Infanoj kaj familioj (2016-aŭg-21/28)

6a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj,
familioj, eĉ kun beboj, gekuzoj kaj geavoj
de dimanĉe 21-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis dimanĉe 28-a de aŭgusto 2016 tagmeze
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj

ENHAVO
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Farado de manpupoj
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Brak-ringoj el elastaĵoj 1h, maoriaj rubandoj tage ¾h
    • Tine van den Bruel (Belgujo) Kaosludo kaj Enigma ludo kun pendoseruroj
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Variaj manlaboroj
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Rakontoj por plej junaj infanoj
    • Tine van den Bruel (Belgujo) Ŝminkado de etuloj (kaj ankaŭ malpli etaj uloj)
    • Carmen Lopez Martinez (Hispanujo) Teatraĵoj kun infanoj
    • Lucette Lejeau (Vendeo) Kamiŝibajaj rakontoj por junaj kaj pli grandaj infanoj, en franca kaj Esperanto, infanoj povos inventi
    • Barbara Gulminelli (Luarlando) Ateliero de sonĝkaptiloj ekde 7 jaroj
    • Bert Schumann (Bretonujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj
  • KURSOJ
    • Ansofi Markov (Francilio) Animado de la infanoj per ludoj kaj instruado
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Kelkaj instruaj ludoj
    • Bert Schumann (Bretonujo) Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
    • Michèle ABADA-SIMON (Francilio) prelego : Vorttrezoro, kiel riĉigi ĝin ?
  • PLIAJ AKTIVAĴOJ
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni ! — Dancu ni !
    • Barbara Gulminelli (Luarlando) Jogo por dorso-kokso-iskiatalgio
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Medita ateliero
    • Libroservo surloke, vidi la liston. Libroprezenta vespero, laŭ via peto
    • Somera universitato kaj membrokunveno de Eŭropo Demokratio Esperanto aŭg-26/28
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Anh-Tuan Clabaut (Francilio) Koncerteto klasike kaŭ ĵaze
    • Buster Keaton (Usono) Projekcio de liaj mutaj filmoj
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Kanti kun gitaro
    • Tine van den Bruel (Belgujo) Homlupoj (ludo por ĉiuj)

Aktivaĵo : PUPFARADO

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Per la faritaj pupoj la infanoj elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero.
  • Nicky ŝatas labori kaj ludi kun infanoj kaj eksinfanoj.

Aktivaĵoj kun ELISABETH

  • Ateliero por fabriki brak-ringojn el elastaĵoj, 2h/tage
  • Rubandoj maoriaj, movado kun muziko de pilkoj kun rubandoj turnataj ambaŭmane per fadenoj : ateliero de konstruado, manipulado kaj spektaklo (aĉeto)
  • Origamio, societaj tabloludoj en Esperanto kaj aliaj aktivaĵoj

Aktivaĵo : MANLABOROJ

  • Nicky manlaboras kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj.
  • Ni segas el ligno rekvizitojn por teatraĵo. Ni ellaboras ali-vestaĵojn por la teatraĵo. Ni desegnos sur papero per koloraj krajonoj por prepari dekoron por la teatraĵo.
  • Vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun kaj sen sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Aktivaĵoj AMUZAJ

  • Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • banado en urba naĝejo aŭ 2 proksimaj banlagoj
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
    • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Kurso : Ludante lerni

  • Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado. Ĉu veraj komencantoj, ĉu denaskaj esperantistoj, ĉiuj infanoj povas ludi kaj amuziĝi per aŭ ĉirkaŭ Esperanto, uzante kaj lernante la lingvon ... aŭ ne. Plej grave estas ĝui kune agrablajn momentojn, prefere kun kaj per Esperanto, sed se necese ankaŭ sen.
  • Ansofi estas denaska esperantisto kaj patrino de denaskuloj, profesie instruisto por liceanoj pri historio kaj geografio, sed ŝi ankaŭ instruis muzikon kaj Esperanton kadre de eksterlernejaj aktivaĵoj al diversaĝaj kaj diversnivelaj infanoj. NB : Infanoj kunportu sian bekfluton aŭ alian instrumenton, per kiu ili scias ludi !

Kurso : LUDI por PAROLI

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Li celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, li pritraktos gramatikajn punktojn. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Plia aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 7 tagoj : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Isabelle Nicolas, Frédéric Lahier


Aliĝintoj  : Amélie & Ivan, Anne-Marie, Ansofi, Barbara, Bert, Elisabeth B, Carmen, Eléonore, Elisabeth & Patrick, Gilles & Flora, Isabelle, Jean-Luc, Lucette E, Lucette L, Marie-Françoise, Natalika, Nicky & Ivo, Nicole et Christian, Paulette & Robert, Paulette R, ​Robert-Alexandre & Tien, Soumaila, Timm & Tine, Viviane & Jean, Viviane L, Xavier kaj Robert ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Anh-Tuan 15, Nora 13, Ismaël 12, Lucie 11, Louis-Hector 11, Hélène 11, Jasmijn 10, Mathilde 10, Nam-Xuan 9, Harte 8, Sterenn 8, Marie 7, Amaury 6, Lucien 6, Yann 5, Son-Linh 4, Élléjian 4, Noélie 4, Mathilde 3, Adam 3 - Ni planas dormejon por knabinoj kaj dormejon por knaboj.

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2160 Wommelgem, 2580 Beerzel ; FR : 26500 Bourg-les-Valence, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 44100 Nantes, 44230 St Sébastien, 49000 Angers, 49250 La Ménitré, 49490 Breil, 52100 Saint-Dizier, 52220 Droyes, 52300 Autigny le Grand, 63120 Sainte Agathe, 69004 Lyon, 71530 La Loyère, 76000 Rouen, 85140 Sainte Florence, 85190 Beaulieu sous la Roche, 85370 Nalliers, 93140 Bondy, 93160 Noisy-le-Grand ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie



vidi televidan filmeton