AŬTUNE la Esp.-ferioj (2020-okt-25/nov-01)

AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
9-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
Alveno dimanĉon, 25an de oktobro ĉ. 18h
Foriro dimanĉon, 1an de novembron tagmeze (aŭ lundon)

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Tim Morley (Britujo) « Paroligo kaj Polurado » (B2-C1)
    • Laurent Peuch : Kurso por progresantoj laŭbezone (A2-B1) --- nuligita
    • Maja Mériaux : Kurso por komencantoj laŭbezone (A1-A2) --- ne okazinta
    • AMO-68 : Seminario de Aktivula Maturigo pri "La rolo de Eo-Centroj" 2020-okt-27+29
  • POR INFANOJ KAJ ADOLESKULOJ
    • Laurent Peuch : Teatrumado de skeĉoj kaj ŝercoj --- nuligita
    • Maja Mériaux : Muzika ateliero
    • Kiu ? : Praktikado de Esperanto per ludoj 
    • Anne-Marie Ferrier Ĉirkaŭ la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj (Kunportu vian maskokostumon !)
    • Catherine Kremer : L​a vivo en kasteloj mezepoke : konstrui kastelon, muziki, ludi...
    • Bert Schumann : Sportaj aktivecoj posttagmeze : Kajaki sur la rivero Loir, arbogrimpi en Brion, naĝejo/saŭno en Beaufort, Boule de fort en Baugé, tabloteniso, flugpilko, piedpilko kaj petanko en Grésillon
  • AKTIVAĴOJ
    • Laurent Peuch : Teatra ateliero 2 horojn posttagmeze --- nuligita
    • Nathalie Rigault : LandArt, Arto kaj Naturo en Greziljono 2020-okt-19/29
      (Grande Bretagne)
    • René Jelenc : Labori en la estonta PMR-ĉambro, eksa bindejo
    • Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado, ĉ. 1h
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj je 2020-10-31
    • Nathalie Rigault : Fotoprelego pri ŝia franca libro "En tuta libereco. Familio vagabonda"
    • Tim Morley Prelego « Survoje al formorto, kaj kion fari pri tio »
    • Catherine Kremer : L​a vivo en kasteloj mezepoke : prelego
    • Xavier Godivier : Muta filmo de Buster Keaton, la homo kiu neniam ridas
    • Bert kaj Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekciado de ĉinaj infanlibroj
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...

KURSO « Paroligo kaj Polurado »

  • Tim MORLEY estas brita esperantisto loĝanta en Kembriĝo en Britio, kiu eklernis Esperanton en Bretonio (Francio) en 2001. Iama komputila programisto, dum pli ol 15 jaroj li instruas Esperanton, la anglan kaj francan al infanoj kaj plenkreskuloj. Li famiĝis kiel kreinto de esperantlingvaj versioj de pluraj komputilaj projektoj, ekz. OpenOffice.org kaj aktivis kiel vikipediisto, sed nun verŝajne estas pli konata pro sia TEDx-prelego pri la instruado de Esperanto en britaj ŝtataj lernejoj.
  • Pri la kurso : Se vi jam pli-malpli konas la gramatikon sed volas pli flue paroli, grandigi vian vortostokon kaj eventuale korekti kelkajn gramatikajn tiklaĵojn, jen la kurso por vi. Tim proponas viglan, paroligan kurson kun ekzercoj, ludoj, kaj multe da diskutado.

AMO-68 « La rolo de Eo-Centroj »

  • La 68-a Seminario de Aktivula Maturigo diskutas pri « La rolo de Eo-Centroj ». Ĝi okazas ĉeeste kaj virtuale la 27-an kaj 29-an de oktobro posttagmeze inter 16h00 kaj 18h30. Ĝi okazas fizike en Greziljono, virtuale ĝin prizorgas Irana Esperanto-Asocio (IrEA).
  • mardon, 27-an de oktobro
    • 16h00 Malfermo kaj enkonduko - Stefan MacGill
    • 16h15 LEE Jung-kee pri la Seula E-centro, Koreujo
    • 16h45 Zsófia Kóródy pri la Interkultura Centro Herzberg am Harz, Germanujo
    • 17h25 Małgosia Komarnicka pri la Eŭropa Centro pri Edukado Internacia en Vroclavo, Polujo
    • 18h15 Fina diskuto - Stefan MacGill
  • ĵaŭdon, 29-an de oktobro
    • 16h00 Taga enkonduko - Stefan MacGill
    • 16h10 Adeline Umutoni pri la E-centro en Rumonge, Burundo
    • 16h55 François Lo Jacomo pri la E-Kulturdomo Greziljono en Baugé-en-Anjou, Francujo
    • 17h40 Diskuto aŭ forumo plus kompilo de enketilo por Eo-Centroj (ĉiuspecaj).

TEATRA ATELIERO

  • Laurent eklernis E-on en 2000. Li praktikas amatoran teatraĵon de longtempe kaj ricevis en 2014 atestilon pri teatraj studoj el la artkonservatorio de Saint-Brieuc. Li ŝatas teatrumi kaj instrui. Do, li ĝoje akceptos vin en sia teatra sesio. Kune ni preparos teatraĵetojn, eventuale por ilin prezenti dum la adiaŭa vespero. Per tiu teatrosesio, ni kompreneble ridos, ridigos kaj plibonigos nian kapablon paroli Esperanton. Viaj proponoj kaj ideoj estos bonvenaj.
  • Celoj : ebligi al partoprenantoj : prepari teatraĵojn por la fina vespero ; malkovri kelkajn aspektojn de la aktorludo ; plibonigi la uzon de Esperanto.
  • Enhavo : ĉiutage : post ekzercoj por varmigi la korpon kaj voĉon, kaj por lerni la aktorludmanieron, la partoprenantoj preparas la teatraĵojn, helpitaj de la gvidanto.
  • Kondiĉoj : kunporti adaptitajn vestaĵojn por moviĝi interne aŭ ekstere ; ĉeesti ĉiujn tagojn ; - lerni la tekstojn de la teatraĵoj maldum la sesio-tempo ; kunporti siajn ideojn kaj bonhumoron.
  • Pro la kronviruso : ni praktikos la aktivaĵon ekstere kiel eble plej ofte laŭ la vetero, do bonvolu kunporti varmajn puloverojn ; laŭ la ekzercoj kaj la lokoj, ni devos surmeti maskon

Aktivaĵo : ARTO kaj NATURO

  • Arto kaj Naturo en Greziljono, nia versio de Landarto
  • Nathalie proponas al vi plu beligi la rektan ĉirkaŭaĵon de la kastelo kaj kampadejo per verketoj kiaj : nova panelo dekora (laŭ la ekzemplo sur la apuda foto), renovigo de la stelo laŭ mandala maniero, nestoj kaj manĝeblaj mobiloj por birdoj, renovigoj de la plantbedoj per dikaj bambuoj, mandalo sub la lavejo ...
  • Ekster la atelieroj, vi povas ĝardenumi kun Nathalie, kaj krei novajn indikilojn por la plantoj. Kontaktu ŝin por antaŭe pridiskuti : nathalie.rigault ĉe lilo.org

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 4 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj Andrea, Anne-Marie & Vincent, Bernard, Bert, Catherine, Emmanuel M, Fanny & Emmanuel, François, Liba & Floreal, Maja, Marine, Michel, Nathalie, Paul & Nicole, Philippe, René, Tim, Xavier

Infanoj/junuloj  : Botan 7, Mathilde 8, Octave 9, Juliette 10, Léonard 11, Zacharie 15, Salomé 21

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : GB-Cambridge ; FR-22140 Bégard, 33730 Préchac, 35510 Cesson Sévigné, 35720 Plesder, 35720 Pleugueneuc, 36330 Velles, 51400 Les Petites-Loges, 55100 Verdun, 69003 Lyon, 69270 Fontaines sur Saône, 71530 Fragnes La Loyère, 75019 Paris, 84330 Caromb, 85100 Les Sables d’Olonne, 91290 La Norville

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2020.

Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)