiujn ŝi faris kun sia patrino, por ĉeesti multajn staĝojn en Rumanujo, Hungarujo, sed ankaŭ Serbujo, Makedonujo, Bulgarujo kaj Grekujo. Ŝi transloĝiĝas poste al la Pariza regiono partoprenis la asocion de rumanaj dancoj Caprioara dum 13 jaroj. Ŝi aliĝas ankaŭ al la ensemblo Djanam, polifonia ĥoro de la Balkanoj. Ŝi instruas dum multaj staĝoj dancojn rumanajn, hungarajn, serbajn kaj bulgarajn en pluraj francaj regionoj kaj gvidas tiujn dancojn kun muzikistoj kiel Tsuica, Yago, Blaga Ruze.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.