Membrokunvenoj 2020/2021


Ĝenerala Ordinara MEMBROKUNSIDO, sabaton, la 1-an de majo 2021

KONEKTO al la per vidkonferenco de la 1-a de majo 2021 antaŭ la 14a horo

  • Vi povas konektiĝi al la vidkonferenco per tiu ĉi ligilo, poste tajpi la pasvorton kiu estas la familinomo de LLZ nur minuskle.
  • Vi povas voki per telefono al tiu numero : +33-1 7037 2246 (el Francujo 01 7037 2246), poste tajpi la identigilon : 953 7761 1190
    • Ekster Francujo : trovu vian telefonnumeron en tiu ĉi paĝo
    • Por tiuj kiuj telefonas, atentu ke la administranto povas malŝalti vian mikrofonon kaze de tro da bruo, do sciu ke vi mem povas ree ŝalti kaj malŝalti vian mikrofonon per premo al *6. Eblas ankaŭ "mansigni" al la administranto de la kunveno per *9, tio aperigas indikon videbla de la administranto.

Ĝenerala Eksterordinara MEMBROKUNSIDO, dimanĉon, la 28-an de marto 2021

  • kunvoko al la eksterordinara kunsido : en Esperanto, en la franca.
  • protokolo de la eksterordinara membrokunsido : en Esperanto kaj la franca.

Ĝenerala Ordinara MEMBROKUNSIDO, sabaton, la 20an de junio 2020


Listo de la KANDIDATOJ por la nova komitato ekde junio 2020

  • Xavier GODIVIER, 131 voix, élu
  • René JELENC, 130 voix, élu
  • Esperanto-France, 125 voix, élu
  • SAT-Amikaro, 123 voix, élu
  • Pierre SOUBOUROU, 118 voix, élu

Informoj por la kandidatoj en 2020 :

  • Alvoko al kandidatiĝo. La kandidatoj estas tiuj konfirmitaj post la elekta preparado. La limdato por deklari kandidatiĝon estas la 13a de marto 2020. La limdato por deponi kandidatiĝon kun sinprezento kaj aldonaj deklaroj estas la 28a de marto 2020. NB :
    La respondoj alvenantaj tro malfrue pro la mondepidemio estos konsiderataj de la komitato.
  • Sinprezento estu verkata de kandidato kaj en la franca kaj en Esperanto, la enhavo povas varii inter la lingvoj. Sinprezento en unu lingvo enhavu maksimume 1.200 signojn (t.e. ĉirkaŭ 1.000 literoj, ĉ. 160 vortoj). La komitatanoj de la Kulturdomo estras Esperanto-staĝojn kaj rilatas kun nefranclingvanoj pri aferoj de la Kulturdomo, sekve ili bezonas paroli Esperanton. Kandidatoj precizigu sian E-lingvonivelon en sia sinprezento.
  • Tekstoj senditaj estu definitivaj, postaj ŝanĝoj ne eblas. Tekstoj ricevitaj post la limdatoj ne akceptiĝas. Ĉiu kandidato sendu siajn tekstojn en informadika formo, per retmesaĝo, en alkroĉita dosiero kun sufikso DOC, ODT aŭ TXT. Teksto-formatoj estos uniformigataj dum la enpaĝigo.
  • Deklaron de ne-kondamno plenigu kaj kopion de legitimilo liveru ĉiu kandidato ; tiuj necesas por la deklaro ĉe la Tribunalo de Komerco.
  • La elekto-komisiono konsistas el societanoj. Por kontakti ĝin, deklari kandidatiĝon aŭ deponi kandidatiĝon kun sinprezento, sendu retmesaĝon al : kastelo@gresillon.org kaj elections@gresillon.org

Vidi la Membrokunvenojn de  2020/20212018/20192016/20172014/20152012/20132010/2012