Ĥoro, naturarto ...

Ĥora kantado kun Interkant ++ Natur-Arto ++ aliaj
alveno mardon, 25an de majo 2021 ĉ. 18h, foriro dimanĉo, 30an de majo posttagmeze

  • MULT-AKTIVAĴOJ
    • Interkant : Ĥora (korusa) kantado tuttage 2021-maj-25/29
    • Nathalie Dubrulle : LandArt, Arto kaj Naturo en Greziljono 2021-apr-26/maj-02
    • KIU ? Ĉaso de esceptaj fotoj en Greziljono kaj fotokonkurso
    • KIU ? Tablo-ludoj kaj eksteraj ludoj
    • QSL : Radioamatoroj per sia sendstacio reaktivigas la Greziljonan voksignon F5KSP por kontakti mondvaste
    • Ekskursoj (en via aŭto) al regionaj vidindaĵoj, jen eblecoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO 2021-maj-25/29

  • La ĥoro Interkant daŭrigas sian novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume unu-du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de merkredo ĝis sabato, (alvenu mardon ĉ. 18h).
  • Ĥorestrino : Zdravka Bojĉeva el Luksemburgo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Aktivaĵo : ARTO kaj NATURO 2021-apr-26/maj-02

  • Arto kaj Naturo en Greziljono, nia versio de Landarto. Jen 12 fotoj de belaj rezultoj.
  • Nathalie proponas al vi plu beligi la rektan ĉirkaŭaĵon de la kastelo kaj kampadejo per verketoj kiaj : nova panelo dekora (laŭ la ekzemplo sur la apuda foto), renovigo de la stelo laŭ mandala maniero, nestoj kaj manĝeblaj mobiloj por birdoj, renovigoj de la plantbedoj per dikaj bambuoj, mandalo sub la lavejo ...
  • Ekster la atelieroj, vi povas ĝardenumi kun Nathalie, kaj krei novajn indikilojn por la plantoj. Kontaktu ŝin por antaŭe pridiskuti : nathalie.rigault ĉe lilo.org

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 4 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Chantal, Delphine, Deneza, Denise, Dieter, Françoise & Frank, Jannick & Bert, Jeannine & Bernard, Laurent, Louis, Maja & Hubert, Manjo, Muriel, Patricia, Paulette, René, Sylvie, Zdravka & Jimmy. Eble : Lucia.

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : LU:2516 Luxembourg ; CH:3705 Faulensee ; FR : 22000 Saint-Brieuc, 22140 Bégard, 22300 Saint Michel en Grève, 22690 Pleudihen sur Rance, 29100 Le Juch, 33730 Préchac, 35510 Cesson Sévigné, 49000 Angers, 56000 Vannes, 56450 Theix, 72000 Le Mans, 72350 St Ouen en Champagne, 85140 Essarts en Bocage, 92130 Issy Les Moulineaux. Eble : 19500 Turenne

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie