Multaktivaĵo : ĥoro, biciklado, E-kurso

Ĥora kantado kun Interkant ++ biciklaj ekskursoj ++ E-kurso
alveno lundon 18an aŭ mardon 19an de oktobro 2021 ĉ. 18h
foriro dimanĉon 24an aŭ lundon 25an de oktobro ĉ. tagmeze

  • MULT-AKTIVAĴOJ
    • Interkant : Ĥora (korusa) kantado tuttage 2021-okt-19/24
    • Gunter Neue (Germanujo) Lingvaj ekzercoj por progresantoj posttagmeze 2021 okt-18/25
    • Olivier Buisson : 3a BEMI-Semajno de esperantlingvaj biciklistoj 2021-okt-18/25
    • KIU ? Ĉaso de esceptaj fotoj en Greziljono kaj fotokonkurso
    • KIU ? Tablo-ludoj kaj eksteraj ludoj
    • QSL ? : Radioamatoroj per sia sendstacio reaktivigas la Greziljonan voksignon F5KSP por kontakti mondvaste
    • Ekskursoj (en via aŭto) al regionaj vidindaĵoj, jen eblecoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Kurso : LINGVAJ EKZERCOJ

  • Gunter diplomiĝis kiel pedagogo pri plenkreskula klerigado kaj ekster-lerneja junulara klerigado en 1982, eklernis Esperanton en intensa semajn-fina kurso en printempo 1986, ekzameniĝis pri Cseh-metodo en C-nivelo. Gunter pli malpli regule instruas Esperanton en pluraj landoj, laŭ Tesi la testudoCseh-metodo por komencantoj. Por progresantoj li prezentas la filmon Gerda malaperis kaj lingvajn ekzercojn kiel ekzemple :
  • La ’n’-finaĵo, objekto de transitiva verbo, tempo, mezuro kaj direkto : ni praktikas per amuzaj ekzercoj.
  • Lando- kaj popolnomoj : ni spektos prelegon kaj praktikas la sistemon.
  • Pronomoj, ’si’, refleksivo : Ni ekzercos la regulojn kaj iliajn aplikojn.
  • ’-ig-’, ’-iĝ-’, transitiveco de verboj : Kiel elturniĝi ? Aŭdkomprena ekzerco tuŝas la temon kaj vi kompletigos ekzercan tekston.
  • Enigmo por amuziĝi. Per logika deduktado ni ekscios, kiu havas la Zebron kaj kies plej ŝatata trinkaĵo estas akvo...
  • NB : Tiu kurso okazos posttagmeze

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO

  • La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝoj. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de merkredo ĝis dimanĉo, (alvenu mardon ĉ. 18h).
  • Ĥorestrino : Zdravka Bojĉeva el Luksemburgo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Aktivaĵo : BICIKLA PROMENADO kun BEMI

  • Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
  • Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Ni biciklos inter 20 kaj 60 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !

  • Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo.
  • La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Olivier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj.
    Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.
  • Olivier BUISSON estas kampogardisto (kampara policisto) laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton. En 2010 dum 10-monata vojaĝo en Sudameriko, al li trudiĝis la ideo fondi asocion pri migrado por esperantistoj kaj Esperanto-ŝatantoj por reklami migradon en la esperantistaro kaj Esperanton ĉe la migremuloj. Jen lia retejo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 4 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Alain, Chantal, Christiane, Delphine, Deneza, Dieter & Jun, Françoise & Frank, Gunter, Jannick & Bert, Jeannine & Bernard, Laurent, Louis, Maja & Hubert, Muriel, Nathalie, Nicole & Pierre, Olivier, Paulette, Sylvie, Thérèse, Zdravka & Jimmy.

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : CH:3705 Faulensee ; DE : 35039 Marburg ; LU:2516 Luxembourg ; FR : 21000 Dijon, 22000 Saint-Brieuc, 22140 Bégard, 22300 Saint Michel en Grève, 29100 Le Juch, 35510 Cesson-Sévigné, 36330 Velles, 49000 Angers, 56000 Vannes, 59780 Baisieux, 72000 Le Mans, 72270 Mézeray, 72350 Saint Ouen en Champagne, 83330 Le Castellet, 85140 Essarts en Bocage, 92130 Issy Les Moulineaux

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie