AMO PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj aŭ seminario pri aktivula maturigo

Kurso kun Zsofia, Christophe aŭ Marion (2017-apr-14/22)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2017-apr-21/22)

AMO-seminario kun Stefan kaj Sara (2017-apr-15/20)
Aliĝilo - enskribiĝo
Read in English

ENHAVO  

 Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
 Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
 Kurso B1-B2 « Venu, vidu, spertu ! » gvidata de Zsófia Kóródy
 AMO-seminario (C1) « Kiel modernigi la instruadon de Esperanto kun la novaj teknikaĵoj ? Spertoj kaj defioj. » gvidata de Stefan MacGill kaj Sara Spanò
 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI-UEA
 Prelegoj kun Mireille Grosjean
 NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

 Programo de la kursoj, seminario kaj ekzameno
 Prezoj kaj aliĝoj
 Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj sur mapo
 Libroservo surloke, vidu liston
 Opinioj kaj raportoj : partoprenantojekzamena sesio

 Fotoj : grupo — albumoj 16 19 34 13 28 219 33 44 51 26 23 76 35 54 65
 Intervjuo kun la responsanto de la staĝo

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per la rekomendita rekta metodo. Ni proponas tri nivelojn (kursojn).

KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! » (2017-apr-15/21)
 

  • Instruanto : Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo (destinata al nova lernolibro projekta). La praktika vortaro de André Andrieu (16€, eldonita de SAT­Amikaro) estas rekomendata.
  • Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj de la ekzameno estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj kaj teatrecaj aktivigoj.

KURSO A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » (2017-apr-15/21)
 

  • Instruanto : Christophe CHAZAREIN estas aktivulo en Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li instruas Esperanton de 2006. En 2009, li aktivis unu jaron en Białystok kiel eŭropa volontulo, kaj partoprenis trejnadon pri Esperanto­instruado en la universitato de Poznano. De 2011, instruado – de Esperanto kaj de la okcitana lingvo – estas lia ĉefa okupiĝo. En 2014, li kreis « Ins’eo », asocion kiu celas favori pli modernajn pedagogiajn praktikojn, kaj helpi la profesiiĝon de Esperanto­instruado.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La homoj aliĝintaj al tiu kurso havu antaŭ la komenco la nivelon A2. Ĉi tiu kurso celas la homojn, kiuj deziras akiri nivelon sufiĉan por komuniki en la plimulto de la situacioj kie Esperanto povas utili (vojaĝoj, kongresoj, internaciaj renkontiĝoj, korespondado, gastigado, kpt...).
  • Prezento de la kurso : Lerni lingvon estas multe pli ol asimili gramatikajn regulojn kaj vortostokon. Lerni lingvon estas disvolvi sian kapablon komuniki – tio estas aŭskulti, legi, skribi ... kaj paroli ! Se vi havas bazojn en Esperanto, sed sentas vin tro limita, kaj volas doni al vi la rimedojn utiligi ĝin ĉe Interreto aŭ vojaĝante, en kongresoj, ĉe esperantistoj, do ĉi tiu kurso estas por vi. Ĉi tiu kurso ankaŭ celas prepari por la parolaj kaj skribaj taskoj de la ILEI-UEA-ekzamenoj je la niveloj B1 kaj B2.

KURSO B1-B2 « Venu, vidu, spertu ! » (2017-apr-15/21)
 

  • Instruanto : Zsófia KÓRÓDY, hungarino loĝanta en le Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanujo, kerna aktivulo de la fama Interkultura Centro Herzberg. Ŝi diplomitiĝis en la universitato ELTE en Budapeŝto, laboris kiel profesia lingvoinstruisto pri la angla, hungara kaj Esperanto kaj verkis gramatikan ekzercaron.
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso. Zsófia tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj kaj certe liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C1-ekzamenon.
  • Prezento : La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. Tiu kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.

Seminario C1 : AMO (2017-apr-16/20)
 

  • Aktivula MaturigO (AMO) estas projekto de UEA por kapabligo de gvidantoj de Esperanta movado. La projekto estas realigata kiel serio de seminarioj, kutime dum renkontiĝoj diversloke sur la Tero. La projekton gvidis Stefan MacGill kaj ekde 2017 Sara Spanò.
  • Legi pli pri tiu projekto.
  • La seminaria temo estos « Kiel modernigi la instruadon de Esperanto kun la novaj teknikaĵoj ? Spertoj kaj defioj. »
  • Ni ĉerpos spertojn el la partoprenontoj pri retkursoj kaj interaktivaj metodoj por preni kontakton kun tute novaj homoj, kiuj tra la reto stumblis je Esperanto aŭ bazaj E-kursoj.
  • Ni diskutos, kiuj estas la allogaj argumentoj, kiuj tiros la atenton kaj emon inter tiuj homoj.

  • Ni parolos, pri ebloj por cellingaj retkursoj aŭ retkursoj efike tradukeblaj por doni vastan gamon da enirlingvoj.
  • Ni meditos, ĉu estas eternaj instruprincipoj, kiuj konservas sian validecon, eĉ en la retepoko kaj la kresko de mem-lernado
  • AMO-seminario okazos duan fojon en Greziljono. La pasinta seminario prezentis la kvar stadiojn por la enpreno de novuloj en nian komunumon : Kiel krei intereson. Kiel anonci kurson. Kiel instrui la lingvon. Kiel gvidi al aktiva uzado. Legi pli.

Internaciaj Ekzamenoj (2017-apr-22)
 

  • Niveloj : Okazos ILEI-UEA-ekzamenoj en la unua nivelo A1-A2, dua nivelo B1 kaj tria nivelo B2. La ekzamenoj de la dua kaj tria nivelo estas praktike plene Esperant-lingvaj. La ekzamenoj metas la emfazon sur komunika kapablo : parola, aŭskulta, skriba kaj lega. Apud lingvaj taskoj, ili enhavas demandojn pri kulturaj kaj movadaj konoj.
  • Aliĝo : Por ekzameniĝi, bv. kontaktu Christophe (retmesaĝe al <ch.chazarein<img176> esperanto-midipyrenees.org> aŭ telefone per +33-6.31.80.40.07), kiu helpos vin elekti vian nivelon kaj plenumi la aliĝ-proceduron.
  • Prezoj : Ezamenotoj pagas ĉe la enskribiĝo ekzamenan kotizon, egalan al 60% de MA-kotizo de UEA por la loĝlando de la kandidato, t.e. ĉ. 38 € por loĝanto de Okcidenta Eŭropo kaj 28 € por loĝanto de Orienta Eŭropo.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo, ILEI eldonos atestilon por la kandidato.
  • Pri la ekzamenoj : Jen ĝeneralaj informoj, jen ekzamentpriskribo, jen oftaj demandoj, jen la regularo por la unua nivelo.

PROGRAMO de la kursoj
 

  • vendrede, 14an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de sabato, 15a de aprilo ĝis vendredo, 21a de aprilo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun Zsofia, Marion aŭ Christophe
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la seminario

  • sabaton, 15-an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la partoprenantoj
  • Taga disvolviĝo de dimanĉo, 16-a de aprilo ĝis jaŭdo, 20-a de aprilo tagmeze
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h atelieroj kun Sara, Stefan kaj Mireille
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h-16h atelieroj kun Sara, Stefan kaj Mireille
    • 16h-19h distraĵoj proponitaj de Jannick
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 21an de aprilo
    • posttagmeze : alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere : parola ekzameno por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 22an de aprilo
    • antaŭtagmeze : skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
    • posttagmeze : parola ekzameno daŭrigata
    • poste : foriro de la lastaj ekzameniĝantoj (konsiloj)

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por kompleta 7-taga restado : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% je ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € ĝis la 28a de februaro.
  • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton de la 21a ĝis 22 de aprilo.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Alain & Brigitte, Amed, Bernard, Brigitte B, Chantal, Christophe, Claude, Françoise, Frank, Frédéric, Isaac, Isabelle, Jannick & Bert, Jeanne, Juma & Mohamed, Marco, Marie-Ange, Marion, Lamine, Lise, Lydie, Marilou, Marie-Solange, Mathieu, Mireille, Madeleine, Mouhamed, Nadine, Pascal, Pierre, Reine, René, Siv kaj Margareta, Victor, Xavier, Zsofia ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Jade 22, Océane 19, Eole 14, Nicolas 14, Lina 6, Mathilde 5 ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : DE : 37412 Herzberg am Harz, 65929 Frankfurt ; GH : 23321 Accra ML : 2382 Bamako ; SN : 99000 Guinaw, 99000 Pikine ; SV : 44341 Gråbo ; TZ Morogoro ; FR : 18500 Mehun sur Yèvre, 22000 Saint-Brieuc, 24520 Saint Sauveur, 26300 Bourg de Péage, 29100 Le Juch, 31100 Toulouse, 31190 Auterive, 33730 Préchac, 35400 Saint Malo, 35510 Cesson-Sévigné, 37130 Cinq-Mars-la-Pile, 38320 Eybens, 44300 Nantes, 45000 Orléans, 49140 Sermaise, 49260 Le Coudray-Macouard, 50300 Vains, 50400 St Planchers, 64400 Oloron-Sainte-Marie, 69005 Lyon, 72380 Joué-l’Abbé, 73400 Marthod, 73400 Ugine, 750200 Paris, 76380 Canteleu, 79140 Cerizay ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2017 :

Opinioj de pasintaj partoprenantoj 2016. (2015 - 2013 - 2012 - 2011) :
Trop court a été, à mon goût, notre séjour chez vous. Ce lieu est magnifique et vous nous avez laissé beaucoup de liberté, y compris pour vous rendre quelque service. Les cours de Christophe, également nous ont beaucoup appris. Merci à vous tous. Affectueusement à vous deux.
À bientôt ! Miŝa
Karaj amikoj. Dankon Jannick pro tiu bela semajno en Greziljono dank’al via laboro kaj klopodoj por plezurigi la partoprenintojn. Per tiu mesaĝo mi dankas ankaŭ ĉiujn teamanojn en la kastelo kiuj multe laboris. La kultura programo estis tre riĉa. Hejme mi estas kaj mi kompreneble havas multajn farontaĵojn por plulerni nian lingvon kaj alporti viglajn ideojn kaj agadojn al nia movado. Ni plu fosu nian sulkon !
Plej amike, Jean-Claude