AŬTUNE la Esp.-ferioj (2017-okt-27/nov-04)

AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
6-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de vendredo, 27-a de oktobro, 18h
ĝis sabato, 4-a de novembro 2017 matene
Kursoj, koruso Interkant kaj aliaj aktivaĵoj, programo por infanoj.
Aliĝilo - enskribiĝo ...

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Stano Marček (Slovakujo) Aŭdo-vida konversacia kurso por progresintoj (B2-C1)  
    • Bert Schumann (Bretonujo) Cseh-metodo, kurso por komencantoj rekte en Esperanto (A1-A2)
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Kurso por komencintoj (laŭ bezono) (A2-B1)
    • Bert Schumann (Bretonujo) Tradukado de ŝercoj el/al Esperanto (C1)
  • POR INFANOJ
    • Elisabeth Barbay : Praktikado de Esperanto per ludoj (antaŭtagmeze)
    • Elisabeth Barbay : Ateliero por fabriki fest-ornamaĵojn por Haloveno kaj eble preparo de spektakleto ĉi-tema (posttagmeze)
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj. Kunportu vian maskokostumon ! 2017-10-31
    • Bert Schumann : Amuzaj aktivaĵoj por infanoj ĝis 99 jaroj : societaj tabloludoj, skrablo, tabloteniso, petanko. Flugpilko kaj piedpilko kun ĉiuj.
    • Lerni la kanton « La Kanto de la Koloroj » html pdf retlibro
  • AKTIVAĴOJ
    • Zdravka Bojĉeva (Savojo) Korusa kantado kun Interkant’ (2017-10-28/31)
    • René Jelenc (Akvitanio) Ripari, kudri, brikoli, slojdo, ĝardenumi, kudri
    • Stano Marček (Slovakujo) Kantu kun ni famajn Esperanto-kantojn, kun gitara akompano
    • Elisabeth Blond (Anĵuo) Popolaj dancoj
    • Pascal Hébert (Francilio) Ŝogio kaj aliaj ludoj
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Meditado-ateliero pri plenkonscia meditado, ĉ. 1h tage
    • Eko-turismo : individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Koncerto de 4 korusoj (Musica-Cheviré, Chant’Aubance, La Viva, Interkant’) 2017-oct-29 17h00, Baugé, salon René d’Anjou
    • Stano Marček (Slovakujo) Prelegoj laŭ variaj temoj - elektu el tiu listo
    • Nicolas Mougeot-Bohers (Bretonujo) memfarita societa ludo en Esperanto « Kiu estas tiu ? »
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Filmo kun subtekstoj en Esperanto kaj muta filmo amuza-poezia de Buster Keaton

Kurso : REKTA METODO

  • Aŭdo-vida konversacia kurso por progresintoj por atingi KER-nivelon B2 ĝis C1. La instruisto adaptiĝas al la nivelo de la kursanoj.
  • La kurso baziĝas sur rekta, tiel nomata indukta metodo, laŭ kiu la lernantoj – helpe de bildoj kaj analogio – subkonscie ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste – en tekstoj kaj ekzercoj – rerenkontas kaj ekzercas ilin ĝis alproprigo.
  • Stano naskiĝis 1953 en Martin, Slovakujo, kaj plu vivas tie. Esperanton li eklernis kiel 12-jara lernanto. Pri instruado li multjare spertiĝis en deko da landoj. Li estas membro de la Akademio. Li aŭtoris lernolibron Esperanto per rekta metodo, kiu aperis en 40 lingvoj. Jen lia eldoneja oferto, Jen pri lia vivo.

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por komencantoj
  • La instruanto principe parolas nur en Esperanto. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn. La lecionoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, poste dum staĝoj en Greziljono.

Aktivaĵo : ĤORA KANTADO

  • La koruso Interkant daŭrigas sian novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume unu-du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado antaŭ- kaj posttagmeze, de la 28a de oktobro 10h ĝis la 31a 17h ; vi povas alveni la 27an de oktobro ĉ. 18h kaj foriri la 1an de novembro matene.
  • Korusestrino : Zdravka Bojĉeva el Savojo. Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno tra la kastela parko kaj arbaro laŭ nia gvidlibreto pri la loka flaŭro kaj faŭno de Greziljono
  • Individua promeno, piede aŭ bicikle, sur la nova Verda Vojo kiu laŭas Greziljonon aŭ laŭ tiuj cirkvitoj regionaj
  • Vizito de la proksima dolmeno de la Kovrita Ŝtono (3km)
  • Vizito de regiona glob-ludejo Boule de fort (1,5 km)
  • Trovo de proksimaj trezoroj laŭ geo-kaŝejoj per via birilo
  • Laŭ mendo, ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Aloyce, Anne-Laure, Annie, Claudine & Vinko, Deneza, Denise, Dominque, Elisabeth B, Elisabeth & Patrick, Francis, Françoise & Frank, Françoise & Hubert, Geneviève, Gérard, Gilles, Isabelle, Jannick & Bert, Jeannine & Bernard, Louis, Lucia, Manjo, Marie-Pierre, Nathalie, Pascal, Patricia, Roland, Stano, Sylvie, Vincent, Xavier, Zdravka & Jimmy ...

Infanoj/junuloj  : Maïwen 15, Eole 15, Nora 14, Lola 14, Nicolas 14, Hélène 12, Mathilde 5 ...
(Bv. noti se via infano povas dormi kun aliaj knaboj/knabinoj. )

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : SK-03601 Martin ; TZ-Daressalaam ; UK-CO76SF Colchester ; LU-5875 Alzinge ; FR : 19500 Turenne, 22000 St Brieuc, 22140 Bégard, 22300 St Michel en Grève, 22690 Pleudihen sur Rance, 25700 Valentigney, 29600 Morlaix, 35700 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 37700 St Pierre des Corps, 44100 Nantes, 49000 Angers, 49250 La Ménitré, 49320 St Saturnin-sur-Loire, 53970 L’huisserie, 56000 Vannes, 56310 Quistinic, 56450 Theix, 56330 Pluvigner, 69300 Caluire, 72000 Le Mans, 72100 Le Mans, 74500 Evian-les-Bains, 75015 Paris, 75020 Paris, 90000 Belfort, 91120 Palaiseau, 93140 Bondy

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2017. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)

Opinioj de partoprenantoj 2017 - 2012
Mia unua staĝo en Greziljono estis tre amuza, eduka kaj interesa. Mi ĝuis esti en tiel bela loko, ĉirkaŭata de agrablaj samideanoj kun kiu mi ludis, babilis kaj lernis. Tre valora estis la kurso gvidita por Stano Marĉek, kaj ankaŭ la agrablaj ekskursoj, ekzemple kajaki sur la rivero Loir. Ankaŭ ni manĝis ege bone ! Koran dankon al Ĵannick, Bert kaj Stano, kaj ĉiuj organizantoj kaj partoprenantoj. Sophie
Al mi multe mankis la varma etoso de Interkant’ kaj la plezuro kune kanti. Certe mi ĉeestos la aŭtunan staĝon en 2018. Mi kore brakumas vin. Laurent Kiel kutime, mi trovis la etoson ege agrablan, preskaŭ familian. Bernard kaj mi ĝojis retrovi vin. Tutkore. Jeannine