Infanoj kaj familioj (2015-aŭg-08/16)

5a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj,
familioj, eĉ kun beboj, gekuzoj kaj geavoj
de sabato, 8-a ĝis dimanĉo, 16-a de aŭgusto 2015
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, farado de pupoj, muziko kaj E-kursoj

ENHAVO provizora
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Farado de manpupoj
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Brak-ringoj el elastaĵoj 1h, maoriaj rubandoj tage ¾h
    • Klaus Rumrich (Germanujo) Ĵonglokurso, post farado de ĵonglopilkoj
    • Lucie Tessier-Lejeau (Vendeo) TasKanto, ĉiutage ¾h, vidu cup song
    • Nicky Janssen (Flandrujo) Variaj manlaboroj
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Rakontoj por plej junaj infanoj
    • Emmanuelle Maalouf (Franĉkonteo) Ludoj kunlaboraj : paraŝuto ....
    • Cédric Forgeau (Rodan-Alpoj) Lumpentraĵo (marde kaj ĵaŭde, foto, kunportu lumilojn kaj fotilon)
    • Lucette Lejeau (Vendeo) Kamiŝibajaj kaj tradiciaj rakontoj por junaj infanoj
    • Jon Svantesson​ (Svedujo) Fali sen bati sin (​ĝenerala sporta edukado)
    • Bert Schumann (Bretonujo) Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Taivalkoski (Finnlando) Infanoj verkas por la fabelkonkurso
    • Antony Rawlinson (Anglujo) Origamio
  • KURSOJ
    • Radojica Petrović (Serbujo) Interkulturaj lernado kaj ludoj, infanaj lingvaj ludoj
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Nina Danylyuk (Ukrainujo) Kurso por infanoj laŭ Cseh-metodo kun ludoj, kantoj, dancoj. Kurso por plenkreskuloj laŭ tradicia aŭ zagreba metodo en diversaj niveloj, kun teatraĵoj, facilaj tekstoj, ekskursoj, kantoj
    • Bert Schumann (Bretonujo) Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
    • Klaus Rumrich (Germanujo) Kurso/prelego pri menskalkulado
  • PLIAJ AKTIVAĴOJ
    • Caroline Mauboussin (Luarvalo) Libro-bindado
    • Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo) Kantu ni ! — Dancu ni !
    • Klaus Rumrich (Germanujo) Kurado (kunportu viajn kurŝuojn)
    • Marian kaj Marita, ½ Kapriol’ ! (Nederlando) Dancateliero, merkrede ptm
    • Les Kerr (Usono, N7RZ) multe ĝuus renkontiĝi kun radioamatoroj, sed ne povos alporti aparaton
    • Jon Svantesson​ (Svedujo) Kaŝaj insidoj de la modernaj komunikiloj
    • Nina Danylyuk (Ukrainujo) Ukraina lingvo kaj kulturo de diversaj etnografiaj partoj
    • Klaus Rumrich (Germanujo) Farado de krucforma bumerango kaj reflugekzercado
    • Libroservo surloke, vidi la liston. Libroprezenta vespero, laŭ via peto
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Kanti kun gitaro
    • Arlyn Kerr (Usono) Prelegetoj « Mia somero en Esperantujo », « Nia vivo en domboato »
    • Buster Keaton (Usono) Projekcio de liaj mutaj filmoj

Aktivaĵo : PUPFARADO

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Per la faritaj pupoj la infanoj elpensas etajn pupteatraĵojn kaj montros la rezulton dum la adiaŭa vespero.
  • Nicky ŝatas labori kaj ludi kun infanoj kaj eksinfanoj.

Aktivaĵoj kun ELISABETH

  • Ateliero por fabriki brak-ringojn el elastaĵoj, 2h/tage
  • Rubandoj maoriaj, movado kun muziko de pilkoj kun rubandoj turnataj ambaŭmane per fadenoj : ateliero de konstruado, manipulado kaj spektaklo (aĉeto)
  • Origamio, societaj tabloludoj en Esperanto kaj aliaj aktivaĵoj

Aktivaĵo : ĴONGLADO

  • Dum la unua horo la ĵonglontoj mem faras siajn ĵonglopilkojn. Komencantoj unue lernas ĵongli per du pilkoj, poste per tri pilkoj. La plej facila maniero ĵongli tri pilkojn nomiĝas "kaskado". Por infanoj ekde 8 jaroj kaj plenkreskuloj.
  • Kiu jam scipovas iomete ĵongli lernas novajn trukojn aŭ eĉ lernas ĵongli per kvar aŭ kvin pilkoj. Kiel variaĵo vi ankaŭ povas uzi ringojn aŭ klabojn dum la ĉiutaga trejnado.
  • Klaus eklernis ĵongladon antaŭ kelkaj jardekoj kaj regule gvidas kursojn en klubo kaj dum E-renkontiĝoj.

Aktivaĵo : MANLABOROJ

  • Nicky manlaboras kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj.
  • Ni segas el ligno rekvizitojn por teatraĵo. Ni ellaboras ali-vestaĵojn por la teatraĵo. Ni desegnos sur papero per koloraj krajonoj por prepari dekoron por la teatraĵo.
  • Vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun kaj sen sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Aktivaĵoj AMUZAJ

  • Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas ludojn, sporton, ekskursojn :
    • banado en urba naĝejo aŭ 2 proksimaj banlagoj
    • vizito de proksima amuzparko por infanoj (per aŭto)
    • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
    • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
    • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
    • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj boateca glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
    • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
    • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Kurso : INTERKULTURE LERNI KAJ LUDI

  • La kursanoj lernos kunlabore kaj interage. Ni renkontiĝos kun diversaj kulturaj spertoj el propraj vivoj kaj el Esperantaj beletraĵoj tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj kaj debato. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj motivigos nin pridiskuti, testi kaj kreskigi nian interkulturan komunikkompetenton.
  • Radojica, serbo loĝanta en Ĉaĉak, centra Serbujo, sekretario de ILEI, universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko, aŭtoro de prelegoj, li instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj.

Kurso : LUDI por PAROLI

  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Li celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, li pritraktos gramatikajn punktojn. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Plia aktivaĵo : LIBRO-BINDADO

  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado.
  • Pluraj jam lernis bindadon (dum tri aŭ kvar staĝoj) kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Dum la lastaj jaroj ĉeestis litovino, hispanoj, ĉino, flandrino, germanino ... kaj eĉ franco !
  • Do, se vi deziras ... fine de julio bonvenigas vin nia bindistino Caroline.
  • Por tiu laboro necesas kontroli sin, lertajn agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara. Vidu belan rezulton.

Plia aktivaĵo : KANTU ni - DANCU ni !

  • Jean-Luc proponas du apartajn aktivaĵojn : kanti kaj danci :
  • Li celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.
  • Se anonciĝas almenaŭ dek dancemuloj, tiam Jean-Luc povas proponi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas. Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj, popstilaj kaj danceblaj en dancejoj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida. Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 7 tagoj : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Responsulo kaj teamo  : Bert Schumann, Isabelle Nicolas, Frédéric Lahier


Aliĝintoj  : Anne-Marie, Antony, Barbara, Bert, Caroline, Cécile & Bruno, Cédric, Elisabeth B, Elisabeth & Patrick, Émile, Emmanuelle, Fatiha, Jean-Luc, Jon & Mia, Lucette & Alphonse, Luiz Ferdinando, Marie & Raoul, Marie-Françoise, Klaus & Inge, Les & Arlyn, Marianne & Marita, Nadine, Neil, Nicky & Ivo, Nina, Paulette & Robert, Sanoza, Xavier kaj Robert ...

Infanoj-junuloj kun aĝo  : Nina 18, Pia 17, Bianca 15, Gabriel 13, Louis 13, Dominic 12, Nora 12, Alix 11, Lucie 10, Noé 10, Tallia 9, Noé 9, Matensuno 7, Soizic 7, Elléjian 3, Mathilde 3, Lina 2
(Ni planas ĉambron por knabinoj kaj ĉambron por knaboj. )

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2160 Wommelgem ; BR-99010120 Passo Fundo, CN-330000 Nanchang, DE-63477 Maintal, 63486 Bruchköbel, GB-E175BY London, NL-8433 LJ Haulerwijk, SE-40320 Gotenburgo, UA-43026 Lucjk, US-Seattle WA, New York NY ; ZA-7708 Cape Town ; FR : 22000 Saint Brieuc, 26500 Bourg-les-Valence, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 37190 Vallères, 39100 Dole, 44100 Nantes, 44300 Nantes, 49250 La Ménitré, 49490 Breil, 63120 Sainte Agathe, 69003 Lyon, 71530 La Loyère, 85190 Beaulieu sous la Roche, 93140 Bondy, 93400 Saint-Ouen, 95100 Argenteuil ...

Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie



vidi televidan filmeton