Agendo 2014

  • 2014-jan-31 feb-02
  • 2014-feb-15 16
  • 2014-mar-01 02
  • 2014-mar-15 16
  • 2014-apr-12 13
  • 2014-maj-10 12
  • 2014-jun-14 15
  • 2014-jun-28 29
  • 2014-jul-05 06
    • Semajn(fin)o por laboremaj volontuloj. Ni konstruas, riparas kaj plibeligas en la kastelo, zorgas pri arbustoj, en legomĝardeno, parko, ĉe lageto ... Kiel funkcias ? Kontaktu nin !
  • 2014-apr-06 dimanĉo 14-18h : Tago de malfermata pordo kun la turisma oficejo de Baugé : 50 vizitintoj
  • 2014-apr-19 26
    • FRINGOJ, Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ por infanoj kaj gejunuloj 8/18-jaraj, grupoj de esperanto-lernantoj kaj iliaj instruistoj
    • kunlabore kun Elisabeth Barbay « elizbabel gmail.com » kaj la asocio Esperanto Bondy
  • 2014-apr-26 maj-03
    • PRINTEMPaS : Intensivaj kursoj kun Radojica Petrović el Serbujo, Christophe Chazarein el Okcitanujo kaj Jean-Luc Kristos el Aŭvernjo
  • 2014-maj-03 04
    • PRINTEMPaS : Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1)

 

  • 2014-maj-08 11
    • Ĥorrenkonto de Interkant’ plu kun Zdravka kaj Maja, kontakto per manjo.clopeau gmail.com
    • Muzika komedio La Eta Arturo kun Isabelle Nicolas, kontakto per isabelle.nicolas2 gmail.com
  • 2014-maj-11 17
    • Renkonto de rememoroj kaj rakontoj inter malnovaj esperantistoj kaj/aŭ iamaj gastoj de Greziljono, ne okazis
    • Ĉiu rakontas siajn anekdotojn, pri Greziljono kaj Esperantujo ; oni kune verkas belan tekstaron por eldoni ĝin kiel Kultura Kajero
    • Krome kantado kun Jean-Luc, libro-bindado kun Caroline, promenado tra la parko

  • 2014-jun-29 jul-06
    • Turisma semajno : tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj, ne okazis
    • Gvidos en Esperanto : Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, laŭ tiu programo
    • Esperanto-kurso, kantado kaj dancado kun Jean-Luc Kristos
  • 2014-jul-07 28 : Infanferiado (privata societo)
    ...
  • 2014-aŭg-01 09
    • Sennacieca semajno alternativa, SAT-antaŭ-kongreso
    • Prelegserio pri korea natura kuracado kun Junĉjo, pri rusa pentrarto, surrealismo kaj kubismo kun Nina
    • Cseh-kurso kun Luz, paroliga kurso kaj teatraĵoj kun Nina, posttagmezaj ekskursoj al regionaj vidindaĵoj
  • 2014-aŭg-09 17
    • Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj, SAT-Infankongreseto
    • Por infanoj : fari pupojn kaj manlaborojn kun Nicky, trezor-serĉado kaj gimnastiko kun Nathalie
    • Esperantokursoj kun Jean-Luc kaj Luz, koncerto kaj folk-bala dancoprogramo kun Kapriol’
  • 2014-aŭg-29 31 : Somera Universitato de la aktivuloj kaj simpatiantoj de EDE kaj de iliaj familioj, organizata de EDE
  • 2014-sep-06 13h30 : « La amikoj de Greziljono » ĉeestas la forumon de asocioj de Baugé
  • 2014-sep-12 13 : La abelotago : vizito de la abelujoj, klarigoj, observado ; prelego « abeloj kaj homoj » kun
    Luc Gouverneur
  • 2014-sep-20 21 : Eŭropaj tagoj de kulturheredaĵo : libera vizito, komentita teatreca vizito, komentita promenado, kostuma balo
  • 2014-sep-28 Posttagmezo pri la humuro kaj la ĝojo
  • 2014-okt-18 19h : Hispana Gastejo & Rakontoj el la Mondo (franclingve)

  • 2014-sep-20 21
  • 2014-okt-11 12
  • 2014-okt-18 19
  • 2014-okt-29 nov-02
  • 2014-okt-24 nov-02/03
    • AŬTUNE : La komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj
    • Kursoj (Stano Marĉek/Bert Schumann, Jean-Luc Kristos), kantado, promenado, prelegoj, ludoj kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto
    • Interkant, ĥora kantado matene kaj posttagmeze kun Maja kaj Zdravka kiel korusestrinoj, 2014-10-24/29
  • 2014-dec-30 jan-04
    • Jarfina FESTego kaj Silvestra (Novjara) FESTeno laŭ franca maniero kun kostumbalo
    • Animado : partoprenaj atelieroj de kantoj, ĵonglado, ŝminkado
    • Spektaklo de klaŭnoj, de magio kun kontakto. Muziko, koncertoj kun
      Jean-Manu