Turismo en Anĵuo (2018-jul-16/22)

Semajno de ĉiĉeronado en la regiono Anĵuo
de lundo 16-a de julio ĉ. 18h ĝis dimanĉe 22-a de julio 2018 tagmeze
 
Paralele : Speciala Esperanto-kurso-semajno, legi plu

LA SEMAJNO RESUME

P R O G R A M O

Lunde : Alveno de la partoprenantoj ĝis lunde vespere

  • 19h vespermanĝo
  • 20h30 prelego de nia ĉicêrono Catherine Kremer pri la arto de murtapiŝoj

Marde : tuttaga ekskurso al Angers, (pikniko)

  • 10h mezepoka kastelo de la urbo Angers malantaŭ blanka kaj nigra ĉirkaŭmuro kun 17 turoj ; interne oni malkovras la tapetaron pri la Apokalipso
    mendita de la reĝo de Anĵuo, Ludoviko la 1a ĉirkaŭ 1370.
  • 11h vizito de la malnova urbo kaj katedralo de Angers.
  • 13h pikniko
  • 14h murtapiŝo Kanto de l’Mondo en la muzeo Jean Lurçat en Angers, teksita en Aubusson (urbo de centra Francujo) de 1957 ĝis 1966, ĝi spegulas la tapetaron mezepokan por esprimi kosman vizion pri Homo en Paco kaj Gloro.
  • 19h vespermanĝo en Gresillon
  • 20h30 prezento de la ekskursceloj ate de Catherine kun resumo pri la historio de la francaj reĝoj dum la renesanca periodo

Merkrede : tuttaga ekskurso al Villandry, Azay le Rideau kaj Chinon, (tagmanĝo en restoracio)

  • 10h Ni vizitos la famajn ĝardenojn de la renesanca epoko de la kastelo de Villandry
  • 12h30 restoracio en Azay-le-Rideau
  • 14h En la urbeto Azay-le-Rideau, ni vizitos la perlon de la renesancaj kasteloj (16-a jarcento)
  • Ni vidos de ekstere la reĝan fortikaĵon de Chinon kie Johana de Arko renkontis la reĝon Karlo la 7a (patro de Ludoviko la 11a) en 1429
  • 17h15 Ni vizitos la domon La Devinière kie naskiĝis la fama verkisto Rabelais fine de la 15a jarcento apud Chinon
  • 19h30 vespermanĝo en Gresillon

Jaŭdo : tuttaga ekskurso al Saumur, pikniko kaj vizito de Fontevraud, (pikniko)

  • 10h Kadro Nigra, nacia armea lernejo de rajdado ekde 1815, vizito de la ĉevalejo, rajdejo, selejo
  • 11h15 vizito kun nia ĉiĉerono de la kastelo de Saumur
  • pikniko apud la kastelo
  • 14h30 Abatejo de Fontevraud : 900 jaroj da historio, grandega bieno. Ekde la 12a jc. Dum la regno de Ludoviko la 14a (17a jc.), nobelaj junulinoj ricevis tie kristanan edukadon. Napoleono la 1a ordonis la fermon de la abatejo por transformi ĝin al malliberejo kie oni nombris ĝis 2000 viroj ; la malliberejon oni fermis nur en 1963.
  • 19h vespermanĝo
  • 20h30 gustumado de anĵuaj vinoj

Vendrede : tuttaga ekskurso al Amboise kaj Chenonceaux, (tagmanĝo en restoracio)

  • La reĝo Karlo la 8a naskiĝis en la kastelo de la urbo Amboise, konstruigis reĝan loĝejon per italaj laboristoj kiam li ekregis en 1491 (komenco de la franca renesanco).
  • 11h Vi renkontos la lastan reĝon kiu vivis en Luar-kastelo, Francisko la 1a kaj Leonardon de Vinĉi, ni vizitos la domon Le Clos Lucé , apud la kastelo de la reĝo, en kiu Da Vinci vivis de 1516 ĝis sia morto en 1519
  • 13h15 restoracio en Amboise
  • 15h45 Proksime de Amboise, situas la kastelo de la komunumo Chenonceaux, nomita la kastelo de la damoj, tie vivis Diana de Poitiers kaj Katarina de Mediĉoj
  • 19h30 vespermanĝo

Sabate (suplemente) : matena ekskurso al Plessis-Bourré, posttagmeza ekskurso al Baugé

  • 10h libera vizito kun Jannick de la kastelo inter mezepoko kaj Renesanco de Plessis-Bourré en Cheffes konstruigita de Jean Bourré, ministro de la franca reĝo Ludoviko la 11a kiu reĝis de 1461 ĝis 1483
  • 13h tagmanĝo en Grésillon
  • 14h30 vizito de la Apotekejo (1675) de la tiama hospitalo en Baugé
  • promenado tra Baugé kaj vizito de la kapelo kie videblas la vera kruco de Anjuo
  • 19h vespermanĝo en Gresillon

Dimanĉe : foriro matene aŭ post la tagmanĝo

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado kun 4 tagoj da ekskursoj kaj 5 noktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, transporton en buseto, ĉiĉeronon, enirbiletojn :
    • por ĉambro kun 1 lito : 500 €
    • por ĉambro kun 2 litoj : 450 €
    • por ĉambro kun 3 ĝis 5 litoj : 400 €
    • NB : Tiu prezo inkluzivas nur la ekskursojn kaj restadon ĝis sabate matene. La sabata ekskurso (suplementa) estas krome pagenda.
    • NB : La trinkaĵoj en la restoracioj kaj kastelo aldone pagendas.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi.
    -* Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.

Teamo : Jannick Huet, Catherine Kremer


Aliĝintoj  : Jannick, Catherine H, Catherine K, Deneza, José Miguel & Ana, Emmanuel, María Pilar, Martien, Mikaela & Aly, Nina, Lorenzo ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Paula 15, Jorge 15 ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : ES-03110 Mutxamel (Alicante), 03550 Sant Joan d’Alacant ; NL-1826CH Alkmaar ; RU-450075 Ufa ; FR-35510 Cesson-Sévigné, 35720 Plesder, 54990 Xeuilley, 55100 Verdun, 56000 Vannes, 71700 Tournus ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie.


Foto el 2018