Lavejo (2016-2017)

Restaŭro de la lavejo de Greziljono en 2016-2017

Jen fotoj de la lavejo el 2014. Jam pli frue, Jeanik ŝirmis la ĉarpentaĵon per plasta baŝo kontraŭ damaĝoj pro pluvo.
Septembro 2016 : Isabelle kun la asocio CDG iniciatas ĉarpentistan volontulan staĝon por restaŭri la tegmenton de la lavejo. Jesse gvidas la ĉarpentistajn laborojn, jen lia franclingva retejo lecharpentiervolant.
Oni unue instalas novajn patnojn el kverko. Jen Jesse fiksas la ŝtrebon (stegon) inter la supra first-patno kaj la pend-fosto ĉe la gablo-muro.
Oktobro : La laboroj plu daŭras per renovigo de la ĉevronoj el kverko.
Jen detalo pri la bela gropo. Ĉarpentista lernanto Guillaume martelas persiste.
Komence de novembro : René preparas morteron en betonmiksilo, Frédéric ripare masonas la gablo-supron.
Fine de novembro : René segas latojn (tabulojn) el pino. Bert, Frédéric kaj Jean-Jacques fiksas ilin per najloj sur la ĉevronojn. Tiuj latoj portos la ardez-platojn kaj malhelpos la venton levi ilin desube, ja unu flanko de la lavejo estas malfermita.
Jen detalo pri la bela gropo.
La tutan tegmenton kovras linioj. La vertikalaj linioj montras kie fiksi la pintojn de la ardez-hokoj por laŭliniigi de ardez-platojn. La horizontalaj linioj celas regulan distancigon de la ardez-tavoloj. Kalkulkriterioj estas : longo de la ardez-plato, valoro de la kovrita parto, kliniĝo de la tegmento ktp. Malsupre sur la foto videblas zinka lad-bendo, de kiu defalas la pluv-gutoj.
Februaro 2017 : Pierre fiksas la unuan plej malsupran vicon da ardezoj per najloj. Pli supre oni uzos pint-hokojn.
La sekvaj ardezoj estas fiksitaj pli kaj pli supre, laŭ la strekitaj linioj.
Frédéric kaj Jean-Jacques detranĉas ardezojn per tegmentista ardez-amboso.
Pierre longe penas por perfekte aranĝi la ardezojn de ambaŭ gropoj.
Jen detaloj pri tegment-rando kun zink-bendo malsupre kaj pri grop-eĝo kun first-tegolo supre.
Multan dankon al ĉiuj kunlaborintoj, inkluzive tiuj ne nomitaj, por la bona laboro kaj bela rezulto.
Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren