FESTetO venas

Jam de kelkaj jaroj mankas al la festemuloj kaj muzikŝatantoj de Esperantujo La Renkontiĝo por kunesti kaj amuziĝi en somero. La longa atendado nun finiĝos !

FESTetO venas

de vendredo 13-a de aŭgusto vespere ĝis vendredo 20-a de aŭgusto 2021 matene

Sed karaj, ĝi NE estos kiel kutima FESTO de JEFO, ĉifoje ni mem faros nian FESTetOn. Venu, prezentu viajn talentojn, gvidu atelieron, instigu nin komune artumi kaj estu parto de memfarita festivalo. Ni atendas vin en certe "terure organizita” renkontiĝo kun malaĉa etoso, kies temo ĉi-jare estas Arto kaj Muziko ! Ni havas komfortajn litojn, multe da spaco por tendemuloj, bongustajn manĝojn, bonan etoson, frenezajn ideojn kaj mojosajn koncertojn.

AKTIVAĴOJ PLANITAJ
 
  • Gunter Neue : Esperanto-kurso laŭ la rekta metodo de Anna Löwenstein
  • koncerto de Polyanna 14.aŭg.
  • koncerto de JoMo 16.aŭg.
  • komuna kantado
  • eksteraj ludoj kiel trezorserĉado aŭ geo-kaŝado
  • akvobatalo, banado, naĝado
  • tabloteniso, flugpilko, piedpilko
  • migrado pieda aŭ bicikla sur la verda vojo
  • societaj ludoj, tabloludoj
  • manlaboroj
  • ekskursoj al la kastelo de Baugé, dolmeno aŭ regionaj vidindaĵoj

Aliĝintoj kaj teamo  : Christine Brücker bizono, Lars Sözüer, Gunter Neue, Isabelle Pollyanna, Valère Doumont lupo, Pierre Soubourou Ŝtonĉjo kun Loikĉjo, Lucile Brobeck, Yves Nevelsteen, Kriĉjo Schott, Camille Berger Lampiro, Mathilde Bled, Jean-Marc Leclercq JoMo, Armelle Piolat, Dorle Kampmann, Barbara Gulminelli, Muriel Lefort, Xavier Godivier kun Mathilde, Véronique Unger, Bert Schumann kaj aliaj

 
Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2640 Mortsel, 5060 Sambreville ; DE-35039 Marburg, 47051 Duisburg, 67380 Lingolsheim ; NL-6291-GP-Vaals ; FR : 35510 Cesson-Sévigné, 35700 Rennes, 35720 Pleugueneuc, 44100 Nantes, 49170 Saint-Martin-du-Fouilloux, 67200 Strasbourg, 72350 Saint Ouen en Champagne, 78230 Le Pecq, 91120 Palaiseau, 94205 Ivry-sur-Seine

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.