Sanitara protokolo de Greziljono : COVID-19

SANITARA PROTOKOLO 2022   (iri al MASKOJ)

  • En Francujo, la 14-an de marto 2022 nuliĝis la sanprotokoloj kaj ĉesis la aplikado de la vakcina pasporto. Ekde la 16-a de majo 2022, ne plu devigas porti maskon en publika transporto. Plu estas devo porti maskon kaj prezenti la vakcinan pasporton por aliri pri-sanajn kaj kuracisto-socialajn establaĵojn. La dokumento (3) detaligas la ĝeneralajn sanajn rekomendojn aplikeblajn ekde la 14-a de marto 2022 por malhelpi la transdonon de SARS-CoV-2 en la tuta loĝantaro. Jen ekstrakto de tiuj rekomendoj :
  • Rekomenditas porti maskon por maljunuloj aŭ malsanuloj, riskaj kontaktoj, kazoj konfirmitaj 7 tagojn post fino de izoliĝo — en lokoj kun multaj homoj, en lokoj fermitaj nebone aerumitaj kaj en publika transporto.
  • Manhigieno kun regula lavado per akvo kaj sapo dum 30 sekundoj, alie kun man-malinfektaĵo, restas esenca. Tiu ago estas la plej efika por malhelpi la transdonon de ĉiuj virusoj. Rekomendatas ne tuŝi la vizaĝon, sisteme kovri la nazon kaj buŝon, tusante aŭ ternante en sian kubuton, kaj uzi unu-uzajn naztukon.
  • En kontakto kun aliaj, rekomendatas aerumi la ĉambron regule, saluti unu la alian sen manpremo kaj eviti brakumojn.
  • Okaze de simptomoj de COVID-19, la persono devas tuj fari antigenan teston, izoli sin kaj redukti siajn kontaktojn, prepari la liston de kontaktitoj en la antaŭaj 48 horoj. En la kazo de pozitiva testrezulto, oni sekvu la taŭgajn rekomendojn (3)


MASKOJ   (iri al SANITARA PROTOKOLO 2021)

Nuna versio de nia masko mendebla koresponde kaj surloke. kastelo@gresillon.org


 
 
Dua versio de nia masko, elĉerpita.


 
 
Unua versio de nia masko, elĉerpita.


SANITARA PROTOKOLO 2021   (iri al PROTOKOLO 2022 - MASKOJ)

  • La sanitara protokolo establita kaj efektivigita en 2020 restas la sama por 2021. Ĝi baziĝas je la administraj direktivoj kaj protokoloj en la hotela industrio (1).
  • Ni memorigas ke la celo de ĉi tiu protokolo estas kaj certigi la sekurecon de la partoprenantoj (staĝanoj kaj helpantoj) kaj certigi ke la kunvivado ne estu tro ĝenata.
  • La ekstera spaco de la kastelo gravas. La ĉambroj estas multnombraj, kaj ekde kiam la vetero favoras oni povas fari agadojn subĉiele.
  • Alĝustigoj faritaj : cirkula direkto, reorganizo de salonoj, manĝoj kaj volontula servo, plifortigita purigado de saninstalaĵoj, balustradoj kaj pordoteniloj.
  • Afiŝoj memorigas pri taŭgaj gestoj laŭ la situacio kaj informas pri specifaj instrukcioj. Disponeblas man-malinfektaĵo en lokoj, kie ne estas akvo por lavi la manojn.

PREVENTO

  • Prefere lavu la manojn, alie uzu man-malinfektaĵon.
  • Aerumadu la ĉambrojn ĉiujn 3 horojn dum 15 minutoj kiam neniu ĉeestas.
  • Portu maskon interne de la kastelo kaj kromdomoj, deviga laŭ la leĝaro.
  • Krom la plifortigita purigado, ĉiu povas viŝi la pordotenilojn ktp. per la disponebla ekipaĵo, sed prudentas havi sian malgrandan ekipaĵon por povi uzi iam ajn.
  • Ne metu viajn aferojn sur tablon aŭ fenestrosojlon. Ĉiu kunportu saketon (dorsosakon aŭ ŝultrosaketon) por porti siajn propraĵojn (kajero, krajono, masko, botelo, aliaj rimedoj utilaj por protekti sin ktp).

MANĜOJ

  • La kuiristo modifas sian organizon kaj siajn menuojn por plifortigi la sanitarajn disponojn.

ORGANIZADO DE MANĜOSERVO KAJ MATENMANĜO

  • La homoj dediĉitaj al servado de manĝoj kaj lavado de teleroj estas informitaj pri la proceduroj kaj la kulturdomo provizas ilin per masko.
  • Laŭ la cirkula direkto, oni eniru tra la ekstera pordo de la verando, kie oni lavu la manojn. En la enirejo, konservante distancon de 1 metro, oni prenu pleton kaj manĝilaron, iru en manĝoĉambron 1, kie la manĝoj estas servataj.
  • La du manĝejoj estas aranĝitaj por limigi la nombron da homoj. Laŭ sia elekto, oni povas manĝi sola aŭ grupe, en la manĝoĉambro aŭ ekstere, eĉ escepte en la salono aŭ biblioteko.
  • Por la matenmanĝo, simila formulo estas proponata je formo de preskaŭa mem-servo.
  • Por ordigado, ĉiu metu siajn telerojn sur la ĉaron, konservante distancon de 1 metro.

PLIFORTIGITAJ PROCEDUROJ DE PURIGADO

  • Ofta purigado de surfacoj kaj de objektoj ofte tuŝitaj : per produkto aktiva kontraŭ la SARS-CoV-2-viruso por garantii malinfekton : Preferindas uzo de ĉiopuriga papero trempita per malinfekta produkto, sed eblas uzi mikrofibrajn lavotukojn se eblas lavi ilin ĉiutage.
  • Ne uzu altpreman akvoŝprucon, ne skuu ĉifonojn.
     * Ĉioviŝaj paperoj uzataj por purigado devas esti forĵetitaj en hermetikan plastan sakon (du plastaj sakoj unu en la alia ; oni fermas la unuan, poste la alian), kiu estu metita en specifan rubujon ekstere, malantaŭ la kuirejo, ĉe la eniro al la kelo.
  • Por malinfektado de objektoj portitaj al buŝo de infano, laŭ la materialo (kaj indiko sur la objekto), maŝino lavu je 60°C aŭ uzu malinfektaĵon, preferante produktojn taŭgajn por manĝosurfacoj kaj tiam tralavu longtempe sub klara akvo.
  • Helpemaj volontuloj plenumu la saman taskon dum la tuta semajno. Ili ricevas precizajn informojn, konsilojn kaj rapide povas plenumi sian taskon laŭ la reguloj. Ili konservas sian materialon en ujo.

TASKOJ FARENDAJ

  • Pordoteniloj kaj balustradoj internaj kaj eksteraj, ŝaltiloj en komunaj ejoj : almenaŭ unufoje tage.
  • Tabloj post manĝoj, aerumi manĝoĉambrojn dum 15 minutoj
  • Teleraro
  • Ĉiutaga purigado de plankoj : laŭ la kutimaj procedoj
  • Necesejoj, lavkuvoj kaj kranoj : almenaŭ unufoje tage. Krome ĉiu uzanto povas purigi post uzo per disponebla produkto.
  • Duŝoj : kompleta purigado unufoje tage. Ĉiu uzanto povas purigi post uzado per produkto disponebla.
  • Tabloj de aktivaĵaj salonoj : La gvidanto povas purigi la tablojn kaj ekipaĵon kaj aerumi la salonon 15 minutojn fine de la agado.

POR LA KAMPADANTOJ

  • La salono Trinkejo en la maldekstra/orienta kromdomo estas je dispono de staĝantoj por momento de malstreĉiĝo. Ĝi escepte povas servi kiel rifuĝejo por manĝoj de kampadantoj kiam pluvas. Pro zorgo pri COVID-19, ĝia konfiguro ne ebligas uzon kiel kutime. La nombro de ĉeestantoj estas limigita kaj la kuirejeto ne uzebla. La hangaro estas ebla ŝirmejo kaze de pluvo.
  • Memoru kunporti vian ekipaĵon (kuirilo, teleroj, kaseroloj, tablo kaj seĝoj, kuvoj) : Estas krano ekster la duŝejo por faciligi la organizadon de viaj manĝoj kaj teleraro.
  • Memorigo : Kampadumantoj ankaŭ povas ricevi manĝojn preparitajn de la kuiristo, sed tiuj estu menditaj anticipe.

ĈEESTO DE HOMO KUN SIMPTOMOJ

  • Se homo havas simptomojn de COVID-19, ŝli estas petita izoli sin en dediĉita ĉambro atendante konsulti kuraciston de Baugé.
  • Maison Médicale, 42 rue Georges Clémenceau. tel. : +33-2 41 89 12 72, alie urĝa servo : 15

 
(1) Protocole Sanitaire 1er juillet UMIH (Union des Métiers et Industrie de l’Hôtellerie
(2) ANSM (L’Agence nationale de sécurité du médicament et des produits de santé)


SANITARA PROTOKOLO 2020   (iri al PROTOKOLO 2021 - MASKOJ)

La restadoj kaj staĝoj de la Kulturdomo rekomenciĝos en 2020 tuj kiam eblas kaj kadre de COVID-19, ni aranĝas regulojn kaj agojn por bonvenigi la partoprenantojn en la plej bonaj sanitaraj kondiĉoj.

Ĉi tiu protokolo baziĝas je la administraj direktivoj kaj protokoloj en la hotela industrio (1). Tamen ni devas adapti al la konfiguro de la kastelo. La protokolo povas esti kompletigita laŭ naciaj gvidlinioj sed ankaŭ por plibonigi la kvaliton de akceptado.

La celo de ĉi tiu protokolo estas kaj certigi la sekurecon de la partoprenantoj (staĝanoj kaj helpantoj) kaj certigi ke kunvivado ne estu tro ĝenata. La unua paŝo estas ebligi al ĉiuj, kiuj estas malfortaj kaj/aŭ zorgas pri sia sano kaj la sano de aliaj, senti sin sekuraj. Tiuj, kiuj deziras pli da fleksebleco, estos liberaj pri siaj preferoj kondiĉe ke ili respektu la kolektivajn devojn. Ĉi tiuj mezuroj estas promeso pri la konsidero de MCE al la partoprenantoj.

La ekstera spaco de la kastelo gravas. La ĉambroj estas multnombraj, sed ni esperas, ke la vetero estos favora por povi fari subĉielajn agadojn ĉar la distraĵoj estas variaj.

Alĝustigoj estos faritaj : cirkula direkto, reorganizado de salonoj, manĝoj kaj volontula servo, plifortigita purigado de saninstalaĵoj, balustradoj kaj pordoteniloj.

Afiŝoj memorigos vin pri taŭgaj gestoj laŭ la situacio kaj informos pri specifaj instrukcioj. Disponeblas man-malinfektaĵo en la lokoj, kie ne estas akvo por lavi la manojn.

Dum la tradicia bonveniga trinkaĵo, la partoprenantoj havos la okazon diskuti kaj ricevi respondojn al siaj demandoj pri sia restado.

PREVENTO

  • Prefere lavu la manojn, alie uzu man-malinfektaĵon.
  • La uzo de gantoj dum aktivaĵoj estas malrekomendata, ĉar ili ne protektas kontraŭ kontaĝo se la homoj tuŝas sian vizaĝon.
  • Aerumado de la ĉambroj ĉiujn 3 horojn dum 15 minutoj kiam neniu ĉeestas.
  • Porti maskon interne de la kastelo kaj kromdomoj estas deviga konforme al la leĝaro. La aplikkondiĉoj de ĉi tiu leĝaro sciiĝos en la venontaj tagoj. La ekstero de la kastelo estas vasta kaj ofertas multajn lokojn, kie facilos praktiki la aktivaĵojn.
  • Krom la plifortigita purigado, ĉiu homo povos viŝi la pordotenilojn ktp per la disponebla ekipaĵo, sed estas prudente ke ĉiu havu sian malgrandan ekipaĵon por povi uzi kaze de manko.
  • Ne dezirindas, ke partoprenantoj lasos siajn aferojn sur tabloj aŭ fenestrosojloj. Ĉiuj estas petataj kunporti saketon (dorsosakon aŭ ŝultrosaketon) por porti siajn propraĵojn (kajeroj, krajonoj, maskoj, boteloj, aliaj rimedoj utilaj por protekti sin ktp). La partoprenantoj povas alporti siajn maskojn el tuko, kiuj povas esti lavitaj per maŝino je 60°C (provizi ilin per distinga signo).

KIUJN PRODUKTOJN UZI KONTRAŬ LA KRONVIRUSO ?

  • Par lavi siajn manojn :
    • Akvo kaj sapo estu preferataj. Efika lavado daŭros 30 sekundojn, kovrante ĉiujn surfacojn de ambaŭ manoj.
    • Se mankas akvo, eblas uzi man-malinfektaĵon (hidroalkohola ĝelo), frotante la surfacon de ambaŭ manoj ĝis la solvaĵo sekiĝos.
  • Por malinfekti malpurajn surfacojn :
    • ANSM (2) rekomendas la produktojn kun normo NF EN 14476.
    • Produktoj baze de alkoholo (hejma alkoholo kun 70% da etanolo aŭ brulalkoholo kun 90-95% da etanolo) same efikas. Hipoklorita akvo je >0.05% ankaŭ estas efika alternativo
    • La uzo de vinagro aŭ esencaj oleoj ne rekomendatas ĉar ili ne efikas kontraŭ la kronaviruso.

MANĜOJ

  • La kuiristo modifos laŭbezone sian organizon kaj siajn menuojn por plifortigi la sanitarajn mezurojn.

ORGANIZADO DE MANĜOSERVOj

  • Homoj dediĉitaj al servado de manĝoj kaj lavado de teleroj estos informitaj pri la proceduroj kaj ili portos maskon.
  • La ekiro laŭ la cirkula direkto okazas tra la ekstera pordo de la verando, kie la partoprenantoj lavos la manojn. En la enirejo, ili prenos pleton kaj manĝilaron, iros en manĝoĉambron 1 kie la manĝoj estos servataj.
  • La du manĝejoj estos aranĝitaj por limigi la nombron da homoj. Laŭ sia elekto, partoprenantoj povas manĝi solaj aŭ grupe, en la manĝoĉambroj, ekstere, aŭ eĉ escepte en salono aŭ biblioteko.
  • Por matenmanĝo, simila formulo estos proponata en formo de preskaŭa mem-servo.
  • Por ordigado, ĉiu leviĝos unu post la alia kaj metos siajn telerojn sur la ĉaron.
  • La telerlavilo malinfektas la telerojn per la temperaturo.

PLIFORTIGITAJ PROCEDUROJ DE PURIGADO

  • Ofta purigado de surfacoj kaj de objektoj ofte tuŝitaj : per produkto aktiva kontraŭ la SARS-CoV-2-viruso por garantii malinfekton : Preferindas uzo de ĉiopuriga papero trempitaj per malinfekta produkto. La uzo de mikrofibraj lavotukoj bezonus plian laboron por lavi ilin je 60°C. Sed ni ankaŭ testos tiun eblon.
  • Aparte atentu plastajn kaj metalajn surfacojn.
  • Ne uzu altpreman akvon, ne skuu la ĉifonojn.
  • Paperoj uzitaj por purigado devas esti forĵetitaj en hermetika plasta sako (du plastaj sakoj unu en la alia ; oni fermas la unuan post la alian), en la normalan rubujon.
  • Dediĉi rubujon ekstere por meti ĉiujn malgrandajn sakojn enhavantaj uzitajn paperajn tukojn.
  • Por la malinfektado de objektoj portitaj al la buŝoj de infanoj, depende de la materialoj (kaj indikoj sur la objekto) maŝino lavu je 60°C aŭ uzu malinfektaĵon, preferante produktojn kongruajn kun manĝsurfacoj kaj tiam tralavu longan tempon sub klara akvo.
  • Estos proponita al helpemaj volontuloj plenumi la saman taskon dum la tuta semajno. Ili ricevos precizajn informojn, konsilojn kaj rapide povas plenumi sian taskon konforme al la reguloj. Ili konservos sian materialon en ujo.

TASKOJ FARENDAJ

  • Pordoteniloj kaj balustradoj internaj kaj eksteraj, ŝaltiloj en komunaj ejoj : almenaŭ unu fojon tage.
  • La tabloj post la manĝoj, aerumi la manĝoĉambrojn dum 15 minutoj
  • La teleraro
  • Ĉiutaga purigado de plankoj : laŭ la kutimaj procedoj
  • La necesejoj, lavkuvoj kaj kranoj : almenaŭ unu-foje ĉiutage. Krome oni proponas al ĉiu uzanto purigi ilin post uzo per la disponeblaj produktoj.
  • La duŝoj : kompleta purigado unufoje tage. Oni proponas al la uzantoj purigi ĝin post uzado per la produktoj disponeblaj.
  • La tabloj de la aktivaĵaj salonoj : Oni proponas al la gvidanto purigi la tablojn kaj la ekipaĵon kaj aerumi la salonon 15 minutojn fine de la agado.

POR LA KAMPADANTOJ

  • La salono Trinkejo en la maldekstra/orienta kromdomo estas je la dispono de la staĝopartoprenantoj por momento de malstreĉiĝo. Ĝi escepte povas servi kiel rifuĝejo por manĝoj de kampadantoj kiam pluvas. Ĉi-jare ĝia konfiguro ne ebligas uzon kiel kutime. La nombro de ĉeestantoj estos limigita kaj la kuirejo ne uzebla. La hangaro estas ŝirmeja solvo kaze de pluvo.
  • Memoru kunporti vian ekipaĵon (kuirilo, pladoj, kaseroloj, tablo kaj seĝoj, kuvoj) : Estas krano ekster la duŝejo - ĉi tio faciligu la organizadon de viaj manĝoj kaj purigadon de teleraro.
  • En ĉi tiu jaro speciala, la kampadumantoj ankaŭ povas ricevi manĝojn preparitajn de la kuiristo, sed tiuj estu menditaj anticipe.

ĈEESTO DE HOMO KUN SIMPTOMOJ

  • Se homo havas simptomojn de COVID-19, ŝli estos petita izoli sin en dediĉita ĉambro atendante konsulti kuraciston de Baugé.
  • Maison Médicale, 42 rue Georges Clémenceau. tel. : +33-2 41 89 12 72, alie 15

 
(1) Protocole Sanitaire 1er juillet UMIH (Union des Métiers et Industrie de l’Hôtellerie
(2) ANSM (L’Agence nationale de sécurité du médicament et des produits de santé)
(3) Recommandations sanitaires générales dans le cadre de la lutte contre le COVID-19