Verda Naturisma Semajno

1-a Verda Naturisma Semajno
de lundo, 27-a de julio, ĝis sabato, 1-a de aŭgusto 2020
kun subteno de INOE FFN APNEL

ENHAVO

  • DIVERSAJ AKTIVAĴOJ
    • Prelego pri la principoj de naturismo, prezento de INOE kaj FFN
    • Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francajn popkantojn en Esperanto !
    • Akvobatalo, pilkoludoj, tabloteniso ...
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Jean-Luc Kristos : Babilu ni ludante kaj kleriĝante pri Eo !
    • Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Kurso : BABILU ni LUDANTE kaj kleriĝante pri Eo !

  • Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona. Dank’al tre diversaj ludoj. Sed, ne nur ! Okaze de ludoj, aù post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
  • Nova temo : esperantoparolantaro.
    • Kion gravan scii pri ties pasinteco ?
    • Kiel taksi ĝian nunan staton ?
    • El kio imagi ĝian futuron ?
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo kun Jean-Luc taŭgos por vi !

Dancoj kaj muziko : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Jean-Luc Kristos, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Bernard, Bert, Cathérine K. Chantal, Christian, Christophe, Corinne, Denis & Cathérine, Jacques, James Francis, François, Jean-François, Jean-Michel, Hervé, Jean-Luc, Richard, Robert, Rosy & Marc, Sylvie, Thierry

Loĝlokoj de la partoprenantoj povantaj kunveturigi  : 13008 Marseille, 21000 Dijon, 35510 Cesson-Sévigné, 55100 Verdun, 85300 Challans, 91160 Saulx-les-Chartreux

Loĝlokoj de la aliaj partoprenantoj  : 11370 Leucate, 13005 Marseille, 13012 Marseille, 13170 Les Pennes Mirabeau, 49400 Saumur, 57500 Saint Avold, 60100 Creil, 60580 Coye la Forêt, 63120 Sainte Agathe, 78690 Les Essarts-le-Roi, 87600 Vayres, 91300 Massy, 93420 Villepinte

Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2020