La Luaro laŭ fluo de la vortoj (2016-jun-12/17)

Gloraj verkistoj kaj la kasteloj de la Luaro,
de dimanĉo, 12-a de junio, 18a horo,
ĝis vendredo, 17a de junio 2016, 10a horo

ENHAVO
  • AKTIVAĴOJ
    • Konferencoj vespere pri la temoj de la vizitoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston

TURISMO

  • Greziljono situas en fama turisma regiono de Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj, sudokcidente de Parizo.
  • Dum la kvar tagoj de la restado, vi vizitas la ekskurscelojn listigitajn en tiu ĉi turisma programo, nome : l’Apotekejon de Baugé, la murtapeton de la Apokalipso kaj de la « Kanto de la mondo » en Angers, la kastelon de Plessis-Bourré, la rezidejon de Leonardo da Vinĉi en Amboise, la naskiĝdomon de Rabelais apud Chinon, la muzeon Balzac en Saché, la domon de Ronsard, kaj fine la kastelojn de la Luaro : Azay le Rideau, la juvelo de la renesancaj kasteloj, Chenonceau, la kastelo de la damoj kaj Langeais. Ni malkovros ankaŭ la reĝan fortikaĵon de Chinon, kie Johana de Arko renkontis la reĝon Karlo la 7a en 1429.
  • Ni vojaĝos per 2 luataj busetoj por 16 partoprenantoj.
  • Catherine, oficiala ĉiĉeronino-interpretisto (france, germane), akompanas grupojn de pli ol 10 jaroj tra Francujo, Luksemburgio kaj Germanujo. Kiel ĉiĉerono por la ĝenerala konsilantaro de la departemento Meuse, ŝi laboras ankaŭ en la fuortoj Douaumont kaj Vaux (batalo de Verdun 1916). Aliĝante al la skipo de la Kulturdomo Greziljono, ŝi retrovas siajn unuajn amojn : art-historion kaj arĥitekturon. Catherine rajtas gvidi en la Luar-Valo kaj interveni en la naciaj kasteloj kaj muzeoj. Ŝi atendas vin kaj bonvenigas vin kun la tuta skipo de la Kulturdomo.

PREZO kaj ALIĜO al la turisma restado en Greziljono
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado kun 4 tagoj da ekskursoj kaj 6 noktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, transporton en buseto, ĉiĉeronon, enirbiletojn :
    • por ĉambro kun 1 lito : 500 €
    • por ĉambro kun 2 litoj : 450 €
    • por ĉambro kun 3 ĝis 5 litoj : 400 €
    • NB : La trinkaĵoj en la restoracioj kaj kastelo aldone pagendas.
  • Je ĝis 8 aliĝintoj, la ĉioinkluziva prezo kun transporto en aŭtoj reduktiĝas :
    • por ĉambro kun 1 lito : 350 €
    • por ĉambro kun 2 litoj : 280 €
    • por ĉambro kun 3 ĝis 5 litoj : 250 €
  • Klaku ĉi tien por aliĝi.

Opinioj, reagoj 2015
Mi havis tre agrablan ekskursan semajnon kaj multon vidis de la kasteloj ĉe Loire-rivero.
Bert dW
Mi elkore dankas por tre kontentaj 6 tagoj en Greziljono. Mi neniam forgesos belan someron ĉe vi !!
Amike Ricko
Tiuj estis por mi kaj mia edzino tre agrablaj kaj neforgeseblaj tagoj. Refoje dankon al la tuta skipo, kiu tre ĝentile akceptis kaj akompanis nin.
Amiko via, Enivaldo
La ekskurso estis tiel mirinda kaj feliĉa. Ĉu la vilaĝa sonorilo ankoraŭ sonas je la sepa horo matene ? Kaj ĉu oni plu manĝas le pain à l’ancien ?
Bondezirojn al ĉiuj, C.H.
Mi volas danki vin kaj la teamon ĉe Gresillon por via bonega zorgado de ni dum la antaŭ-kongresa semajno. Ni ĝuis ĉion - la ĉirkaŭaĵon, la manĝaĵon, la gvidantojn kaj la lokojn kiujn ni vizitis. Gratulojn al bonege organizita ekskurso.
Amike Heather
Mi volas atesti pri la tre bona sperto kiun mi havis ĉe Kastelo Gresillon. La manĝaĵo estis bona, ĉe la kastelo, ĉe pikniko aŭ ĉe restoracioj. La vinoj estis eble plej bonaj. Mi aparte ĝuis la vinon de ’Kastelo Gresillon’. La turisman parton mi ĝuis plej, pli ol iam mi atendis, kaj aparte ĝuis la historion de la kasteloj. Kaj mi lernis "ne sidiĝi sur la malnovj mebloj".
Johano Bonamano
Mi elkore dankas vin por la tre bona, feliĉa antaŭ-kongresa ekskurso. Ni vizitis ege interesajn lokojn, kie montriĝis tiel belegaj vidindaĵoj. Via scio pri la regiono tie donis vivon al ĝia amaso da historio. Ni ĉiuj ĝuis anekdotojn, rakontojn pri kasteloj ktp. Gresillon ja situas en belega parto de Francio, ĉu ne ? Ankaŭ via organizado estis mirinda. Ĉio okazis sen problemoj - ŝajnas al mi. Eble vi ne konsentas kun tio. La tuta afero estis spektakla kaj plenplena da amuzo.
Fartu bone ! Amike Chris