Alvoko 2017-2018

Alvoko al donacoj kaj subtenoj por dormĉambro por handikapulo

          
Ekde sesdek kvin jaroj, nia Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon por progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj renkontoj. Pour konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia epoko, necesas bontenaj laboroj : pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas planataj. La Kulturdomo nuntempe povas aŭtonome certigi parton de tiuj konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn.

Inter la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita (PMR) oferti unu aŭ du adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niaj gastojn sen diskriminacio. Pluraj ebloj estas konsiderataj kaj la elektita projekto estos realigita tuj kiam ni havos la necesajn financojn. La leĝa limdato de la laŭnormigo estas la 31a de decembro 2018.

Por akceli la aferojn, ni lanĉas ĉi tiun alvokon al donacoj. Se vi rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas subteni nin, bonvolu sendi vian donacon al
Maison Culturelle de l’Espéranto
Château de Grésillon
St Martin d’Arcé
F-49150 Baugé-en-Anjou
aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en nia retejo, precizigante kiel pagocelo “donaco PMR”. Vi povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B (laŭ la statutoj) kaj partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj teamoj.
Pli da informoj, i.a. la teĥnika dosiero kaj la kostokalkulo, estos afiŝitaj poste. Ne hezitu nin kontakti per retpoŝto al kastelo@gresillon.org.
Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la Esperanto-Kulturdomo dankas vin varme.
 
Ni dankas al : 
2017 : Laurent Peuch, Josette Ducloyer, Gilles Tabard, Didier Janot, Robert Sarrut, Luis Ladeira, Javier Alcalde, Sylviane Lafargue, Klaus Leith, Marie-Thérèse Lloancy, Miguel Gutiérrez Adúriz, André Debertonne, Alfred Schubert, Monique Paquelier, James Rezende Piton, Prof. Dr. GONG Xiaofeng, Sylvie Plantier, Claude Longue-Épée, Valerie Irvine, René Jelenc, Arlette Frangeul, Guy Camy, Robert Kueny, Corinne Daudier, Giancarlo Fighiera, Michèle & Pierre Jagueneau, Talal Aboulzahab, Marita F.W. Kruijswijk, Eugene & Josiane Papciak, Bert de Wit, Jim Bayard, Brigitte Ardon, Pierre Dieumegard, Huguette Ploeckl​, Wolfram Diestel, Antoinette Portmann, Ilse Jacques, Guido Van Damme, asocio Esperanto Solidareco, Lucette Lejeau, João Otávio Veiga Rodrigues, Albert Crié, Carlos Spinola, Robert Leleu, Ionel Bodale, Debora Rossetti, Michel Basso, Denis Jeanteur.
2018 : Franklin van Zoest, asocio Espéranto-Grenoble, Pierre Cardona, Maryse Beczkowski, Daniel Houguet, François Lo Jacomo, Ruth Kevess-Cohen, NR-partoprenantoj, Bernard Dufresne, Birta Sabolcz, Denise Loisel, Jocelyne Monneret, Brigitte L’Hote, Serge Sire, Andreas Diemel, Jimmy Stryhn Meyer, La Verda Stelo Esperanto 94, Ugo de M., Paulette Naulet, Marie-Christine Bourgeois, Renée Triolle.
2019 : Robert Kueny, Esperanto 94.
Nova alvoko en decembro 2019